Al la enhavo

Kiel oni diras…

de Matthieu, 2007-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 12:20:43

Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 13:03:00

Mi sugestas paradistino.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 17:37:49

Bonvolu traduki - выкаблучиваться lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 05:54:32

Mutusen:... kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader?
Huragvidanto?

Se oni ne konas vorton, oni devas krei tiel.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 06:06:06

mnlg:Mi sugestas paradistino.
"Cheerleader" aŭ "Matchmaker"?

parad/ist/ino
par/ad/ist/ino

ridulo.gif

Lusjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-17 13:48:20

Saluton al ĉiuj! Kiel oni povas diri "paraglider" aŭ "parapente" en Esperanto?
Mi jam vidis:
glisparaŝuto
glisilparaŝuto
deklivparaŝuto
Kiu estas la plej bona?
Ĝis. Lusjo

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 13:40:29

Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
Mi pensas ke (lud)animadist(in)o taŭgas bone.
ludanimadisto / ludanimadistino aŭ animadisto / animadistino

Animadisto: Persono, kiu laboras por amuzigi aŭ plejbonigi la humoron kaj la etoson.

Mi jam sugestis ĝin antaŭ por turisma animadisto.

Ĝis, Novatago

markotraviko (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-20 03:15:31

Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"

Espi (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-22 07:40:06

Mutusen:Mi proponas temfadenon, kie oni povas peti vortotradukojn, kiun oni ne sukcesis trovi.

Do, mi serĉis en kelkaj vortaroj, kaj mi ne trovis, kiel oni povas traduki la anglan vorton cheerleader. Ĉu iu scias?
Sal Mutusen,
mia propono: entuziasmigantinoj demando.gif = (partoprenantinoj por organizata ovaciado dum sportaj aranĝoj)
amike
Espi

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-16 19:44:01

markotraviko:Oni povas uzi aŭ "aklamisto"/aklamigistino" kiu estas oficiala aŭ la neologisma:"huraisto/-ino"
Hura estas oficiala ekkria vorto. Do, ambaŭ estas oficialaj.

Reen al la supro