Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-13 00:43:40

Mizero kaj sufero ankaŭ sekvas la vivciklo de la ĝeniga insekto: iksodo!

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-13 12:46:59

Instruas la Evangelio:"Provizu al vi trezorojn en la ĉielo." Kaj mi aldonas: Ĉar tie ne ekzistas iksodo nek la prefikso mal!

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-14 03:47:48

Mi scivolas kial 'mal' ne ekzistas en la ĉielo; eble anĝelo ne povas diri: Ni nun iru malsupren al la terglobo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-14 13:10:00

Tiamaniere ne superŝarĝu vian menson per la kialo, ke en ĉielo ne troviĝas la prefikso mal. Ne forgesu, ke Zamenhof estas en ĉielo. kune kun pluraj aliaj eminentuloj, kaj certe kelkfoje ankaŭ li deziras malsupreniri ĝis la terkrusto.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-16 02:20:05

Tre klara, laŭ mi, estas la ideo, ke sinjoro Zamenhof parolas Esperante en la ĉielo... do, kiel li povas interparoli kun la aliaj tie, se li kaj ili, ne uzas la prefikson 'mal'?

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-16 13:01:26

Mortinta la la korpo, la spirito anstatauis lin, do nun li estas libera por porali ĉion, kion li volas, inkluzivas la prefikson mal-n.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-17 04:38:25

Mi ja volas paroli nun kaj en la estonteco multaj bonaj Esperantaj vortorj.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-17 12:37:33

Vi havas multon por instrui, neniu estas tiel senigita de spiritaj dotoj, ke ne povas disponigi bonajn vortojn por paroli kaj lernigi al siaj gelernantoj. Iru antaŭen al la bela revo, kiu atendas vin!

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-18 02:10:05

Voaĝu ni al bona, agrabla loko, kie ni povas vivi feliĉe, kiu estas ankaŭ plena da interesaj aferoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-18 12:28:20

Antaŭ via vojaĝo aŭdu serene ĉiam, kiam por tio vi estas invitata.

Reen al la supro