Al la enhavo

Ne-e-adverboj

de Matthieu, 2007-aŭgusto-11

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 17:50:45

En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 19:02:11

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?
Mi ofte vidis, kaj ankaŭ eĉ uzis, "nure". Mi opinias ke "nure" estas ĝusta.

"Hodie" estus malĝusta, tamen. Se vi volas fari ĝin laŭregule, vi devus fari ĝin "hodiaŭe". Mi kredas ke mi vidis, kvankam mi neniam uzis, ĝin.

awake (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 20:45:17

Ekzistas du specoj de adverboj Esperante.

Unue, ekzistas primaraj adverboj (tuj, morgaŭ, almenaŭ, ktp). Tiuj ĉi adverboj staras sole, sen afiksoj. Tamen, oni permesas ŝanĝigi ilin je aliaj parolelementoj per aligi konvenajn markojn.

Ekzemple, primara adverbo povas farigi adjektivon,

hodiaŭa ĵurnalo

Tuja respondo

("Li tuj respondis al mi" aŭ "Li donis al mi tujan respondon.")

ktp....

due, ekzistas derivitaj adverboj. Tiuj ĉi adverboj havas la finaĵon -e. Ĉiu radiko povas funkcii kiel adverbon, se la senco permesas

Ekzemple
vespere
bele
bone
ktp

Mutusen:En Esperanto, la adverboj kutime finiĝas per -e. Sed ne ĉiuj: ekzample “hodiaŭ”, “nur”, ktp.
Mi ne komprenas kial. Miaopinie, “hodie” kaj “nure” estus laŭregule logikaj.
Ĉu iu povas tion klarigi al mi?

Antaŭdankon al respondontoj!

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 09:19:19

Dankon, awake, nun mi komprenas.

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 23:27:58

Mutusen:Dankon, awake, nun mi komprenas.
En la franca, ekzemple, mi supozas ke la vorto oui estas adverbo. En la itala oni parolas pri simplaj kaj kunmetitaj (aŭ derivitaj, kiel oni ĝuste diris) adverboj. La unuaj estas, en esperanto, apartaj radikoj.

rainmonger (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 20:17:37

Do, ĉu "nur" kaj "nure" signifas malsamajn aferojn? Aŭ ĉu la malsamo estas nur "bela Esperanto"?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-25 03:20:48

rainmonger:Do, ĉu "nur" kaj "nure" signifas malsamajn aferojn? Aŭ ĉu la malsamo estas nur "bela Esperanto"?
Iomete malsame. "nure" estas la adverbo-formo de "nura", kaj "nura" signifas ke tio estas ordinara, kaj neniom pli multa, nek iom pli bona ol kio ĝi estas.
Ekz. Ŝi estas nur 18-jara. (Ne pli ol tiom, sed ne kun ordinareco)
Ŝi estas nura knabino. (Ordinara knabino)

Fakte, "nure" ne estas ofte uzata. Eble oni povas diri "Li nure havas multe da mono."

Reen al la supro