Al la enhavo

Forumo en la pola lingvo

de Terurĉjo, 2007-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-21 20:52:34

Estimata Lernu!-teamo!
Mi ne estas polo, sed min multe mirigas tio, ke ne ekzistas en Lernu! forumo en la pola lingvo, malgraŭ tio, ke pollandaj esperantistoj tre multas en Lernu!, tre aktivas en la tujmesaĝilo, eĉ en sia nacia lingvo. Ofte preskaŭ tuta ekrano de mia komputilo estas kovrita per vortoj en la pola. Tial mi petas vin krei novan pollingvan forumon al miaj polaj geamikoj.
Anticipe dankema Terurĉjo.

Jev (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-22 09:06:15

Terurĉjo:Tial mi petas vin krei novan pollingvan forumon al miaj polaj geamikoj.
Volonte, sed ĝis nun venis neniu peto de poloj. Kiam ĝi venos, mi kreos la forumon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-22 10:51:30

Poloj!
Ĉu vi bezonas propran forumon?
Petu Jevon humile.
Tiam por vi estos kreita la forumo.

white knight (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-22 15:19:16

Terurĉjo:Poloj!
Ĉu vi bezonas propran forumon?
Petu Jevon humile.
Tiam por vi estos kreita la forumo.
Ŝajnas, ke ne ekzistas poloj ĉi tie. rideto.gif

hulten (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 18:20:05

Stranga. Sola la fakto native lingvo de Zamenhof estas Pole, devas ekzisti Pola forumo! ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 19:06:01

hulten:Stranga. Sola la fakto native lingvo de Zamenhof estas Pole, devas ekzisti Pola forumo! ridulo.gif
Eble por poloj sufiĉas ilia propra enlanda forumo.
Aŭ ĉiuj poloj estas tro pigraj por peti Jevon krei al ili forumon en la pola lingvo. lango.gif

Sed mi faris ĉion, kion mi povis.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:10:21

Dankon Terrurĉio! Vi estas tre afabla.Mi ankau miras ke ne estas Pola forumo malgajo.gif

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:24:02

Jes! Tiu forumo estas bezonata, mirigas min, ke mi estas nur dua polo kiu tion volas...

Dankon Terurĉjo

sinjoro (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:33:22

Nu bone! Mi laboras tradukante multon en lernu kaj mi provas ĝin popularigi inter homoj kiujn mi instruas E-on. Do -- mi sampensas, ke ni kreu la forumon por poloj volontaj ekscii aŭ klarigi ion ajn rilatan al la internacia lingvo el la pola!!!!

edit: mi antaŭe ankaŭ miris, ke tia forumo ne ekzistas. sed mi simple pensis, ke ĝi ne bezonatas. Nun mi ŝanĝas la opinion ridulo.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-septembro-04 20:58:36

Mi ĝojas, ke aperis poloj, kiuj volas havi la forumon. Ni baldaŭ aldonos ĝin.

Reen al la supro