Al la enhavo

Ĉu ĉiu popolo diskutas siamaniere?

de Terurĉjo, 2007-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-21 21:05:51

En la angla
Tio estas loko por diskuti diversajn temojn en la angla.
En la litova
Tio estas loko por diskutoj en la litova.
En la nederlanda
Ĉi tie oni povas diskuti en la nederlanda.
En la hispana
Por diverstemaj diskutoj en la hispana.
En la hungara
Ĉi tie vi povas diskuti en la hungara lingvo.
En la franca
Tio estas loko por diskutoj en la franca
En la ĉina
Por diskutoj en la ĉina lingvo.
En la rusa
Loko por babili en la rusa lingvo.
En la germana
Ĉi tie vi povas diskuti en la germana lingvo.
En la itala
Por diskutoj en la itala lingvo.
En la portugala
Loko por diskutoj en la portugala.

Iomete strange al mi estas, ke nur rusoj babilas, dum ĉiuj aliaj diskutas.
Krom tio, la plej longan priskribon havas la angla forumo, la plej mallongan - la ĉina.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-16 17:08:59

Verŝajne, nur rusoj ne kapablas pridiskuti ion, tial rusoj havas babilejon, dum ĉiuj aliaj - diskutejojn. ploro.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-septembro-16 20:47:24

Terurĉjo:Verŝajne, nur rusoj ne kapablas pridiskuti ion, tial rusoj havas babilejon, dum ĉiuj aliaj - diskutejojn. ploro.gif
Kara Terurĉjo,

Ne estu tiom negativa pri via popolo: leginte multajn bonegajn verkistojn rusajn, mi scias, ke rusoj ja kapablas diskuti (aŭ almenaŭ diskutigi iliajn rolantojn). Eble la rusoj nur pli ŝatas gajan babiladon ol gravan diskutadon, kiam alilandanoj tra la tutmondo pli seriozas kaj nur malfacile povus akcepti ke Lernu! enhavus malgravan babilejon por ilialingvaj interŝanĝoj.

Eble la Esperantistaj rusoj instruos al ĉiuj ni seriozuloj la ĝojon malgrave kaj senkonsekvence babili...

(Flanke de tiu fadeno, ekvintris ĉi tie la pasinta semajno... lango.gif Ĉu jam okazis la sama en via parto de la fridega Rusujo?)

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-24 17:52:52

Estas interese. En hungara lingva menuo de la Lernu-n estas la sekva:

Más nyelveken
.
.
Oroszul
Kínai nyelvű beszélgetésekhez

t.e Esperante:

En aliaj lingvoj
.
.
Ruse
Por ĉinaj lingvaj interparoloj shoko.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 13:40:16

Terurĉjo:Verŝajne, nur rusoj ne kapablas pridiskuti ion, tial rusoj havas babilejon, dum ĉiuj aliaj - diskutejojn. ploro.gif
Rusoj diskutas en Esperantaj kaj angla duskutejo. Kaj restas rusan babilejon por babili.
En la angla diskutejo dukutas ĉiuj - komparu kvanto de mesaĝoj; pro tio ĝi havas la plej longan priskribon.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-08 20:39:27

In inglese
Questo è il luogo per discutere diversi argomenti in inglese
In cinese
Per discussioni in cinese.
In francese
Questo è il forum per le discussioni in francese
In tedesco
Qui potete discutere in tedesco.
In greco
Questo è il forum per le discussioni in greco.
In ebraico
Per discussioni in lingua ebraica.
In spagnolo
Per discussioni di vario argomento in spagnolo.
In ungherese
Qui potete discutere in ungherese.
In italiano
Qui si può discutere in italiano.
In giapponese
Qui potete discutere in giapponese.
In coreano
Per discussioni in coreano
In lituano
Questo è il forum per le discussioni in lituano.
In olandese
Qui si può discutere in olandese.
In norvegese
Qui potete discutere in norvegese.
In polacco
Forum per discussioni in polacco.
In portoghese
Forum per discussioni in portoghese.
In russo
Qui si parla in russo.

Ĉe la itala versio de la paĝaro, por ĉiuj lingvoj, oni "diskutas" aŭ faras "diskutadojn". Nur por la rusa oni "parolas".

Mi ege ŝatus grave diskuti kun miaj rusaj samideanoj, sed ŝajnas ke mi povus nur "simple" paroli kun ili!

okulumo.gif

Steĉjo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-08 23:33:06

Ĉar mi estas tradukanto de lernu!-paĝaro, mi tre libere povus skribi pri la rus-lingva forumo ion similan al "Tie ĉi estas la plej saĝa parto de la paĝaro, kie oni povas cerbumi kaj diskuti la plej gravajn por la tuta mondo eventojn kaj pensojn en la plej bela lingvo - la rusa". lango.gif Ruse, certe, ĉar esperantan tekston mi ne povas ŝanĝi.

Sed originala priskribo de la forumo en Esperanto estas - Loko por babili en la rusa lingvo.
Nome tiun ĉi tekston divers-lingvaj tradukantoj tradukas nacilingven.

Kiu verkis la tekston? Verŝajne, iu el la lernu!-teamo.

Tamen mi vin atentigas, ke la fadeno troviĝas en la forumo "HUMURO"!

trurl (Montri la profilon) 2008-junio-02 12:44:43

En la rusa
Loko por babili en la rusa lingvo.
Rusoj babilas ruse, per la rusa lingvo, sur la rusa lingvo, sed neniam en la rusa lingvo. ridulo.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-junio-02 13:29:15

En la franca versio de la paĝo, ĉiuj popoloj diskutas. Eĉ la rusoj.

Reen al la supro