Al la enhavo

Lingvo palaba - kio estas?

de licx, 2007-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

licx (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 12:17:51

Mi trovis la nomon de tiu lingvo en la artikolo de Vikipedio pri la Pola...
sed ne ekzistas la artikolo kiu priskribas ĝin!

Vikipedio:Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas kun lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba)
Do mi iĝis scivolema.. Ĉu iu scias ion pri ĝi?

Antaŭdankon! okulumo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 12:28:14

Ĉu temas pri ĉeelba?
"Laba" en klkaj slavaj lingvoj estas nomo de la rivero kiu esperante nomiĝas Elbo
Do temas pri antikva slava popolo kiu antaŭe loĝis ĉe Elbo
Sed mi dubas ke tio estis UNU popolo kun UNU lingvo....

Pino (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 17:28:51

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 18:31:01

La polaba lingvo, nun jam mortinta, estis unu el la plej proksimaj parencoj de la pola lingvo.
Jen artikolo en la itala, sed, ĉar la plej plena priskribo estas en la pola, jen ĝi.

licx (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 19:56:43

Nun mi rimarkas la artikolon!

Dankon al ĉiuj!

Reen al la supro