Skip to the content

Diferencoj Inter Kulturoj

by 黄鸡蛋, August 27, 2007

Messages: 4

Language: Esperanto

黄鸡蛋 (User's profile) August 27, 2007, 1:12:45 AM

Mi nun interesiĝas pri diferencoj inter kulturoj, kaj pri la miskomprenoj, eraroj pro tiuj diferencoj.

Ĉu vi havas iujn ekzemplojn? Se jes, bonvolu publikigi ĉi tie. rido.gif

remy_boligee (User's profile) August 28, 2007, 3:45:02 AM

黄鸡蛋:Mi nun interesiĝas pri diferencoj inter kulturoj, kaj pri la miskomprenoj, eraroj pro tiuj diferencoj.

Ĉu vi havas iujn ekzemplojn? Se jes, bonvolu publikigi ĉi tie. rido.gif
Mi studas Eksterlandan Komercon, kaj mi jam aŭdis pri multe da tiaj eraroj.

Ekzemple: Komitato de arabaj entreprenistoj vizitis mian urbon por pritakti aferojn inter du firmaojn (unu araba kaj alia brazila). Tamen, la brazilaj entreprenistoj ne konis la araban kulturon, kaj manĝigis porkaĵon al siaj vizitantoj, kiuj ofendiĝis kaj ne plu volis negocii kun la entreprenistoj de mia urbo.

Tial, estas tre grava por la studentoj (kaj laborantoj) de Eksterlanda Komerco scii pri aliaj kulturoj en la mondo.

manu_fr (User's profile) August 29, 2007, 9:08:14 AM

saluton !
dankon al 黄鸡蛋 por tiu ĉi tre interesa temo !

Foje mi laboris dum kelk' monatoj en Usono kun grupo de cirkaŭ 30 franculoj (kiel mi), en granda entrepreno amerikana.
Matene, de kiam ni ritrovis niajn francajn kolegojn al la laboro, ni nature kutimis saluti ambaŭ, same kiel ni kutimas fari en Francio.

Sed, kia surprizo por la usonanoj, kiuj vidis nin kisante niajn koleginojn sur ambaŭ vangoj !

Verdire estis ŝokanta maniero laŭ la usona kutimo, ĉar ne estas kutima tiel konduti inter kolegoj kaj koleginoj en Usono (pli ekzakte estas 'danĝera' havi rektajn fizikajn kontaktojn ambaŭe al la laboro)

Ĉar usonanoj estas prudaj al la laboro, ni devis lerni pri kiel konduti kun niaj amerikanaj koleginoj : ni eĉ havis veran kurson pri 'sexual harassment' al la laboro !!
Kia amuza kurso por ni !
Tie estas tre tre serioza afero !

Kaj fine, ni -francaj viroj- devis fari tre atenton pli poste, de kiam ni inter-rilatis kun virinoj.

(Verdire estis tre amuza sperto, ĉar kompreneble la francmanieroj tamen tre plaĉis al kelkaj el tiuj virinoj !)

ridego.gif

amike

manu

donmiguel (User's profile) September 1, 2007, 1:18:54 PM

jen simpla ekzemplo

unufoje, mi vidas artikolon en ĵurnalo, kiu rakontis kaj montris komiko provo je fari reklamado de usona sapproduktanto per afiŝoj en arabaj landoj.

la afiŝo montris maldekstre aron de kotaj vestoj, meze buvon enhavanta tiun sapon, kaj dekstre aron de puraj vestoj.

la diro estas logika, se oni legas de la maldekstro dekstren, kio la araboj ne faras! ridulo.gif

Evidente, la reklamado ne sukcesis! Se mi korekte memoriĝis, tio okazis je la sepdekaj jaroj

Back to the top