Al la enhavo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

de MarCin83, 2012-februaro-24

Mesaĝoj: 81

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2012-februaro-24 09:35:27

Saluton!

Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj! ridulo.gif

Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!

Sal'! sal.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-februaro-24 11:24:54

La enketo esencas nur al tiuj kiuj speciale interesiĝas pri lingvo-konstruado. Ni aliaj, kiuj pritraktas Esperanton kiel ilon komuniki ne havas alian alternativon inter planlingvoj. Jam Esperanto havas tro malaltan nombron da parolantoj. Lingvo ne estu sia propra celo, ĝi estu uzebla por komunikado.

fstphane (Montri la profilon) 2012-februaro-24 12:07:40

Mi bone ŝatas "toki pona"(bona lingvo)
sina pilin seme?
mi pilin pona.
Kiel vi fartas?
Mi bone fartas.Mi estas feliĉa.
kule=koloro,kolori,pentri
jelo=flava
laso=blua
loje=ruĝa
pimeja=nigra,malhela
walo=blanka
Do:
laso jelo=blua+flava=verda
laso loje=viola
loje jelo=oranĝkolora
loje walo=rozkolora
walo pimeja=griza
okulumo.gif
http://www.tokipona.org
http://lvogel.free.fr/tokipona/lecons.html

N-true (Montri la profilon) 2012-februaro-26 12:10:06

Mi lernis Toki Pona por iom da tempo, sed ne plu. Mi iomete rememoras de ĝi kaj povas fojfoje kompreni aŭ mem krei frazojn.

Krome, mi lernas aktive kaj sukcese la klingonan lingvon. Mi estas ĉirkaŭ je nivelo 1, kie oni konas iom pli ol 500 vortojn parkere. Krome, mi scipovas la gramatikon de la klingona. Do, por vere paroli ĝin mankas al mi ĉefe nur vortoj, iom da praktiko kaj... nu, parolantoj. okulumo.gif
En mia urbo loĝas nur unu plia klingonisto.

Riano (Montri la profilon) 2012-februaro-26 12:20:44

Mi parolas Toki Pona. Mi ankaŭ volas ellerni Loĵbanon iam, ĉar ĝi estas interesa ideo kaj lingvo. Ĉu iom ajn da tiuj lingvoj havas komunumojn de parolantoj? Mi vidas artikolojn en tiuj lingvoj en Vikipedio, sed mi neniam vidas ion ajn pri ili aliloke!

.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.

mi wilin toki e toki losupan.

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-26 16:56:50

Riano:Mi parolas Toki Pona. Mi ankaŭ volas ellerni Loĵbanon iam, ĉar ĝi estas interesa ideo kaj lingvo. Ĉu iom ajn da tiuj lingvoj havas komunumojn de parolantoj? Mi vidas artikolojn en tiuj lingvoj en Vikipedio, sed mi neniam vidas ion ajn pri ili aliloke!

.i .a'o mi djica le nu mi tavla bau la lojban.

mi wilin toki e toki losupan.
Retlisto pri Loĵbano (bedaŭrinde ofte en la angla):
http://groups.google.com/group/lojban

Mi aŭdas, ke la parolantoj de Loĵbano ofte uzas "IRC"
(http://www.lojban.org/tiki/Lojban+IRC), sed mi ne uzis ĝin.

Iuj loĵbanistoj tvitas en Tvitero, kaj ankaŭ mi (kvankam mi ne tvitas tre ofte en Loĵbano lango.gif ). https://twitter.com/#!/okau_junpen

darkweasel (Montri la profilon) 2012-februaro-26 17:01:40

Demian (Montri la profilon) 2012-februaro-26 17:16:13

Io apprendeva interlingua. Illo surprendeva me que multe personas qui parla esperanto eligeva de apprender Toki Pona. Il pare que le creation del linguista canadian es multo popular.

Mi lernis interlingvao-n. Surprizis min ke multaj personoj kiuj parolas Esperanton elektis lerni tokiponon. Ŝajnas ke la kreaĵo de la kanada lingvosciencisto estas multe populara.

Junpe (Montri la profilon) 2012-februaro-26 17:22:01

La paĝo de Loĵbano de "Google+":

https://plus.google.com/u/0/11188564810530896855...

.i .ui doi .rian. do tavla bau la lojban

MarCin83:Saluton!

Mi supozas ke multaj geesperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj planlingvoj. Min interesas kiu(j) el la kromaj planlingvoj estas la plej ŝatata(j) inter Esperanto-parolantoj! ridulo.gif

Informo: En la enketo eblas voĉdoni por pluraj variantoj!

Sal'! sal.gif
Mi nun interesiĝas de Inialosa, al kiu Ilomi (kiu similas al Loĵbano kaj Tokipona, mi pensas) estas reformita.

Paquillo (Montri la profilon) 2012-februaro-26 19:02:57

Bonvolu, mi ŝatus ke la personoj kiuj studis planlingvojn, diru al ni kial ni devus lerni tiun konkretan lingvon, ke vi rakontu al ni pri ĝiaj bonaj ecoj.
mi ŝatus scii pri la interesaj kvalitoj de tiuj planlingvoj.

Reen al la supro