Al la enhavo

kornoj

de novatago, 2007-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 10:59:56

-Panjo! Panjo! Patro volas salti tra la fenestro.
-Diru lin ke mi al li surmetis la kornojn*, ne la flugilojn.

*Surmeti la kornojn: Hispana esprimo por diri ke iu estas malfidela al sia fianĉ/in/o aŭ edz/in/o.

*Ĉu vi scias ŝercojn pri malfideleco? Rakontu ilin! ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 11:34:04

Ankaŭ ruse oni diras pri kornoj tiukaze.

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 12:17:29

-Ĉu via edzino krias dum la seksumado?
-Jes, mi povas aŭdi ŝin kiam mi estas en la trinkejo.

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 12:24:38

-Ĉu vi ŝatas la sekstriopojn?
-Jes, kompreneble.
-Kuru al via hejmo ĉar via edzino komencis sen vi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 17:31:25

- Ĉu vi partoprenos en grupa seksumo: vi, via edzimo kaj mi?
- Ne!
- Tiukaze mi vin esceptas.

Charlie (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 20:42:56

- Ĉu vi havas iujn fotojn de via edzino nuda ?
- Ne !
- Ĉu vi volas aĉeti iujn ?

Charlie (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-30 20:46:55

Mi neniam estos malfidela al mia edzino, ĉar mi tro amas mian domon.

novatago (Montri la profilon) 2007-septembro-01 07:16:57

- Mi volas forlasi mian edzon. Li frapis min hodiaŭ!.
- Sed... mi pensis ke li estis en vojaĝo hodiaŭ.
- Mi ankaŭ pensis tiun.

novatago (Montri la profilon) 2007-septembro-01 07:30:46

Viro kaj virino estas en la lito kaj sonas la telefono. Ŝi respondas:
-Jes? Bone... Ne zorgu... Mi komprenas. Adiaŭ.
La viro demandas:
-kiu telefonis?
kaj ŝi diras:
-Telefonis mia edzo. Li diras ke venos malfrue ĉar li estas vespermanĝanta kun vi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-01 11:28:35

Ridinde

Reen al la supro