Al la enhavo

Vorta ordo en Esperanto?

de awake, 2007-septembro-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

yugary (Montri la profilon) 2007-novembro-02 05:22:16

Leginte tre multe de la verkoj de Zamenhof kaj aliaj verkistoj kiujn oni povas rigardi kiel "klasikaj", mi trovas ke, kvankam la ordinara, senemfaza vortordo estas SVO, aliaj vortordoj estas sufiĉe oftaj kiam oni deziras elstarigi vorton aŭ frazparton kiu donas novan aŭ aparte gravan informon kaj ankaŭ kiam oni volas montri kontraston. Alivorte, vorto aŭ frazparto kiu donas novan, gravan informon emas aperi ĉe la fino de frazo. Ordinare do mi dirus: "Mi parolas la korean tre bone." Aŭ: "Mi ne scipovas la hungaran." Sed, se mi volus emfazi la kontraston, mi dirus: "La korean mi parolas ja tre bone, sed la hungaran mi ne scipovas." Kiam patro kolere demandas al siaj infanoj, "Kiu malordigis la aferojn sur mia skribtablo? Kiu el vi kulpas?", unu infano povus diri, "Tion faris ne mi!", emfazante ke la kulpulo estas ne li (sed eble la bubaĉa frateto?). Resume, mi dirus ke, kiam oni uzas neordinaran vortordon, oni metu la jam konatan temon ĉe la komencon de frazo kaj la novan "komenton" pri tiu temo ĉe la finon.

Gary Yu

Reen al la supro