Al la enhavo

Israelo-Palestino: ĉu baldaŭa paco?

de Glan, 2007-oktobro-06

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 03:25:07

Frankouche:La rusa ideo superas, tuje, tiu vespero, la sarkozo invitatas en putina hejmo!
Post la tradiciaj vodkoj, ili povos negoci facilege okulumo.gif
Post kiam oni estas invitita en putina hejmo kun tradicia vodko, oni poste kutime ne kapablos ne nur facilege negoci, sed eĉ piediri pli-malpli rekte. Mi tion spertis. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 04:17:36

piteredfan:Mi legis tre ĝenindan artikolon en la brita ĵurnalo "Independent" 9an Oktobron pri kontraŭsemitismo interne de la rusa gento en Israelo.
Panjo mia, fin-fine ni ĝisvivis al la momento, kiam oni nomas hebreojn, elmigrintajn el Rusio, rusoj, kaj akuzas ilin pri antisemitismo. lango.gif

piteredfan:Ĉu ne la supermencita provinco estis diktatora decido de Stalin? Ĉu ne la plejparto de sovjetuniaj Judoj loĝis en la Okcidento ne en Siberio?
Iam mi legis, ke Stalin unue decidis fondi Hebrean provincon en Krimeo, sed tie tiutempe loĝis krimeaj tataroj. lango.gif Plue, jes, neniam hebreoj multis en Birobiĝana respubliko, ili ĉiam preferis loĝi en grandaj urboj de Sovetunio. Kialoj multas kaj mi ne volus tion diskuti. Ili plenrajtis fari tion, samkiel aliaj sovetianoj.
piteredfan:La graflando (oblasto) de Kaliningrado iĝis iom orfa post la fino de Sovjetunio, ĉar ĝi estas apartigita for restaĵo de Rusio per Litovo. Ĉu ĝi estu pli taŭga loko por loĝigi troajn israelanojn? Ĝis la jardeko 1930a loĝis tie multaj da judoj sed neniuj Rusoj laŭ mi malgranda scio.
Neniam Rusio havis graflandojn, malgraŭ tio, ke nia caro Petro la Unua kaj aliaj sekvaj caroj donis la titolon al multaj rusiaj personoj.
Ĉu Alasko estas orfo? Ĝi ja ankaŭ estas apartigita de Usono per Kanado.
Ĉiuj personoj estas bonvenaj en Rusio. Des pli ke Okcidenta Prusio (nuna Kaliningradujo) antaŭ Dua Mondmilito apartenis ne al Sovetunio, sed al Germanio.

Glan (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 09:57:49

Terurĉjo:Panjo mia, fin-fine ni ĝisvivis al la momento, kiam oni nomas hebreojn, elmigrintajn el Rusio, rusoj, kaj akuzas ilin pri antisemitismo.
Kion skribis Piteredfan estas vera. Oni ne bezonas esti juda (=havi judan patrinon) por iĝi aŭtomate israelan civitanon, oni nur bezonas havi unu geavon kiu estas (aŭ estis) juda. La rusaj elmigrintuloj kiuj antisemitis estis tiaj elmigrintuloj.

piteredfan (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 22:34:06

Terurĉjo:
piteredfan:Mi legis tre ĝenindan artikolon en la brita ĵurnalo "Independent" 9an Oktobron pri kontraŭsemitismo interne de la rusa gento en Israelo.
Panjo mia, fin-fine ni ĝisvivis al la momento, kiam oni nomas hebreojn, elmigrintajn el Rusio, rusoj, kaj akuzas ilin pri antisemitismo. lango.gif

piteredfan:Ĉu ne la supermencita provinco estis diktatora decido de Stalin? Ĉu ne la plejparto de sovjetuniaj Judoj loĝis en la Okcidento ne en Siberio?
Iam mi legis, ke Stalin unue decidis fondi Hebrean provincon en Krimeo, sed tie tiutempe loĝis krimeaj tataroj. lango.gif Plue, jes, neniam hebreoj multis en Birobiĝana respubliko, ili ĉiam preferis loĝi en grandaj urboj de Sovetunio. Kialoj multas kaj mi ne volus tion diskuti. Ili plenrajtis fari tion, samkiel aliaj sovetianoj.
piteredfan:La graflando (oblasto) de Kaliningrado iĝis iom orfa post la fino de Sovjetunio, ĉar ĝi estas apartigita for restaĵo de Rusio per Litovo. Ĉu ĝi estu pli taŭga loko por loĝigi troajn israelanojn? Ĝis la jardeko 1930a loĝis tie multaj da judoj sed neniuj Rusoj laŭ mi malgranda scio.
Neniam Rusio havis graflandojn, malgraŭ tio, ke nia caro Petro la Unua kaj aliaj sekvaj caroj donis la titolon al multaj rusiaj personoj.
Ĉu Alasko estas orfo? Ĝi ja ankaŭ estas apartigita de Usono per Kanado.
Ĉiuj personoj estas bonvenaj en Rusio. Des pli ke Okcidenta Prusio (nuna Kaliningradujo) antaŭ Dua Mondmilito apartenis ne al Sovetunio, sed al Germanio.
Laŭ mia kompreno kaj tie mi povus erari, la vorto "graflando" signifas subdividon de lando. Tio taŭgas ke oni ne bezonu diri "oblasto", "ŝiro", "departmento" ktp. En Usono ekzistas "counties" sen grafoj; laŭ brita ĝisnuna feŭdismo kelkaj graflandoj kunligiĝas kun reĝaj dukoj, sed la plejparto de ili havas neniujn nobelulojn kunnomitajn je ili.
Laŭ la brita artikolo kiu mi menciis, la "Leĝo de Reveno" estis amendita kiel homo kun unu geavo rajtu iĝi isrealano, kiel Glan diras. Mi kredas ke antaŭe rabenaj juĝejoj decidis ĉu oni tiu-rajtis pro Judeco. La nuna leĝo sekvas la nazian leĝon de Nuremburgo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 23:04:51

Ŝajne, ke mi misnomis mian ŝatatan, mian adoratan, mian plej belegan Orientan Prusion kiel okcidenta. ploro.gif
Certe, ke mi loĝas en tre gastema kaj gastama orienta Prusio. Sed neniu nun nomas la provincon tiel. Ĝi nomiĝu Kaliningradujo. Iom longe, sed kompreneble.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 23:30:56

Se ja paroli tute serioze pri la problemoj de la regiono Israelo-Palestino, mi ne kredas pri baldaŭa paco.
Tro multe da miskompreno, tro multe da sango, tro alkutimiĝis ambaŭ popoloj al malpaco, al konstanta interbatalo, junaj generacioj de la popoloj malamegas unu la alian. Sed ne tio gravas. Gravas, ke tia situacio estas tre profitodona al multaj personoj.

Pino (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 13:36:30

Pino, estimata, cu vi ellernis la rusan speciale por respondi al mi, prizorgante hebreojn?
Jes, sed serioze, multe da miskompreno, multe da sango malfacililas la pacon. Ege laboro necesas.

Reen al la supro