Al la enhavo

Pri la verbo senti

de Filu, 2007-oktobro-10

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 10:33:46

Ĉevalo:
Terurĉjo:Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Efektive, teo povas varmigi ankaŭ aeron, kaj devas fari tion, se teo ne estas malvarma. rideto.gif
Sed por homo ĝi kutime kaŭzas la varmigan efikon.
La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!

yugary (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 11:00:02

Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon. La klasikaj vortaroj de Esperanto indikas ke la radiko "korekt-" estas verbeca. Laŭ tio, en frazo kiel "Antaŭ ol la situacio fariĝos pli danĝera, ni nepre devos trovi korektajn rimedojn", la vortoj "korektaj rimedoj" devas signifi "rimedoj per kiuj ni povos korekti la situacion" kaj ne simple "ĝustaj rimedoj". Konsideru jenan frazon: "La juna, sensperta instruisto diligente 'korektadis' la eseojn de siaj lernantoj, sed la korektaĵoj estis preskaŭ ĉiam malĝustaj." Se "korekta" egalus "ĝusta", "korektaĵoj" devus signifi "ĝustaj aĵoj", ĉu ne? Tamen estas klare ke in tia frazo, la signifo estas "la notoj kiujn skribis la instruisto sur la paperoj de la lernantoj por korekti iliajn malĝustaĵojn".

Gary Yu

yugary (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 11:03:30

La aserto estis: frazoj kun substantivaj verboj nepre devas havi objekton.
Kie estas objekto en tiu frazo de Z?
Oni povas longe filozofii, kion teo povas varmigi, sed en tiu frazo objekto forestas!
Objekto de transitiva verba estas ofte subkomprenata en Esperanto. Oni ankaŭ povus konsideri "varmigas" kiel egala al "estas varmiga".

Gary Yu

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 11:32:42

yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon.
Eble. Kaj persone mi ĉiam diras "ĝusta" en tiu okazo. Tamen mi protestas kontraŭ la aserto ke korekta=ĝusta estas eraro

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 11:50:38

yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta"...
Mi devas iomete kontraŭdiri. En la rusa lingvo, ekzemple, la vorto "korekte" (корректно) signifas ne senerare, sed laŭregule, ĝentile. Kaj plejparte la verbo "korekti" (корректировать) havas sencon ne "senerarigi", sed "precizigi", malgraŭ tio, ke en eldonejoj laboras nome korektistoj, kiuj serĉas kaj neniigas erarojn.

Filu (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 14:44:58

yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon. La klasikaj vortaroj de Esperanto indikas ke la radiko "korekt-" estas verbeca. Laŭ tio, en frazo kiel "Antaŭ ol la situacio fariĝos pli danĝera, ni nepre devos trovi korektajn rimedojn", la vortoj "korektaj rimedoj" devas signifi "rimedoj per kiuj ni povos korekti la situacion" kaj ne simple "ĝustaj rimedoj". Konsideru jenan frazon: "La juna, sensperta instruisto diligente 'korektadis' la eseojn de siaj lernantoj, sed la korektaĵoj estis preskaŭ ĉiam malĝustaj." Se "korekta" egalus "ĝusta", "korektaĵoj" devus signifi "ĝustaj aĵoj", ĉu ne? Tamen estas klare ke in tia frazo, la signifo estas "la notoj kiujn skribis la instruisto sur la paperoj de la lernantoj por korekti iliajn malĝustaĵojn".

Gary Yu
Kara Gary Yu,

Bonegajn ekzemplojn vi al ni aldonis. Tamen, daŭras mia opinio, ke laŭ la kunteksto tute kompreneblas, kio estas celita per donita frazo. Ni ja estas homoj, ne maŝinoj, kaj pro tio la plej multaj el ni, krome kelkaj komputilistoj unuhobiaj, povas kompreni pli ol la simplajn vortojn.

Ekz. "Bonas ke ankoraŭ hodiaŭ ne ĉesis tiu pluvo malvarmega!" Ĉu estas malriĉigaĵo de la lingvo uzi bonas kie malbonegas taŭgus?

La ebleco uzi pli ol nur unu vorton por esprimi saman ideon laŭ mi ebligas ne malriĉecon, sed riĉecon en la lingvo... Kaj la ebleco plursence interpreti vorton ne kaŭzas al mi multe da problemoj, ĉar, kiel jam diris mi, laŭ la kunteksto kutime troveblas la celita senco, aŭ eĉ iam ebligas dusencajn esprimojn ŝatatajn de vortludemuloj.

Filu (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 18:53:59

Terurĉjo:Kara Filu, ĉu similas frazoj miaj al skribmaniero via? rideto.gif
Amika Terurĉjo, de stilo mia, pastiĉisto atentema kaj sperta estas vi. sal.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-oktobro-16 13:40:26

Ŝak:
yugary:Mi bone scias ke multaj esperantistoj (pro nacilingva influo) uzas la vorton "korekta" kvazaŭ ĝi egalus al "ĝusta", kaj ke eĉ PMEG akceptas tian uzadon; tamen ŝajnas al mi ke ignori la diferencon inter "ĝusta" kaj "korekta" malriĉigus nian lingvon.
Eble. Kaj persone mi ĉiam diras "ĝusta" en tiu okazo. Tamen mi protestas kontraŭ la aserto ke korekta=ĝusta estas eraro
Mi opinias ke Esperanto jam evoluciis, kaj ke la senco de "korekta" jam ŝanĝiĝis. Nun la radiko "korekt" havas kaj verbecon kaj adjektivecon. Kiam uzi ĝin kiel "korekti", ĝi sencas "ĝustigi", kaj kiam uzi ĝin kiel "korekta", ĝi sencas "ĝusta". Eble senlogikas, sed efektivas.

Reen al la supro