Al la enhavo

Pri la verbo senti

de Filu, 2007-oktobro-10

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 14:15:06

Mi sentas min senhelpa.

Ĉu la antaŭa frazo estas korekta? Ial mi sentas, ke ĝi bonas, sed provante analizi ĝin laŭ la Esperantaj reguloj mi dirus "senhelpan" anstataŭ "senhelpa"... Kion miskomprenis mi pri la Esperanta regularo, kiu igas min pensi, ke uzendus la akuzativo tiukaze?

Mie sentas mi senhelpecon. okulumo.gif

diogotux (Montri la profilon) 2007-oktobro-11 21:36:25

Mi sentas senhelpa.

Kial kompliki? okulumo.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 06:10:10

Filu: Mi sentas min senhelpa.

Ĉu la antaŭa frazo estas korekta?
Jes. Ĝi estas ĜUSTA (ne "korekta" - la angla traduko de "korekta" en la Lernu vortaro estas malĝusta kaj bezonas korektadon).

Filu:Ial mi sentas, ke ĝi bonas, sed provante analizi ĝin laŭ la Esperantaj reguloj mi dirus "senhelpan" anstataŭ "senhelpa"... Kion miskomprenis mi pri la Esperanta regularo, kiu igas min pensi, ke uzendus la akuzativo tiukaze?
La kialo ke la vorto "senhelpa" estas ĝuste senakusativa estas ĉar la vera frazo estas...

Mi sentas min (ESTI) senhelpa.

"Senhelpa" estas vere post la manka vorto "esti", kaj substantivoj kaj adjektivoj post "esti" ne akusativiĝas.

oren (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 08:04:19

RiontNrrd,

'korekti' signifas 'ĝustigi,' ĉu ne?

ankaŭ, ĉu ĉi tiu tradukoj ĝustas?

Laŭ mia sento me senhelpas.

Mi misente senhelpas.

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 13:11:34

RiotNrrd:

(ne "korekta" - la angla traduko de "korekta" en la Lernu vortaro estas malĝusta kaj bezonas korektadon).
Kaj tio estas malĝusta.
korekta=ĝusta
korekti=ĝustigi
Do li ĉion bone skribis.
Se lernu-vortaro diras tion, do ĝi NE eraras
lgu ekzemple ĉi tie :
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...

Normale A-vorto kun aga radiko havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj havas specialan ecan signifon:

korekti = “senerarigi” → korekta = “senerara, ĉu dekomence senerara, ĉu senerarigita” (aŭ “korektanta, rilata al korekto”) — Ĝi ne estas sufiĉe korekta

Filu (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 13:39:59

Mi ja nun ne plu sentas min senhelpa.

RiotNrrd, Oren kaj Ŝak, vin humile kaj amike dankas mi pro via helpo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 15:16:56

Ŝak:Kaj tio estas malĝusta.
korekta=ĝusta
Nu, mi fidas la CEED, kaj, laŭ la CEED:

"correct, (not wrong), ĝusta [not 'korekta']..."

La CEED diras klare ke "korekta" kaj "ĝusta" ne signifas same.

Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 15:35:41

RiotNrrd:
Nu, mi fidas la CEED, kaj, laŭ la CEED:

"correct, (not wrong), ĝusta [not 'korekta']..."

La CEED diras klare ke "korekta" kaj "ĝusta" ne signifas same.
Via ceed eraras. Tiu misopinio vere estas en E-a medio sed tio estas eraro

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 02:58:54

Filu: Mi sentas min senhelpa.

Ĉu la antaŭa frazo estas korekta? Ial mi sentas, ke ĝi bonas, sed provante analizi ĝin laŭ la Esperantaj reguloj mi dirus "senhelpan" anstataŭ "senhelpa"... Kion miskomprenis mi pri la Esperanta regularo, kiu igas min pensi, ke uzendus la akuzativo tiukaze?

Mie sentas mi senhelpecon. okulumo.gif
Ĉio estas bona. RiotNrrd jam klarigis kial ne uzi akuzativon tiukaze.

Kaj RiotNrrd, "korekta" vere signifas "correct"(ĝusta) angle, kaj "korekti" signifas "ĝustigi". La radiko havas ambaŭ sencojn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 04:37:41

Kiam oni diras substantivon "estas" adjektivo, tiam oni povas verbigi la adjektivon.

La pilko estas ruĝa.
La pilko ruĝas.

La kato estas feliĉa.
La kato feliĉas.

La tablo estas plata.
La tablo platas.

SED

La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.

La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?

Ne. La modelo ne funkcias se "ĝusta" kaj "korekta" signifas la saman aferon. "La diraĵo ĝustas" ne signifas "La diraĵo korektas".

Esperanto estas laŭdire regula lingvo. Sed, se ĝi estas regula, kial estas la lasta ekzemplo malsama ol la aliaj? La modelo estas la sama, sed la signifo ne estas.

La kialo devas esti ĉar "ĝusta" kaj "korekta" signifas malsamajn aferojn.

En angla:

Ĝi estas ĝusta = Ĝi ĝustas = It is (passively) correct.
Ĝi estas korekta = Ĝi korektas = It is (actively) correcting.

Simila, sed ne la samo.

Reen al la supro