Al la enhavo

internaciaj Esperanto-ekzamenoj dum Internacia Seminario ĉi-silvestre

de Hund, 2007-oktobro-10

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Hund (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 22:21:58

Dum la Internacia Seminario 2007/08 en Würzburg (Germanio) okazos ekzamenoj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj nstruistoj). Notu ke tiuj ekzamenoj nur malofte okazas, interalie ĉar oni devas anonci ilin tri monatojn antaŭ la ekzamensesio. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto kaj skriba kaj parola partoj. Ekzistas du niveloj, elementa kaj meza. Pli da ĝeneralaj informoj pri la enhavo kaj kondiĉoj troviĝas en la retejo de ILEI: http://www.edukado.net/pagina/Internaciaj+Ekzameno...
Detalajn demandojn kaj aliĝon sendu al Zsofia Korody .

Informon pri aliĝo por la Internacia Seminario ĉerpu el la paĝo:
http://www.internacia-seminario.de

Aŭ demandu min.

--
Internacia Seminario - kunigi kaj kunligi sal.gif

Hund (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 22:33:17

Fidu min, mi estas hundino kaj havas tre bonan nazon por tiaj aferoj okulumo.gif

Reen al la supro