Al la enhavo

Kial usonanoj ludas futbalon per manoj?

de Terurĉjo, 2007-oktobro-13

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 21:50:37

La vorto football estas la angla, sed mi bone ne komprenas, kion ĝi signifas, ĉu pilkon, kiu havas piedojn, ĉu piedojn, kiuj havas pilkan formon, ĉu ion alian.
Sed kial, tamen, usonanoj ludas futbalon per manoj? Kiel oni povas ludi tian ludon, nomo de kiu enhavas ion alian?

galvis (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 22:00:00

Saluton :

Bonega foto.

---Ĝis--- rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 22:06:30

La foton mi momente trovis en la ruslingva vikipedio en la artikolo pri la amerika futbalo.
Sed mi ne scias, kiel korekte nomi la ludon: ĉu usona aŭ amerika?
La esperanta vikipedio tamen nomas ĝin "usona piedpilko". Kial ne usona manpiedpilko?

awake (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 23:35:59

Terurĉjo:La vorto football estas la angla, sed mi bone ne komprenas, kion ĝi signifas, ĉu pilkon, kiu havas piedojn, ĉu piedojn, kiuj havas pilkan formon, ĉu ion alian.
Sed kial, tamen, usonanoj ludas futbalon per manoj? Kiel oni povas ludi tian ludon, nomo de kiu enhavas ion alian?
Dum la pasintaj 150 jaroj, la reguloj de usona piedpilko multege ŝanĝis. Originale, ĝiaj reguloj estis pli proksimaj al tiuj de aliaj ludoj kiuj estas nomita piedpilko (kaj ankaŭ rugbeo). Nun, La ludo malsimilas al ili (precipe normala piedpilko).

Tamen, Je Usono piedpilko, oni ankoraŭ piedbatas la pilkon. Multe da la poentoj de la ludo estas gajnita de piedbati pilkon tra levita golejo. Ankaŭ, piedbatado estas uzita je aliaj partoj de la ludo.

Amike,
Majkelo

Hikaro (Montri la profilon) 2007-novembro-08 04:12:33

La Esperanto Vikipedio artikolo pri Usona piedpilko estas ĉi tie

Reen al la supro