Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-22 20:07:47

Saluton!

Mi invitas ĉiujn interesantojn viziti lanĉitan de mi projekton "Aŭdvide", kiu celas disponigi interesajn kaj altkvalitajn aŭdvidajn materialojn en Esperanto. Unu el ĉefaj ĝiaj komponantoj estas animacio, ĉar ĉi tiu speco de arto nature temas al esprimado sen vortoj. Oni jam povas spekti en la projeko ĉefverkojn de la sovetia kaj de la moderna rusia animacio - filmojn "Insulo" de mondekonara Fjodor Ĥitruk, "Knabino kaj delfeno" de lirika Rozalija Zelma kaj "Camilla" de talenta Julija Aronova.

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-24 18:19:14

En nova publicaĵo de la projekto, filmeto "Berjozka" dancas, vi povas ĝui mirindan spektaĵon - dancon, en kiu oni ŝajnas ne movi la piedojn!

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-25 19:54:14

Mia Kristnaska donaco al ĉiuj Esperantistoj - muzika animaciaĵo "La Nuksrompilo" laŭ la baleto de Pjotr Ĉajkovskij.

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-29 22:27:04

Nun vi povas dum 10 minutoj ekkoni riĉaĵojn de la plej granda muzeo de la rusa arto.

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-30 21:20:06

Kiel amo naskiĝas kaj kio ĝi estiĝas? Tion celis esplori aŭtoroj de animacia filmo Fenestro.

Cyrill (Montri la profilon) 2012-decembro-31 13:55:59

Mi bondeziras ĉion plej bonan en la venanta jaro 2013 kaj jen mia novjara donaco - "Vintra fabelo".

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-januaro-01 01:03:35

Koran dankon!

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-03 21:46:57

Kiel povas homo kaj multeforma aliplanedano trovi komunan lingvon? Pri tio rakontas animacia filmo "Kontakto".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-04 18:51:11

Du animaciaj ĉefverkoj pri interrilatoj de homo kaj naturo - "Papilio" kaj "Ĉasado".

Cyrill (Montri la profilon) 2013-januaro-06 20:03:10

Ĉarmega historio, rakontita en animacia filmo "Mufganto", jam preskaŭ jarcentduonon konkeras korojn de spektantoj.

Reen al la supro