Al la enhavo

akuzativa demando

de ora knabo, 2007-oktobro-19

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 21:20:52

Kelkaj klarigoj.
Nadjta:Saluton !
Kara amikino
Ŝajnas al mi, ke Ora Knabo, iniciatinto de la fadeno, ĝenerale estas vir-seksulo, tial oni nomu lin amiko. lango.gif

Unua ekzempla frazo estas erara, malĝusta. Kial?
Rato estas manĝante.
"Manĝante" estas "kiam persono manĝas".
Manĝante, mi silentas = Kiam mi manĝas, mi silentas.
Tial "manĝante, rato estas...kiu?". La frazo ne estas plena.
Ĝenerale adverbaj participoj signifas:
[LISTO]
nuna tempo - -ante - kiam persono faras la aferon
pasinta tempo - inte - post kiam persono faris la aferon
venonta tempo - -onte - antaŭ ol persono faros la aferon[/list]kaj ĉiam rilatas al subjekto, ne al objekto.

Kvara ekzemplo ankaŭ malĝustas, sed pro aliaj kialoj. 4. Amante Esperanton mi malamas kiun parolaĉa ĝin.
Pli ĝuste necesas skribi: "Amante (aŭ ŝatante) Esperanton, mi malamas tiujn, kiuj parolaĉas ĝin".
Ha-ha, mi mem ne tre bone parolas en Esperanto. rido.gif

Kaj en la fino:
Nadjeta:Vi devas uzi sufikson -ANTE kiun montras ke verbo estas en Gerundio (gerundia formo).
via ekzemplo estas:
HIERAŬ MI VIDIS KNABON KISANTE BELAN VIRINON.
Karulino, la sencoj de la frazoj, skribita de OK, kaj prezentita de vi, estas diversaj.
BV kompari:
OK:Hieraŭ mi vidis knabon kisintan belan knabinon.
Vi:HIERAŬ MI VIDIS KNABON KISANTE BELAN VIRINON.
OK skribis, ke li vidis knabon, kiu jam kisis knabinon. Knabo estis kisinta.
Vi ja replikis, ke kiam OK kisis belan virinon, li vidis knabon. OK estis kisanta.

Krome, malgranda rimarko.
Ne ekzistas en la rusa lingvo la vorto "целувка", kiun mi trovis sur la foto. La foto, tia amuza kaj interesa, tre plaĉis al mi, sed mi rekomendas skribi al mi (en Esperanto, certe), kiun vorton vi volus vidi tie, mi ja miavice tradukos ĝis en la rusan lingvon.
Как насчёт - "чмок тебя"?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 22:11:30

ho, tre multe por legi lango.gif
dankon al ĉiuj, sed al mi la plej plaĉas klarigo de Terurĉjo. Kaj tre ne gravas ĉu la vorto estas "kisantan" aŭ "kisintan", mi nur volis scii kiel uzi la akuzativon.

Jen kion mi konkludis, korektu se mi eraras:
Mi vidis knabon kisintan belan knabinon. Do, post la vorto "vidis" - verbo, devas esti akuzativo (mi vidis knabon kisintan...).
Nun, pri la resto:
unue ekzemplo: li estas knabo kisinta belan knabinon. Post "inta" vorto povas esti akuzativo. Do, en nia frazo "knabon kisintan" estas en akuzativo pro la vorto "vidis" kaj "belan knabinon" pro la vorto "kisinta", kiu estas akuzativa nur pro "vidis".
Se mi ĉion bone komprenis: La frazo konsistas de du partoj (ĉiu havas subjekton kaj verbon) - 1. mi vidis knabon kisintan, 2. Knabo kisinta belan knabinon. Do, se mi metas la duan post la unuan... La frazo devus esti bona.

Mi scias ke mia klarigado ne tre bonas, nur diru ĉu mia maniero de pensado bonas.

Reen al la supro