Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2013-marto-02 08:38:07

laŭ reguloj, sen esceptoj.
ekzemple: al radikoj oni aldonas la finalon -I por verboj, kaj la finalon -o por substantivoj: ilo, ili,....

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-02 09:47:49

Tjeri:ekzemple: al radikoj oni aldonas la finalon -I por verboj, kaj la finalon -o por substantivoj: ilo, ili,....
ili estas morfemo, ne kunmetita vorto, kiel ilo (il-o). Se vi volas esti honesta, skribu ilio (ili-o). Do, tre malbona ekzemplo.

Eble vi celis:

il-i = esti ilo?

Citaĵo de Zamenhof, el la Unua Libro:
       "Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
       [D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-04 04:31:39

Ne jam estas la oficiala lingvo en Eŭropo tamen ĝi estus interessa de pensi! Se la lingvo farigos la lingvo ĝi povus uni la Eŭropojn populojn sed ĝi ne estas versajneble ĉar eĉ landoj de Eŭropo havas illian lingvo sed kiel ko-oficiala lingvo ebla. Mi parolas francan kaj Anglan tre bona kaj mi lernas hispanan kaj grekan kaj esperanton. Mi povas jam kommuniki kun iun homoj de Eŭropo sen problemo sed mi volas vidi kio okazus! Ĝi povas esti bona por esperanto kaj la esperantistoj se tute Eŭropa parolus esperanto sed mi jam usus la Francan kaj hispanon ktp kaj esperanto estus la lingvo mi usos kiel neniu povas paroli en la aliajn.

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-04 22:28:49

brw1:Ne jam estas la oficiala lingvo en Eŭropo tamen ĝi estus interessa de pensi! Se la lingvo farigos la lingvo ĝi povus uni la Eŭropojn populojn sed ĝi ne estas versajneble ĉar eĉ landoj de Eŭropo havas illian lingvo sed kiel ko-oficiala lingvo ebla. ... Ĝi povas esti bona por esperanto kaj la esperantistoj se tute Eŭropa parolus esperanto sed mi jam usus la Francan kaj hispanon ktp kaj esperanto estus la lingvo mi usos kiel neniu povas paroli en la aliajn.
Ĉi tiu estas la celo de la peticio: Esperanto estu ĉefa internacia eŭropa lingvo. Tamen eble kelkaj esperantistoj ne sufiĉe kredas tion, kaj timas eŭropaj oficistoj, do ili ne puŝas la aferon. Esperanto estas la plej bona solvo al eŭropa lingvo-problemo. Mi esperas, ke iutage Esperanto eliros el la nunaj malgrandegaj grupoj, laŭ kulturo en mezepoka monaĥejo, kaj atingos la reala societo. Kaj mi ĝin konu!

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-marto-05 03:00:42

En la New York Times de dimanĉo estis artikolo de opinio: Ĉu ankoraŭ ekzistas iuj eŭropanoj? Oni dubis ke iuj en Eŭropo pretas forlasi siajn naciecojn por esti "eŭropanoj". Miaopinie, se la eŭropanoj ne trovas lingvon en kio ili ĉiuj povas babili neniam ekzistos Eŭropo unuiĝinta. La nordeŭropanoj parolos (malbone) la anglan - nur la angloj parolos ĝin perfekte. La aliaj eŭropanoj povos aŭskulti kaj obeii. Se oni ne enkondukas iun ajn lingvon pli facilan ol nacian lingvon kun ĉiuj naciaj apartaĵoj la tuta Eŭropo neniam unuiĝos spirite. Ni (usonanoj) unuiĝis ĉar ni evoluigis nian version de la angla por konformi al nia usona kulturo - sed ni faris tion sen la angloj. Kiam la angloj revis pri speco de Académie française angla, Noam Webster montris al ili la malvarman ŝultron, aŭ ĉu oni diru sian vortaron, kio nun estas la standardo (en simbola senco) de nia ĉi-tiea lingvo. Li kune kun Benjamin Franklin verkis usonan legolibron kaj usonan literumsistemon.
Alia ebleco estus eŭropa versio de la angla laŭ propraj reguloj de ĉiuj eŭropaj nacioj ne nur tiuj de la angloj.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-05 08:34:27

cspinola:Ĉi tiu estas la celo de la peticio: Esperanto estu ĉefa internacia eŭropa lingvo. Tamen eble kelkaj esperantistoj ne sufiĉe kredas tion, kaj timas eŭropaj oficistoj, do ili ne puŝas la aferon. Esperanto estas la plej bona solvo al eŭropa lingvo-problemo. Mi esperas, ke iutage Esperanto eliros el la nunaj malgrandegaj grupoj, laŭ kulturo en mezepoka monaĥejo, kaj atingos la reala societo. Kaj mi ĝin konu!
Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj. Krom la lingvon vi devas lerni ankaŭ la historion de ĝia movado. Novuloj estas ja entuziasmaj, sed ili havas emon reinventi la radon. Kaj la problemo de la Eo-movado ne estas manko de iniciatoj, sed de sukcese finitaj iniciatoj.

Ĉu vi pensas, ke ĝis nun neniu havis la ideon reklami E-on per peticio? En la 1950-aj, kiam ekzistis nur 1/4 de la hodiaŭa loĝantaro kaj neniu Interreto, oni subksribigis 1 milionon da individuoj kaj multajn asociojn reprezentantajn pli 60 milionojn da homoj favore al Esperanto. La sekvo estis UN-rezolucio - sen praktikaj konsekvencoj. Neniu fina venko.
Kio estas tiu febla peticieto kun eble 4 mil subskribintoj kompare al tio?

Por ke vi komprenu: Neniu ĉi tie timas "eŭropajn oficistojn" aŭ iun ajn, kaj neniu ĉi tie deziras malsukceson al E-o, sed finfine komprenu, ke tiu peticio kondukos nur al la ridindigo de E-o, kaj al nenio alia.

Chainy (Montri la profilon) 2013-marto-05 10:49:04

Kirilo81:Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj...
Kara?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-05 13:56:18

Chainy:
Kirilo81:Aĥ, kara, vi skribis, ke vi lernas E-on de kvar monatoj...
Kara?
kara cspinola

Mi sincere respektas lian iniciatemon, tamen mi volas malhelpi al li tro seniluziiĝi kaj kabeiĝi.

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-05 23:13:45

Kirilo81:Ĉu vi pensas, ke ĝis nun neniu havis la ideon reklami E-on per peticio? En la 1950-aj, kiam ekzistis nur 1/4 de la hodiaŭa loĝantaro kaj neniu Interreto, oni subksribigis 1 milionon da individuoj kaj multajn asociojn reprezentantajn pli 60 milionojn da homoj favore al Esperanto. La sekvo estis UN-rezolucio - sen praktikaj konsekvencoj. Neniu fina venko.
Kio estas tiu febla peticieto kun eble 4 mil subskribintoj kompare al tio?
Por ke vi komprenu: Neniu ĉi tie timas "eŭropajn oficistojn" aŭ iun ajn, kaj neniu ĉi tie deziras malsukceson al E-o, sed finfine komprenu, ke tiu peticio kondukos nur al la ridindigo de E-o, kaj al nenio alia.
Mi komprenas. Ankaŭ mi admiras ĉiujn personojn kaj asociojn, kiuj subtenas E-on, kaj ĝin konservis dum pli ol 125 jaroj, ĉefe dum la lastaj jaroj, kaj nune. Estas tre grava afero la agado de multaj asocioj kaj personoj, kiuj instruas kaj disvastigas iom post iom E-on, persone kaj per la reto. Mi tion vere agnoskas.
Tamen danĝero estas ke pro tio malsukceso, esperantistoj ne daŭre provos la sukceson unue en la EU. Mi scias, ke tio ne estas facila afero, kaj multe da jaroj bezonas nova lingvo disvastigante. Sed mi tre bedaŭras, ĉiam aŭskultante, ke E-o estis praa lingvo, kiu antaŭ multe da jaroj ekzistis, kaj ne sukcesis esti universala. Homoj surprizas, kiam ili nun aŭskultas pri E-o, kaj eĉ dubas pri ĝia nuna ekzisto, tiom da jaroj estis ne aŭskultante pri ĝi.
Tamen mi respektas vin kaj tiujn, kiuj dum multaj jaroj partoprenis en la esperanta movado.

La risko nun estas, ke homoj ne parolis, nek aŭskultis pri Esperanto. Pro tio mi subskribis la peticion:
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-07 17:00:48

Preskaŭ 3.600 jam subskribis, tamen devus esti miloj, dekmiloj, centmiloj, ... por ke la demando ricevu vastan atenton kaj konsideron.
Multaj el subskribintoj estas ankoraŭ ne-esperantistoj, sed pro tio jam scias ke Esperanto volas esti solucio al ligvo-problemo en Eŭropo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Reen al la supro