Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

domestro (Montri la profilon) 2013-marto-10 19:24:14

Mi pensas, ke eŭropanoj ne akceptus Esperanton, se politikistoj "preskribos" ĝin. Pli grava estas desubista laboro. Ĉiu lando devus elekti la Esperanto-urbon kiel Herzberg am Harz en Germanio, kaj ĉi tiuj urboj estus "ĝemelaj". Civitanoj de ĉiu lando havos eblon sperti Esperantan mergon (immersion) sen devo de vizito de eksterlando. Sed mia opinio estas, ke Esperanto ne devus presi sin al favoro de EU, ĉar tio kaŭzus, ke oponentoj de EU senpense malakceptos Esperanton. Prefere Esperanto estus lingvo de Konsilio de Eŭropo. Kion vi opinias?

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-11 18:17:58

domestro:Mi pensas, ke eŭropanoj ne akceptus Esperanton, se politikistoj "preskribos" ĝin. Pli grava estas desubista laboro. Ĉiu lando devus elekti la Esperanto-urbon kiel Herzberg am Harz en Germanio, kaj ĉi tiuj urboj estus "ĝemelaj". Civitanoj de ĉiu lando havos eblon sperti Esperantan mergon (immersion) sen devo de vizito de eksterlando. Sed mia opinio estas, ke Esperanto ne devus presi sin al favoro de EU, ĉar tio kaŭzus, ke oponentoj de EU senpense malakceptos Esperanton. Prefere Esperanto estus lingvo de Konsilio de Eŭropo. Kion vi opinias?
Mi konsentas, ke la "desubista" laboro estas tre grava. Fakte tio estas nepra bezono por subteni Esperanton, dum ĝi ne estas generale uzita lingvo. Krome via propono pri disvastigado de la ideo de Esperanto-urbo en ĉiu lando estus tre interesa por montri vivan esperantan uzon.
Tamen Eŭropunio estas nuna realaĵo, kaj ĝia lingvo-problemo estas hodiaŭ gravega kaj premanta. Certe Esperanto ne bezonas Eŭropon, sed Eŭropo bezonas Esperanton por eksterlanda intraeuropa komunikado. Esti oficiala ne-nacia lingvo estas nur la lasta celo, antaŭ ĝi devus esti agnoskita, kaj rekomendita, kaj disvastigita ĝia instruado laŭ internacia lingvo. Eble pli ol 10 aŭ 20 jaroj oni bezonus por la lasta celo povi esti atingita. Sed oni devu iniciati hodiaŭ, por morgaŭx tio estu realaĵo.

deshdashah (Montri la profilon) 2013-marto-11 18:55:09

domestro:Mi pensas, ke eŭropanoj ne akceptus Esperanton, se politikistoj "preskribos" ĝin. Pli grava estas desubista laboro. Ĉiu lando devus elekti la Esperanto-urbon kiel Herzberg am Harz en Germanio, kaj ĉi tiuj urboj estus "ĝemelaj". Civitanoj de ĉiu lando havos eblon sperti Esperantan mergon (immersion) sen devo de vizito de eksterlando. Sed mia opinio estas, ke Esperanto ne devus presi sin al favoro de EU, ĉar tio kaŭzus, ke oponentoj de EU senpense malakceptos Esperanton. Prefere Esperanto estus lingvo de Konsilio de Eŭropo. Kion vi opinias?
Esperanto estas bela kaj facila mi ne amas Anglan ĝi estas malfacila

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-11 19:53:58

deshdashah:
domestro:Mi pensas, ke eŭropanoj ne akceptus Esperanton, se politikistoj "preskribos" ĝin. Pli grava estas desubista laboro. Ĉiu lando devus elekti la Esperanto-urbon kiel Herzberg am Harz en Germanio, kaj ĉi tiuj urboj estus "ĝemelaj". Civitanoj de ĉiu lando havos eblon sperti Esperantan mergon (immersion) sen devo de vizito de eksterlando. Sed mia opinio estas, ke Esperanto ne devus presi sin al favoro de EU, ĉar tio kaŭzus, ke oponentoj de EU senpense malakceptos Esperanton. Prefere Esperanto estus lingvo de Konsilio de Eŭropo. Kion vi opinias?
Esperanto estas bela kaj facila mi ne amas Anglan ĝi estas malfacila
Pro tio ni petas subskribi la peticion.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Aliflanke, bonega esperanta informo en via "Lernu" prezento.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-14 10:31:52

hebda999:
cspinola:En Esperanto oni skribas la vortojn tiel same, kiel oni ilin prononcas
En Esperanto ĉiu sufikso kaj prefikso ĉiam signifas same.
Bonvolu ne ĝeneraligi la aferon.

La esperanta skribosistemo celas esti fonetika, sed ne ĉiuj (fakte tre malmultaj) esperantistoj elparolas la esperantajn vortojn ĝuste. Oni ofte faras tion surbaze de onia gepatra lingvo. Tial la efektiva elparolo malsamas laŭ la origino de parolanto. La ĉinoj miksas "p" kaj "b", la anglaparolantoj malfacile prononcas "r". Preskaŭ neniu prononcas "nia" kiel "n-i-a", ĉiuj uzas "~nija". Ĉu oni prononcas "banko" kiel "ban-ko"?

La sufiksoj povas havi kelkajn malsamajn signifojn:
-an- = ano de iu grupo aŭ saturita hidrokarbido (2 signifoj)
-uj- = ujo (poto, vazo), arbo aŭ lando (3 signifoj)
-um- = ? (kian signifon ĝi havas?)

Amike
...ne vere; la norma prononcado estas ideala ideo; la difino. Kaj certe estus dezirinda, ke ĉiuj alvenu ĉe tiu normo; almenaǔ plejparte sukcese. Sed ĉiam restas malgravan 'krean amplitudon' (alludante al la Platona ideo-doktrino).

Rilate al la sufiksoj: Ĉiam vortoj respegulas signifojn, kiuj estas difinitaj. Tiu neniel rilatas al logiko sed elantaǔaj aksiomoj. Ekzemple en Eo la suno 'brilas', sed en la germana kaj angla 'ŝajnas'. La konsistenco de l' Eo temas pri la gramatika uzado. Do, oni diru 'sport-um-i' kaj neniam 'sport-i-um'. Ekz. -ano- ĉiam estas ano de iu (100 ekzemploj ne estas 100 signifoj, sed 100 uzoscenoj); aǔ -uj- ĉiam estas enhavanto (en diversaj scenoj; landoj (en)havante loĝantojn, arboj (en)havante fruktojn, sako (en)havante monon).

Nur tre malmultaj elementoj de la internacia lingvo havas nespecifajn signifojn, por la fleksebleco; kiel ekz. la preposicio 'je' - sed ankaǔ tiu estas konsekvence uzata kiel preposicion; kaj tiamaniere deĵoras pli konsistence ol la oftege ŝajne hazarda uzado de preposicioj en diversaj naciaj lingvoj; ekz. alveni al nivelo; aǔ sur nivelo; aǔ je nivelo; aǔ ĉe nivelo - aǔ eĉ simple alveni nivelen??

Fine, mi konsentu diri, ke la kohereco de l' Eo ne estas ĝuste 100%, sed tamen nur restas infiniteziman breĉon - ĉiuokaze ĝi koherecas multe pli ol ĉiuj aliaj lingvoj (kiu ja estus pruvote, mi konfesas). Eo atingas la celon de ideala lingva ideo per al perfekteco proksimumanta plenumado.

Amike

lobo

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-14 11:44:28

lobo_xx:...ne vere; la norma prononcado estas ideala ideo; la difino. Kaj certe estus dezirinda, ke ĉiuj alvenu ĉe tiu normo; almenaǔ plejparte sukcese.
Dezirinda ne egalas al ekzistanta. Nur malmultaj esperantistoj uzas tiun ĉi idealan prononcon. Ĉiuj aliaj pli malpli fuŝas (mi inkluzive). Tio estas normala afero en diaspora lingvo kaj fakte ne malhelpas kompreni unu la alian. Tamen tiu ĉi prononca deflankiĝo ekzistas kaj estas reala fakto (sufiĉas spekti Youtube-on). Tial vi ne rajtas nomi ĝin malveraĵo.

Amike

Olek.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-14 15:34:41

hebda999:Tamen tiu ĉi prononca deflankiĝo ekzistas kaj estas reala fakto (sufiĉas spekti Youtube-on). Tial vi ne rajtas nomi ĝin malveraĵo.
...bonvolu pardoni, mi ne celis ofendi vin dirante 'ne vere'...

cspinola:En Esperanto oni skribas la vortojn tiel same, kiel oni ilin prononcas
Tiu estas neniel ĝeneraliganta; sed fakte ĝusta. 'ĝ' ĉiam restas la sama sono - sendepende de la literoj antaǔe aǔ poste. Do, eventuale certan parton de l' parolantoj havas akcenton laǔ iliaj denaskaj lingvoj.

Sed tiu estas alia afero; tamen mi konsentas, ke estus dezirinda, se ni ĉiuj havus pli da okazoj persone interparoladi por ke la prononcado estu unuiĝinta en ĝusta, laǔidea maniero. Ankaǔ la tielnomataj 'aǔskultlibroj' estus bonega medikamento pro tiun kuraci...

Amikajn salutojn al vi!

lobo

hebda999 (Montri la profilon) 2013-marto-14 22:22:48

deshdashah:...mi ne amas Anglan ĝi estas malfacila
Kaj mi kontraŭe - mi ŝatas la anglan kun ĝia malfacileco. Mi nur ne ŝatas la ideon, ke ĝi estu la internacia komunikilo. Oni elektis ĝin pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj, kiuj estas tre ŝanĝeblaj (pasintece oni ja havis la francan kiel la lingvo de la kulturo, scienco kaj diplomatio). Tial future la internacia lingvo povos esti iu alia (plej verŝajne la ĉina).

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-14 22:41:55

hebda999:Tial future la internacia lingvo povos esti iu alia (plej verŝajne la ĉina).
Pro tio, ni devas labori por Esperanto esti la internacia lingvo future, almenaŭ unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-marto-16 19:33:47

Damne, ĉesu la spamadon, cspinola!

Reen al la supro