Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-16 21:52:00

Fenris_kcf:Damne, ĉesu la spamadon, cspinola!
Mi ne taksas liajn mesaĝojn kiel spamado, do - tiu ja estas fadeno malfermita de cspinola ekzakte pro tiu celo.

Mi tre ŝatas, se Esperantistoj aktiviĝas por la disvastigo; kaj tia aktiveco meritas subtenon. Tial mi jam delonge subskribis tie, kvankam mi ne certas, ĉu ĝi ŝanĝos multe. Sed provi kaj aktiviĝi estas pli bone ol dubi kaj lamenti...

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-17 00:03:16

Mi ne komprenas la vorto cspinola! kio signifas?

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-17 00:26:10

deshdashah:
Esperanto estas bela kaj facila mi ne amas Anglan ĝi estas malfacila
Mi pliŝatas usi aliajn lingvojn per komuniki. Mi akordas kun vi kvankam ĝi estas mia denaska lingvo la anglan. Esperanto estas bona elekto se vi parolas aliajn lingvojn aŭ se vi ne povas paroli aliajn. La scio de Esperanton estas eble de helpi kun aliajn lingvojn. La anglan estas ankaŭ malfacila por Denaska Parolantoj.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-17 13:33:27

brw1:Mi ne komprenas la vorto cspinola! kio signifas?
cspinola estas la salutnomo de la iniciatinto de ĉi tiu fadeno...

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-17 15:53:28

lobo_xx:
brw1:Mi ne komprenas la vorto cspinola! kio signifas?
cspinola estas la salutnomo de la iniciatinto de ĉi tiu fadeno...
Bone tre dankon! La Iniciatinto estas cspinola

Mi pensas ke se la lingvo devinos oficialan lingvon; ĝi povus esti tre bona por la movado kaj por esperanton. Mi ne konsideras min parton de movado; ĝi ne estas kial mi lernis kaj lernas esperanton sed, ĝi povas esti bona se vi aŭ ni la esperantistoj volos havota unu lando aŭ landoj kien la esperanton estas oficiala sed, mi ne vidas ĝin devini realeco ĉar la Francanoj amas paroli francan ktp sed, ĝi sonas bonan. Mi amas vidi ĝi realeco kvankam Mi ne kredas tion okazos.

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-17 19:01:23

brw1:Mi pensas ke se la lingvo devinos oficialan lingvon; ĝi povus esti tre bona por la movado kaj por esperanton. Mi ne konsideras min parton de movado; ĝi ne estas kial mi lernis kaj lernas esperanton sed, ĝi povas esti bona se vi aŭ ni la esperantistoj volos havota unu lando aŭ landoj kien la esperanton estas oficiala sed, mi ne vidas ĝin devini realeco ĉar la Francanoj amas paroli francan ktp sed, ĝi sonas bonan. Mi amas vidi ĝi realeco kvankam Mi ne kredas tion okazos.
Saluton,

mi havas neniun ideon, kion 'devini' povus signifi; sed rilate al la disvastigo de l' Eo:

Ankaǔ mi oftege miras, kial tia bonega ideo ne jam pli rapide ĉirkauiris. La raciaj avantaĝoj de kuna mondvasta lingvo ja estas evidentaj; kaj pro la kompare facila lerneblo, la disponebleco per interreto, ktp ankaǔ ŝajnas farebla; atingebla. Do, kial tiu ne jam okazis estas malpli grave ol la demando kiel oni povas subteni la disvastiĝon ekde nun.

(redaktante aldonita): Eo kiel cetera lingvo neniam celis anstataǔi aliajn lingvojn...

Salutojn al l'usono!

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-17 22:25:02

lobo_xx:
Saluton,

mit havas neniun ideon, kion 'devini' povus signifi; sed rilate al la disvastigo de l' Eo:

Ankaǔ mi oftege miras, kial tia bonega ideo ne jam pli rapide ĉirkauiris. La raciaj avantaĝoj de kuna mondvasta lingvo ja estas evidentaj; kaj pro la kompare facila lerneblo, la disponebleco per interreto, ktp ankaǔ ŝajnas farebla; atingebla. Do, kial tiu ne jam okazis estas malpli grave ol la demando kiel oni povas subteni la disvastiĝon ekde nun.

(redaktante aldonita): Eo kiel cetera lingvo neniam celis anstataǔi aliajn lingvojn...

Salutojn al l'usono!
Jes, sed, se la eŭropanoj ne volas esperanton. Kion ni povas fari

lobo_xx (Montri la profilon) 2013-marto-17 23:45:08

brw1:Jes, sed, se la eŭropanoj ne volas esperanton. Kion ni povas fari
Saluton brw,

Kiu sciu, ĉu l' eŭropanoj ĝenerale (do, vere ĉiuj) ne volas Eon? Mi pensas, ke l' afero estas iom pli komplika. En alia fadeno ĉi tie, ni jam diskutis, ke la disvastiĝo de l' Eo estas kiel hundo ĉasante sian propran voston: Malmulte de parolantoj > ne interese > neniu politika subteno > malmulte de parolantoj...

Aliflanke, Eo ankoraŭ ne mortis - male, la parolantaro eĉ kreskas - ekz rigardante ĉi tie ĉe lernu, la nombro de parolantoj - do konfese malrapide, sed ja finfine - kreskas.

Sekve nepre kaj evidente ekzistas iu uzo en Esperanto, kiu ankaŭ funkcias kun nur malmulte de parolantoj, mankante la grandan finvenkon.

Por mi persone tiu estis simple la grandega surprizo, ke post nur mallonga tempo mi eklernis ĝin (ĝis la nuna nivelo, mi estis lernante 7 monatojn). Tiu rapideco estigis egan personan sukcesosperton; absolute nekompareble kun ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi iam lernis.

Ceteraj uzoj (krom la ebleco interparoli kun iu hazarde konatiĝita persono en Eo) povas eble esti: vojaĝi uzante pasporta servo; intereso aŭ scivolemo pri la lingva konstruado, konatiĝi homojn, kiujn oni plej verŝajne niniam estus konatiĝinte sen Eo, iel gefrata sinteno en la Eo-movado, sukzesa realigo de iu Esperanto-rilata projekto, paroli tiun mojosan sekretan lingvon kun siaj amikoj... Finfine, sed ne nepre kiel la unua aŭ ununura uzo, ankaǔ tiu demandinda, necerte iam okazonta, kaj pro tio nomata 'granda finvenko'.

Do, kion fari? Nun, eble mia propono estas iom tro pragmatika; sed: Ĝoju pro ĝi! Kaj ni faras tion ĝis la tago, je kiu la nombro de parolantoj alvenas ĉe tiu magika kritika amaso, kiu ekbrulas la eksplodon...

amike, lobo

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-18 04:29:51

vere vi povas lerni rapide esperanton. Mi eklernis la francan antaŭ esperanton Kaj mi lernas plirapide esperanranton

cspinola (Montri la profilon) 2013-marto-18 16:12:53

lobo_xx:... la disvastiĝo de l' Eo estas kiel hundo ĉasante sian propran voston: Malmulte de parolantoj > ne interese > neniu politika subteno > malmulte de parolantoj...
Aliflanke, Eo ankoraŭ ne mortis - male, la parolantaro eĉ kreskas - ekz rigardante ĉi tie ĉe lernu, la nombro de parolantoj - do konfese malrapide, sed ja finfine - kreskas.
Sekve nepre kaj evidente ekzistas iu uzo en Esperanto, kiu ankaŭ funkcias kun nur malmulte de parolantoj, mankante la grandan finvenkon.
Por mi persone tiu estis simple la grandega surprizo, ke post nur mallonga tempo mi eklernis ĝin (ĝis la nuna nivelo, mi estis lernante 7 monatojn). Tiu rapideco estigis egan personan sukcesosperton; absolute nekompareble kun ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi iam lernis.

Ceteraj uzoj (krom la ebleco interparoli kun iu hazarde konatiĝita persono en Eo) povas eble esti: ...

Do, kion fari? Nun, eble mia propono estas iom tro pragmatika; sed: Ĝoju pro ĝi! Kaj ni faras tion ĝis la tago, je kiu la nombro de parolantoj alvenas ĉe tiu magika kritika amaso, kiu ekbrulas la eksplodon...
amike, lobo
Saluton lobo,
Vi tre klarigis tiun aferon. Via Eo-nivelo estas tre alta, kio estas mirinda, atingi en nur 7 monatojn! Ankaŭ mia sperto, laŭ Eo-lernanto, estas bonega, kvankam mi ne atingis ankoraŭ vian nivelon, ne povas kompari kun mia sperto lernante aliajn naciajn lingvojn. Ni komprenas per Eo.
Vi esprimis perfekte la nunan aferon pri Eo, kaj Eo-lernantoj. Mi ĝojis legante vian mesaĝon, kaj tute konsentas pri ĝi. Post la komenca surprizo pro ĝia efikeco, oni esperas, ke Eo rapide disvastigos. Sed tiun sperton nur e-istoj havas. Eksteruloj nur konsideras kaj valoras, se ĝi uziĝas nune por generala komunikado, do -> (hundo ĉasante fablo). Via pragmatika propono estas utila kaj komprenebla. Sed, mi pensas ke, ion pli oni povus fari, ni povus fari ... ĉefe la esperantaj asocioj. Ĉu ne?
Dankon kaj saluton.

Reen al la supro