Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-13 17:19:14

Fenris_kcf:La kampanio estas stultaĵo ĉiakaze. Tute nenio okazos, kiam/se 10k aŭ eĉ 20k uloj estos subskribinta
Vi estas tre bona esperantisto kaj tre bone skribas, kaj certe vi jam spertis la esperantan efikecon por internacia komunikado. Tiu kampanio estas nur unu iniciato el multaj por diskonigi Esperanton, kaj iomete helpi antaŭenigi ĝin en la eŭropa babelo. Vizitu la paĝo tuj.free.fr por scii pri la senso de tiu initiato.
Ĉu vi jam subskribis?

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 18:52:18

Terurĉjo:brazilo kaj usono ne estas membroj de eu
do, la subskriboj ne validas
ĥa-ĥa, la samo estis en la skota referendumo
kaj tiuj ĉi homoj malpermesis al mi skrapi en nazo.
Saluton Terurĉio:
Sed ankaŭ subskribo de alilandanoj estas granda apogo, oni bezonas subteno el la tuta mondo!!
Parenteze, kio estas la signifo de tiu frazo "skrapi en nazo"? Eble ruslingve havas figura signifo, kiun mi ne komprenas.
Ĝis!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 19:03:48

anekdoto

etulo rigardas tra ŝlosil-truon, pri kio okupiĝas ĝiaj gepatroj en la dormoĉambro kaj post kelkaj minutoj de la observado diras:
- kaj tiuj ĉi homoj malpermesas al mi skrapi en nazo

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 17:21:36

Terurĉjo:anekdoto

etulo rigardas tra ŝlosil-truon, pri kio okupiĝas ĝiaj gepatroj en la dormoĉambro kaj post kelkaj minutoj de la observado diras:
- kaj tiuj ĉi homoj malpermesas al mi skrapi en nazo
ha,ha, Mi nun komprenas! Tre bona klarigo!
Cetere, hodiaŭ mi aŭskultis en Pola Retradia elsendo de la 21-a de Oktobro, recenzo pri nova verko titolita "Homoj de Putin", trilingva, kaj ĝi estis bone taksita.

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 18:16:53

En multaj lingva-versioj de la ĉefa paĝo de Lernu, ĉe la sekcio "Laste en la Esperanto-Movado" aperas anonco pri la kampanjo "Voĉdono por oficialigi Esperanton en EU". Tio estas tre grava por disvastigo de Esperanto ankaŭ ekster la esperantistoj. Sed tio ne aperas en aliaj kiel la angla, germana aŭ pola versioj. Ni petas al la respondeculoj de Lernu!, ke la anonco de la peticio ankaŭ aperu en ĉiuj lingvoj. Cxu eblas?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 06:51:47

Kaj mi petas al respondeculoj de lernu!, ke ili baras la konton de la spamemulo cspinolo. Tiu ĉi fadeno estas kvazaŭ blogo de li.

vincas (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 08:55:53

Fenris_kcf:Kaj mi petas al respondeculoj de lernu!, ke ili baras la konton de la spamemulo cspinolo. Tiu ĉi fadeno estas kvazaŭ blogo de li.
Pri ki vi zorgas. Estas lia fadeno - kion li volas tion skribas [:

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 10:55:27

Fenris_kcf:Kaj mi petas al respondeculoj de lernu!, ke ili baras la konton de la spamemulo cspinolo. Tiu ĉi fadeno estas kvazaŭ blogo de li.
Mi akceptas, ke vi ne kunsentas kun tiu peticio. Vi povas nek legi nek partopreni tiun forumon. Sed peti forviŝi mian konton kaj tiun forumon signifas, ke vi volas, ke neniu partoprenu kaj legu ĝin. Bedaŭrinde tio ŝajnas hitlerismo aŭ inkvizicio.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 11:21:28

Ul', eĉ en tiu respondo vi enmetis la ligilon… Ĉu vi ne komprenas, ke vi spamadas? Tio ĝenas min, ne la peticio mem. Tio kaj la fakto, ke vi provas kreskigi vanajn esperojn en homoj. Ĉu vi vere kredas, ke kiam/se la petici-celo atingitos, io magie igos al la Eŭropaj politikistoj enkonduki Esperanton kiel la oficialan lingvon de EU? Apenaŭ eblas, ke vi estas tiel naiva.

cspinola (Montri la profilon) 2014-oktobro-26 14:58:31

vincas:
Fenris_kcf:Kaj mi petas al respondeculoj de lernu!, ke ili baras la konton de la spamemulo cspinolo. Tiu ĉi fadeno estas kvazaŭ blogo de li.
Pri kio vi zorgas. Estas lia fadeno - kion li volas tion skribas [:/quote]Vi bone rezonas. Dankon Vinkas!

Reen al la supro