Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-20 11:14:25

La uzo de "nun" en tiu kunteksto estas anglismo, rekta traduko de now, en esperanto la ĝusta vorto estas "tuj", kiu signifas "sen prokraste post ĉi tiu momento".
Sed ekzistas homoj, kiuj preferas propagandi esperanton iel ajn anstataŭ serioze lerni ĝin.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-20 20:38:13

Mi sciis pri tiu afero per mesaĝo ricevita de amiko konita per Lernu. Mi opiniis ke tio estas grava afero pri esperanto, ĉefe en Eŭropa, kie tiom da lingvoj estas. Mi estas nune kortuŝita de la ega facileco kaj logikeco de Esperanto, do de ĝia komunika ebleco, do mi sendis la mesaĝon al kelkajn konektitajn uzantojn.
Verŝajne Tjeri rajtas kaj tuj estas pli korekta. Sed laŭ la kunteksto la signifo estas klara. Esperanto estas nune oficiala lingvo nenie. Do la peto estas ke povas esti konsiderata oficiala lingvo en la Europa Unuiĝo. Ankaŭ multaj homoj ne-parolante esperanton sukbskribis la peton. Do la lastan komenton de Tjeri mi ne konsideras taŭgan, as estas bonvena ian ajn helpon por propagandi esperanton.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-21 16:40:11

Preskaŭ 5000 homoj jam subskribis la peticion.

"Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la eŭropaj popoloj"

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-21 18:01:32

"Plue, havi tut-eŭrope saman internacian neutralan lingvon, tio permesus eŭropan interdebatadon en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian"

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-21 19:30:41

Fakte mi ja dezirus scii, kiu iniciatis pri tia grava peticio. Ĉu ciu klubo, asocio, tra la mondo kaj precipe la ĉefaj organizoj unuavice UEA, TEJO,SAT...ktp, estis antaŭavertitaj antaŭe. Ĉikaze, ŝajnas al mi, ke multe, kaj êc multege pli da personoj ol 5000 estus jam subskribitaj.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-21 22:36:14

fstphane:Fakte mi ja dezirus scii, kiu iniciatis pri tia grava peticio. Ĉu ciu klubo, asocio, tra la mondo kaj precipe la ĉefaj organizoj unuavice UEA, TEJO,SAT...ktp, estis antaŭavertitaj antaŭe. Ĉikaze, ŝajnas al mi, ke multe, kaj êc multege pli da personoj ol 5000 estus jam subskribitaj.
Esperanto estas universala lingvo, proponita antaŭ pli ol 125 da jaroj, por solvi la planedan interkomunikan problemon, tamen tiu lingvo eĉ malproksime ne atingis tiun celon. Ekster la esperanta movado tiom da tempo oni aŭskultis nenion pri Esperanto, ke oni pensas, ke Esperanto estis praa ideo kaj lingvo, kiu en la pasinto provis esti internacia lingvo, sed ĝi frakasis, do nur la angla estas vera internacia lingvo. Eble la esperantistaj asocioj trankviliĝas kaj kontentiĝas ĉar kelkaj centoj aŭ eble miloj lernas ludante strangan lingvon. Ni esperantistoj konsentas pri la granda utileco de E-o, kaj ni devos fari ion per disvastigi la ideon ekster la esperanta movado.
Ne gravas kiu proponis (mi ne scias), sed kion proponas, kaj se cxi tiu ebligas la disvastigo de la ideo.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-21 23:44:27

"2,504 personnes ont signé. Atteignons 5,000"
Oni atingis jam 2500 subskribantojn, ĉu oni atingos pli ol 5000?

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-22 16:18:25

Multaj homoj el Eŭropo, ĉefe Francio, Ameriko, ĉefe Brazilo, Azio, Aŭstralio kaj Afriko jam subskribis la peticion ĉe Avaaz:

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-22 17:51:39

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, tuj!

"Laŭ la Raporto Grin, instigi la lernadon de Esperanto anstataŭ la lernadon de la angla, tio ŝparus ĉiujare 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj".

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Reen al la supro