Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Elhana2 (Montri la profilon) 2015-marto-29 13:37:13

cspinola:2 hours ago United States of America
6 hours ago United States of America
16 hours ago Brazil
Votoj el landoj kiuj en la konsiston de EU ne eniras tute ne valoras, ĉu ne?

cspinola (Montri la profilon) 2015-aprilo-10 16:46:25

Por tiu kampanio ĉiuj valoras. Apogo el la tuta mondo tre valoras!

cspinola (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 16:28:24

9374 homoj jan subskribis.
Lastaj el Nederlando antaŭ 50 minutoj,
el Hispanio antaŭ unu horo,
el Francio antaŭ 2 horoj,
el Hungario hieraŭ.
Ĉu vi jam subskribis?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 22:26:28

Antaŭlonge oni provis fari, ke Esperanto estus la eŭropa oficiala lingvo, sed bedaŭride la francoj kontraŭas voĉdoni, ĉar tiama la franca lingvo regis la mondon, samkiel nuntempe regas la angla. Ĉu oni scias?

cspinola (Montri la profilon) 2015-julio-19 15:45:36

Vinisus:Antaŭlonge oni provis fari, ke Esperanto estus la eŭropa oficiala lingvo, sed bedaŭride la francoj kontraŭas voĉdoni, ĉar tiama la franca lingvo regis la mondon, samkiel nuntempe regas la angla. Ĉu oni scias?
Vi pravas. Vi povas legi pri tio pli detale en la libro "Historio de Esperanto" verkita de Aleksander Korĵenkov, serio Scio, vol 5, paĝ. 63-67.
Jen mallonga resumo:
En la 1-a Asembleo (dec. 1920) de LN (Ligo de Nacioj) laŭ iniciato de esperantisto Edmon Privat estis prezentita rezolucio pri Esperanto, kiun diskutis komisiono, kiu akceptis ĝin post kelkaj reformoj per 10 voĉoj kontraŭ (kontraŭis Francio kaj aliaj). En la lasta ĝenerala sesio de la Asembleo, Henri Lafontain (belga senatano nobelpremiito) prezentis ĝin, sed la franca delegito, Gabriel Hanotaŭ, proponis ne diskuti ĉar "jam ekzistas internacia lingvo, la franca, universala en la tuta mondo de la penso". Lia propono estis akceptita, kaj la demando estis prokrastita ĝis la 2a Asembleo.
La propono estis denove prezentita en la komisiono preparanta la 2an Asembleon (Sept.1921), kiu ĝin akceptis sen kontraŭaj voĉoj. Do la ĝenerala sekretario de LN preparu raporton pri instruado de Esperanto en lernejoj por la 3a Asembleo.
Aprile de 1922 okazis en la sidejo de la LN en Ĝenevo Internacia Konferenco malfermita de la ĝenerala sekretario de LN pri la instruado de Esperanto en lernejoj. Ĝi proponis al la LN projekton de decido pri instruado de Esperanto. La ĝenerala sekretario pretigis raporton "Esperanto kiel internacia helplingvo" por proponi al la 3-a Asembleo.
Tiu raporto estis prezentata al la komisiono por la 3a Asembleo (sept.1922) de la sudafrika delegito, la oksforda filologo Gilbert Murray, kiu subtenis ĝiajn konkludojn. Sed denove estis malaprobita de la franca delegito, Gilbert Murray. Sed precipe malfavore parolis la brazila ministro Raul del Rio, nominta la esperantistojn "bolŝevistoj, sensciuloj, primitivuloj homoj, kiuj intencas detrui la kulturon de ĉiuj nacioj".
Sed estas interesa legi la kompletan referencitan tekston, pri kiuj finfine apogis la rezolucion, ĉar la 21 sept 1922 la 3a Asembleo akceptis la raporton escepte de la konkretajn rekomendojn...

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-19 17:40:15

Tiu peticio estas idiotajxo, miaopinie. Esperanto ankorau ne estas suficxe evoluinta por servi kiel oficiala lingvo de EU, honestdire.
kiu akceptis ĝin post kelkaj reformoj
Do, kial ni proponas gxin nun sen iaj reformoj?

Ugrande (Montri la profilon) 2015-julio-19 17:54:53

cspinola:Por tiu kampanio ĉiuj valoras. Apogo el la tuta mondo tre valoras![/

Faro!!!ridulo.gif

Ugrande (Montri la profilon) 2015-julio-19 18:18:38

Karaj samideanoj. Lá Esperanto estas unu instrumento per komunikado do, ĝi estas nura ĝin! Ni bezonas kelkaj aferoj essencaj el sócio de konsumaĝo.

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-14 11:22:20

cspinola (Montri la profilon) 2015-oktobro-17 22:05:48

Frano:10 000 subskriboj
Kara kolego kaj samideano, Belan celebradon vi publikigis!!

Reen al la supro