Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-februaro-26 18:19:43

hebda999:Kiam mi legas esperante, tio estas kiel promenado dum serena tago en freŝa verda arbaro. Kiam mi legas angle, tio estas kiel rampado dum tempesto sur rokplena plaĝo. Nur esperantisto povas min kompreni.
Vi estas vera poeto. ridulo.gif

Amike.

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-26 19:02:55

cspinola:
Tjeri: Kiam lando aniĝas al EU, ĝi devas trovi dekojn da oficistoj en ĉiuj fakoj, spertaj pri lingvaj aferoj por adapti la fakan vortaron de EU al la nacia lingvo.
Esperanto estas tre flexebla kaj kompleta lingvo por komunikado. Mi mem nun legas astronomia libro, "La kosmo kaj ni", verkita en esperanto de du profesiaj astronomoj je unua nivelo Galadi-Henriquez kaj Amri Wandel, kun kompleta astronoma nuna vortaro, de planedoj kaj asteroidoj ĝis pulsaroj, supernovaoj, aŭ nigraj truoj, kvazaroj kaj kosmologiaj vortoj laŭ expansianta universo, la pra-explodo, aŭ malhela materio. Mi ankaŭ havas anglaj astronomiaj libroj, kaj post 4 monatoj lernante esperanton kaj multe da jaroj lernante angla, mi jam legas pli facile esperanta ol angla libroj. Esperanto estas uzata simile en ekonomio, matematiko, fiziko, literaturo, ktp.
Ni esperas ke Esperanto estos agnoskita lingvo de la EU, por ĝia ne komparebla ega efikezo lernante fremda lingvo.

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Ĉu, x, estas oficiala litero Esperante? X = ks ( aŭ kz ).

Laŭ mi, kaj aliaj certe, tia grava ago devus esti preparita longtempe antaŭe.
Ĉu ĉiu asocio, revuo, radio, estis avertita? Mi preskaŭ certas, ke ne.
Laste, mi legis la revuon Monato, kaj vidis neniun vorton prie. Neniu vorto, ĉe (sur) Libera Folio, Eŭropa Civitano,..ktp
Nenie, oni povas trovi ion pri tiu ( ŝajne, ne oficiala ) peticio.
Mi pardonpetas esti tiel severa, sinjoro, kaj sincere, mi admiras vian oferemon, sed almenaŭ skribu ĝuste(a). ( Mi kaj aliaj lernas tie ĉi ).

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-februaro-26 19:44:26

Min jam de jaroj okupas terminologio, do mi arogas al mi havi pli-ol-averaĝan scion pri la problemoj.

Estas tute naive kredi, ke la ĝisnunaj penoj sufiĉas aŭ ke oni povos facile laŭbezone formi novajn fakvortojn.
La malfacila parto ne estas la lingvo, sed la planado kaj nur posta nomado de nocia sistemo kompleta kaj klare difinita. Tio estas laboro, kiun por aliaj lingvoj devas fari dungitaj specialistoj, kaj estas eĉ ne plej apenaŭe penseble, ke la neprofesia Esperanto-movado povos tion fari sen ekstera helpo.

Do, unue devas esti politika volo enkonduki E-on, poste preparado de la lingvo kaj de la publika opinio, kaj nur poste oficiala enkonduko.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-26 22:41:06

hebda999:
cspinola:...Mi ankaŭ havas anglaj astronomiaj libroj, kaj post 4 monatoj lernante esperanton kaj multe da jaroj lernante angla, mi jam legas pli facile esperanta ol angla libroj.
Mi same opinias kiel vi. Kiam mi legas esperante, tio estas kiel promenado dum serena tago en freŝa verda arbaro. Kiam mi legas angle, tio estas kiel rampado dum tempesto sur rokplena plaĝo. Nur esperantisto povas min kompreni.
Vi pravas, mi konsentas

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-26 23:09:37

fstphane:

Ĉu, x, estas oficiala litero Esperante? X = ks ( aŭ kz ).

Laŭ mi, kaj aliaj certe, tia grava ago devus esti preparita longtempe antaŭe.
Ĉu ĉiu asocio, revuo, radio, estis avertita? Mi estas preskaŭ certas, ke ne.
Mi perdonpetas, skribante mi eraris miksante mia nacia lingvo:
eksplodo, ekspansianta anstatŭ explodo,expansianta.
Eldonita libro:
"LA KOSMO KAJ NI: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo. Elementa kurso pri astronomio"
Autoroj: David Galadí-Enriquez kaj Amri Wandel
ISBN: 90 71205 92 4; UDK: 523.03=892;
Eldonistoj: Flandra Esperanto-Ligo. 2005. Antwerpen
Leĝa Depono: D/2005/2924/5
Mia Komento: Mi ege rekomendas ĝin al astronomiemaj esperantistoj.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-27 07:09:48

Ĉu vi vere konscias pri tio, kio estas oficiala faka vortaro?

"La kosmo kaj ni" estas bonega vulgariga libro celanta la ĝeneralan publikon, tute ne pri faka verko. Fakaj artikoloj, Amri Wandel verkis dekojn da ili... ...en la angla
Vortoj kiel, pulsaro, elongacio, ktp, kiuj estas vortoj ne vere fakaj, tamen neniam estis uzitaj, kaj ne troviĝas en la "plena" PIV de 2005, la aŭtoroj verŝajne devis inventi ilin. Tio estas nur ekkomenceto de la plenumenda laboro... kaj astronomio estas marĝena kampo de eŭropaj aferoj.

Temas pri tute malsimila afero ol plena leĝa vortaro por eŭropaj profesiaj fakuloj en centoj da kampoj.
Ne parolinte pri la amaso da leĝaj tekstoj, kiuj estas tradukendaj.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-27 07:46:43

Tjeri:Ĉu vi vere konscias pri tio, kio estas oficiala faka vortaro?

"La kosmo kaj ni" estas bonega vulgariga libro celanta la ĝeneralan publikon, tute ne pri faka verko. Fakaj artikoloj, Amri Wandel verkis dekojn da ili... ...en la angla
Vortoj kiel, pulsaro, elongacio, ktp, kiuj estas vortoj ne vere fakaj, tamen neniam estis uzitaj, kaj ne troviĝas en la "plena" PIV de 2005, la aŭtoroj verŝajne devis inventi ilin. Tio estas nur ekkomenceto de la plenumenda laboro... kaj astronomio estas marĝena kampo de eŭropaj aferoj.

Temas pri tute malsimila afero ol plena leĝa vortaro por eŭropaj profesiaj fakuloj en centoj da kampoj.
Ne parolinte pri la amaso da leĝaj tekstoj, kiuj estas tradukendaj.
Sufiĉas, ke oni estigu la faklingvan komitaton, kiu prilaboros la taŭgan vortoprovizon sciencan, ekonomian, medicinan... La necesaj vortoj jam ekzistas en Esperanto, necesas nur oficialigi ilian uzadon. Tio ne estas tre granda laboro, post 3 jaroj ni havus la tutan necesan vortaron por EU. La angla lingvo ankaŭ ne estas kohera kaj ekzistas multege da sensencaĵoj en ĝi.

Scienca verkado en la angla estas nun la mort-aŭ-viva afero por ĉiuj fakuloj - tio estas tre malsana situacio, ĉar la verkado en fremda lingvo ĉiam estas malsupera al la sama verkado en sia propra lingvo. Kiom da ne-anglalingvaj aŭtoroj verkas angle? Mi scias la anglan, mi povas verki pole kaj esperante, sed mi neniam povus verki angle.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-27 08:55:47

Sufiĉas
shoko.gif

...per tiaj argumentoj, ne miru se la eŭropuniaj oficistoj opinias esperantistojn, kaj bedaŭrinde ankaŭ esparanton, tute malseriozaj... vi pravigas ilin.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-27 19:59:53

Tjeri:
Sufiĉas
shoko.gif

...per tiaj argumentoj, ne miru se la eŭropuniaj oficistoj opinias esperantistojn, kaj bedaŭrinde ankaŭ esparanton, tute malseriozaj... vi pravigas ilin.
Ne estu ridinda. Tiaj komitatoj (sekcioj) ekzistas en ĉiuj seriozaj internaciaj organizoj. Ĉu vi pensas, ke oni ne devis alĝustigi la anglan, la germanan, la francan al UE-a internacia terminologio? Tiun ĉi laboron oni ĉiam faras, kiam estas akceptita nova lingvo. Legu kion skribis pri tio Claude Piron.

Aŭ eble vi havas alian solvon, ne nur kritikadon. Do, sciigu nin.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-27 22:30:50

Tiu afero daŭre interesas homojn el la tuta mondo, esperantistoj kaj ne. Pli ol 1100 Facebook ligilojn pri Avaaz peticio jam oni metis tie. Plio ol 3200 jam subskribis, laste el Hispanio,Britio, Italio, Ĉeĥio:

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Reen al la supro