Al la enhavo

Ree pri Linguna

de Terurĉjo, 2007-oktobro-28

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 00:00:09

Antaŭ certa tempo en la paĝaro aperis estimata iniciatinto de nova internacia lingvo - Linguna.
Mi tre respektas liajn penadojn pri popularigo kaj disvastigo de la lingvo, ĉar krei novajn lingvojn estas tre komplika laboro, precipe, se aŭtoro atendas, ke lia kreaĵo vivos kaj konkeros siajn adorantojn.
Sed min iomete ĝenas aperigo de tro longaj mesaĝoj en diversaj forumoj, mesaĝoj, pro kies longeco mia komputilo ek-misfunkcias, malgraŭ tio, ke ĝi estas sufiĉe moderna rideto.gif.
Krome, mi opinias, ke skribi en alia krom Esperanto lingvo en la forumoj estas malpermesite. Por naciaj lingvoj ekzistas naciaj forumoj, por aliaj lingvoj estas la forumo "Pri aliaj lingvoj".
La paĝaro estas LERNA kaj INSTRUA pri ESPERANTO.
Krome, mi opinias, ke socio de esperantistoj estas ĝenerale demokratia, tial mi volus, ke vi voĉdonu kaj respondu al miaj demandoj supre de la fadeno.
Mi tamen atendas, ke respektinda kreinto de Linguna atentos pri la opinio de Lernuanoj.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 01:40:00

Mi venas ĉi tie por lerni kaj praktiki esperanton, kaj ne Linguna. Se la majstro de Linguna volas instrui ĝin al la mondo, eble li povas krei sian propran retpaĝaron fari ĝin.

Mi opinias ke Lernu ne estas la ĝusta loko por instrui aliajn lingvojn krom esperanto. Nek Interlingua, nek Latino Sine Flexione, nek lojban, nek eĉ Ido.

TED110 (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 16:02:10

Hm... verdire, se vi havas ŝercon kun ĝi, ne estas tiel malfacila inventi novan Lingvon rido.gif .

Mi inventis tiam novan germanan lingvon, kiu estas el ĉiujn germanajn lingvojn, kiu ekzistas, sed ĝi estas ankaŭ preskaŭ eĉ tro malfacila por mi rideto.gif , sed ĝi ne dovus esti tiel facila...nomas Avarno okulumo.gif

Avarne ver de aþenni af Germanlanðim ! rido.gif . Pff, pli bona eĉ ol Linguna shoko.gif ... Sed mi amas esperanton.

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-oktobro-28 22:49:50

Mesaĝo de administranto: Via mesaĝo estis forigita, ĉar ĝi ne estis en Esperanto. En alia fadeno mi jam avertis vin pri tio. La samon mi faros ankaŭ pri via alia fadeno, se ĝi baldaŭ ne estos tradukita.

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-oktobro-29 11:46:56

bluaMauritius:Mesaĝo de administranto: Via mesaĝo estis forigita, ĉar ĝi ne estis en Esperanto. En alia fadeno mi jam avertis vin pri tio. La samon mi faros ankaŭ pri via alia fadeno, se ĝi baldaŭ ne estos tradukita.
Doleate (traduko: bedaûrinde) mi ne retenis al mi kopion de tiu ce mesagjeto.

Transponite gji estis tia:

La lingvo Germana estas kreajjo de Martin Luther la Germano el pluraj Djermanaj tribo-idiomoj kaj arbitre Saksondevena gramatiko de la tiama elektolanda biurokratio de Saxonujo, kiun li ankaû ellargjigis.

Al mi mem la Germana ankau ne apparas/shajnas esti tro bona, do mi komprenas vian pfft-komenton pri tio (vidu supre).

Shalomon kaj riczefarton!
---hdito ~*~

(Se mi iam forgesis postpendigi la joton en formo de jo, pro cziuj mi gjin postliveras czi-tie: j

Dankon / grácion / merci / thanks / bedankt / köszenem / blagodarjá / muchas gracias.

BasCostBudde (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 16:37:38

Kara,

ĝuste kian senton vi volas alvoki al la lingvo kiun vi priparolas ĉi tie, uzante tiun lingvon mem, aŭ skribsistemon malfaciligante mian komprenon?

Jasminka (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 17:07:31

Mi pensas, ke bluaMauritius ĉi tie pli rapide ekhavos malamikojn ol samideanojn. rideto.gif

Hermann (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 17:25:09

Mi ankaŭ povas krei novan, facilan lingvon. La nomo estas "FiNewTeutŝ". Estas bongusta mikstaĵo el germana, nederlanda, angla kaj turka. Estas tre, tre facila. Se vi volas - aŭ ne - vi devos lerni ek de morgaŭ la novan lingvon ĉi tie. Mi skribas longegajn mesaĝojn ĉi tie en multaj forojn. En ordo?
okulumo.gif
Ĝis morgaŭ
sal.gif

TED110 (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 19:28:57

Ideo por la paco en Germanlando XD !

Lingvo de germana kaj turka estus bona ideo, ĉu ne? Ĉar en Germanujo vivas multaj da turkoj kaj vi povus tiam paroli komune *germaturke* rido.gif ... tiam ankoraŭ greka, itala kaj serba... perfetto okulumo.gif .
Nu, nur pardonon, sed mi amas facile Esperanton, ne Linguna, ne Ido, ne SolReSol, ne volapuko kaj tiel plu. Kotava? Kod? Kio povas veni ankoraŭ shoko.gif ?

bluaMauritius (Montri la profilon) 2007-novembro-05 16:53:13

BasCostBudde:Kara,

ĝuste kian senton vi volas alvoki al la lingvo kiun vi priparolas ĉi tie, uzante tiun lingvon mem, aŭ skribsistemon malfaciligante mian komprenon?
Rp.:
La ixo-sistem' ankau ne estas pli inteligenta ol la postmeto-h-sistem' de la tiel sin stiligante stilzanta akademio de esperanto. Ankau por Esperanto preferindas la natura (nome internacionale plejbone tuj komprenebla) elekto de digramoj

cz (rigardu Polan, Chehhan kaj inter la nacioj konatajn nomojn) por ĉ ;
ch (rigardu ekz. Latinan, Germanan) por ĥ ;
-ids- [id3]
(komparu Latinan -iscere resp. -escere) por -iĝ- ;
gj (foje dj) (komparu Italan 'gi', popolan Hungaran 'gy') por ĝ ;
jj (majuskle Ji) (rigardu transskribon de Persa kaj Araba) por ĵ ;
sh (komparu Anglan sh, Germanan sch) ;

Kontrolita plurfoje fakto estas ke tiuj
cz, ch, dj, ds, gj, jj, sh, krom tio x (por ks/kz) kaj qv (por kv) estas la plej malmulte misgvidaj konsonantoskriboj entute eblaj. Tial mi pliposte ilin ankau transprenis por Linguna, kiu estas alternativa lingvo al Esperanto por tiuj, kiuj Esperanton mem ne shatas ((bedaurinde , fakto kontrolita, tiuj estas tre multaj!)).

Linguna mem, kontraue al ti-kion asertas la totalaj nekompetentuloj de czi-tiea administracio, estas ankorau tre Esperanteska, tiel ke oni ghin ofte konfuzas kun Esperanto mem, ech donas pro ghi al Esperanto pli da renomo, ol tiu meritas pro siaj deficitoj, kiuj estas trofoje vere harstarigaj. Vi ne povas la tutan mondan komunumon de la gentoj pinche devigi al Esperanto-akcepto per la metodo de diktatorema ekskludo de plibonigo-provoj, tio tro flarighas lau stalinismo.

Pri tio alifoje, post kiam estas re-allasita la pritrakto de Linguna mem, kiu estas "alia lingvo", pri kiu oni ja rajtas do skribi kaj diskuti. Diskuti sen prezento de faktoj kaj scioj ne eblas.
Tion bonvolu noti-si (noti al si) Jev kaj Teruchjo malantau siaj oreloj... , se vi komprenas kion mi volas diri.

Pri Linguna, ekzistanta ekde 1992 proksimume, mi jam plurfoje enmetis diversajhoin -- kaj tio estas multe pli ol ortografia sistem' --, kiuj tamen czi-tie estis alitage gumskrapitaj, ne de mi, sed de Jev kaj la Granda Virkatino, la kralema.
La Chaûx-de-Fonds, Svisujo, urba biblioteko, la tutan vojon al Esperanto-Moderna kaj al Linguna havas en sia dokumentaro, tiel ke tute vanaj estas viaj provoj, teren stamfi czion kio povus aperi pri tio czi tie. Via stamfomanio venas jardekojn tro malfrua. ---

Sub la preteksto ke oni devas au ortografie post-iksi au enmeti "tradukon" /(kvankam cziuj czion tute bone komprenis - kaj la eksteruloj ankorau pli multe -) / jam plurfoje eksigitaj estis tutaj fadenoj miaj,
tiel ke mi levas mian nehavatan chapelon antau ili, por pie resaluti.

---hdito ~*~

Cetere, kial vi havas en la linio de la
dosiero-enmeto czi sube Germanan vorton, nome: Durchsuchen ? Tre stranghe. Czu tio estas la neplio-poveblo (Latine: nonplusultra) de via Germanismado? -

Reen al la supro