Ekzekutoj
by Terurĉjo, November 1, 2007
Messages: 34
Language: Esperanto
Umlaŭto (User's profile) November 6, 2007, 4:35:28 PM
[LISTO]
Se la ŝtato rajtas mortigi murdintojn, ĉiu rajtas mortigi murdintojn. Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.
Se ja oni rajtas mortigi murdintojn, tio sola ne indikas ke fari tiel estas bona politiko. Necesas ankaŭ ke ĝi efektive malplioftigus la murdojn.
Transe, se ja ekzekutoj malplioftigus la murdojn, tio ne indikas ke oni rajtas fari ilin, krom laŭ utilisma etiko.
Certe oni rajtas mortigi "murdunton", homo kiu estas murdonta alian, por malebligi la faron. Ĉu do oni rajtas halti ĝin per minacoj? Kaj, se jes, ĉu oni rajtas verigi la minacon se la krimo ja okazas? Se jes, ŝtataj ekzekutoj estas nur esprimo de tiu rajto, kiun posedas ĉiuj homoj.[/list]
grifo (User's profile) November 6, 2007, 7:22:51 PM
5. ordono: ne mortigu
Ne eksistas escepto, unuvorte. Sed neniam kristanoj observis al tion. Ili mortigas ĉiutempe kaj ĉiuloke.
diogotux (User's profile) November 6, 2007, 7:44:36 PM
Umlaŭto:Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.
sinjoro (User's profile) November 7, 2007, 11:04:18 AM
Krome mi pensas, ke nomi mortigon "puno" estas abomena. Ĉiu homo devas havi rajton korekti sian kulpon, kaj mortigo malebligas tion por ĉiam. Kaj eĉ ofte en historio okazis situacioj, kiam oni mortigis senkulpan homon.
sinjoro (User's profile) November 7, 2007, 11:23:45 AM
Umlaŭto:Tute ne estas tiel, oficistoj decidas je la nomo de ŝtato, ne je sia propra nomo. Pro tio ili devas havi pli da rajtoj.
Se la ŝtato rajtas mortigi murdintojn, ĉiu rajtas mortigi murdintojn. Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.
Umlaŭto:Tio certe ne estas bona politiko. Estis jam antaŭ longe pruvita, ke enkonduko de mortpuno ne kaŭzas, ke en iu lando estas malpli da krimuloj. Puno tre malofte timigas.
Se ja oni rajtas mortigi murdintojn, tio sola ne indikas ke fari tiel estas bona politiko. Necesas ankaŭ ke ĝi efektive malplioftigus la murdojn.
Umlaŭto:Transe, se ja ekzekutoj malplioftigus la murdojn, tio ne indikas ke oni rajtas fari ilin, krom laŭ utilisma etiko.Mi trovas neniun etikan principon, laŭ kiu oni rajtas mortigi alian homon.
Umlaŭto:Unu el la plej bazaj principoj de juro diras "Nulla poena sine culpa" - se ne estis kulpo, oni ne rajtas punigi. Vi ne povas antaŭvidi penson kaj agon de homo.
Certe oni rajtas mortigi "murdunton", homo kiu estas murdonta alian, por malebligi la faron.
Umlaŭto (User's profile) November 7, 2007, 7:01:49 PM
sinjoro:Laŭ tia difino de rajtoj, ŝtato rajtas fari ion ajn, inkluzive de ekzekuti ial ajn aŭ eĉ nenial, ĉar ĝi donas al si la rajton. Mia defino estas iom malpli larĝa. Mi opinias ke homoj povas delegi al la ŝtato nur la rajtojn kiujn ili efektive posedas.
Tute ne estas tiel, oficistoj decidas je la nomo de ŝtato, ne je sia propra nomo. Pro tio ili devas havi pli da rajtoj.
sinjoro:Eble tio veras. Eble ne. Mi ne povas trovi konsekvencajn informaĵojn pri ĝi---ŝajne la faktoj dependas de la konvinkoj de la rakontanto.
Tio certe ne estas bona politiko. Estis jam antaŭ longe pruvita, ke enkonduko de mortpuno ne kaŭzas, ke en iu lando estas malpli da krimuloj. Puno tre malofte timigas.
sinjoro:Ĉu vi vere ne konas etiksistemon kiu permesas (aŭ eĉ postulas!) iam mortigi? Laŭ aga utilismo, la plej bona ago estas tiu, kiu plejgrandigas la tutan feliĉon---eĉ se iam tiu ago estas mortigo. Laŭ regula utilismo, la plej bona regulo estas tiu, kiu plejgrandigas la tutan feliĉon---eĉ se iam tiu regulo estas mortigo. Laŭ la teorio de la socia kontrakto, estas etiko nur ĉar homoj konsentas pri ĝi, do mortigi malbonas nur se kaj kiam la homaro diras ke ĝi malbonas. Laŭ preskaŭ ĉiu sociaĵo en la historio de la mondo, militoj iam estas justaj. Laŭ judismo, mortigi murdonton, se ne estas alia metodo por halti ĝin, estas devo.
Mi trovas neniun etikan principon, laŭ kiu oni rajtas mortigi alian homon.
Eble vi malŝatas ĉiom da tiuj etiksistemoj. Sed ili estas.
sinjoro:Alia baza principo de juro estas memdefendo. Oni ĉiam rajtas agi por savi sian vivon, kiom ajn terura estus la ago normale.
Unu el la plej bazaj principoj de juro diras "Nulla poena sine culpa" - se ne estis kulpo, oni ne rajtas punigi. Vi ne povas antaŭvidi penson kaj agon de homo.
Tukusx (User's profile) November 7, 2007, 9:44:29 PM
Ĉu ĉiu ŝtato rajtas mortigi siajn krimulojn ?[LISTO]Kiel respondi al la demando se oni estas ambaŭe ateisma kaj kontraŭ la puno de morto ?
Jes, ĝi rajtas.
Ne, ĝi ne rajtas. Ĉiu homo rajtas vivi. Mortigo estas Dia afero[/list]
opincar (User's profile) November 7, 2007, 10:07:08 PM
Tukusx (User's profile) November 7, 2007, 10:30:20 PM
diogotŭ:En Brazilo leĝo ne permitas mortigi krimulojn. Iuj el ili iras al malliberejoj kaj vivas pli ol persono kiu laboras por havi sian panon. La malliberejoj jam estas plenaj, kaj tio kostas tre multe al ŝtato. Dum ni pagas imposton por havi vivajn la krimuloj, infanoj mortas kaj malsanas pro malsato en Brazila Nordokcidento okaze de la Terseko.La malsato estas ankoraŭ problemo en Brazilo, sed mi ne kredas ke ĝi fontas de la malliberejoj. Sendube necesu revizii la disdonadon de riĉeco kaj de grundoj.
Plie mi ne estas certa, ke vivi en malliberejo estas enviinda...
Gerusa (User's profile) November 8, 2007, 2:08:03 PM