Al la enhavo

Ekzekutoj

de Terurĉjo, 2007-novembro-01

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-06 16:35:28

Rigardante la demandon mem---mi simple ne certas. Jen miaj pensadoj:

[LISTO]
Se la ŝtato rajtas mortigi murdintojn, ĉiu rajtas mortigi murdintojn. Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.
Se ja oni rajtas mortigi murdintojn, tio sola ne indikas ke fari tiel estas bona politiko. Necesas ankaŭ ke ĝi efektive malplioftigus la murdojn.
Transe, se ja ekzekutoj malplioftigus la murdojn, tio ne indikas ke oni rajtas fari ilin, krom laŭ utilisma etiko.
Certe oni rajtas mortigi "murdunton", homo kiu estas murdonta alian, por malebligi la faron. Ĉu do oni rajtas halti ĝin per minacoj? Kaj, se jes, ĉu oni rajtas verigi la minacon se la krimo ja okazas? Se jes, ŝtataj ekzekutoj estas nur esprimo de tiu rajto, kiun posedas ĉiuj homoj.[/list]

grifo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 19:22:51

Tiuj estas bonaj kristanoj.
5. ordono: ne mortigu

Ne eksistas escepto, unuvorte. Sed neniam kristanoj observis al tion. Ili mortigas ĉiutempe kaj ĉiuloke.

diogotux (Montri la profilon) 2007-novembro-06 19:44:36

Umlaŭto, mi ne scias pri via lando, sed en Brazilo oni ne rajtas malliberigi iun. Oni devas lasi tiun al la ŝtata juĝo.

Umlaŭto:Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-novembro-07 11:04:18

Mi elektis la respondon, ke ŝtato ne rajtas mortigi iun ajn homon, sed mi ne argumentas ĝin per dio kaj religio. Pro simpla humanismo mortigo de alia persono estas la plej granda krimo laŭ mi, ne gravas ĉu faris ĝin homo ĉu ŝtato. Des pli strangan mi trovas, ke ekz. en Usono, en kiu loĝas tiom da kristanoj, mortpuno estas kutime akceptata de la socio malamanta krimulon kaj decidanta pri lia ekzisto. Biblio, la sankta libro por kristanoj, tre precize diras, ke oni ne rajtas mortigi aliajn - sed por certigi sian teruran agadon, kristanaj juĝistoj, ŝtatestroj kaj eĉ pastroj en tiu lando diras, ke "tekston de Biblio oni ne povas legi laŭlitere".

Krome mi pensas, ke nomi mortigon "puno" estas abomena. Ĉiu homo devas havi rajton korekti sian kulpon, kaj mortigo malebligas tion por ĉiam. Kaj eĉ ofte en historio okazis situacioj, kiam oni mortigis senkulpan homon.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-novembro-07 11:23:45

Umlaŭto:
Se la ŝtato rajtas mortigi murdintojn, ĉiu rajtas mortigi murdintojn. Ŝtatuloj ne havas pli da rajtoj ol aliaj homoj.
Tute ne estas tiel, oficistoj decidas je la nomo de ŝtato, ne je sia propra nomo. Pro tio ili devas havi pli da rajtoj.

Umlaŭto:
Se ja oni rajtas mortigi murdintojn, tio sola ne indikas ke fari tiel estas bona politiko. Necesas ankaŭ ke ĝi efektive malplioftigus la murdojn.
Tio certe ne estas bona politiko. Estis jam antaŭ longe pruvita, ke enkonduko de mortpuno ne kaŭzas, ke en iu lando estas malpli da krimuloj. Puno tre malofte timigas.

Umlaŭto:Transe, se ja ekzekutoj malplioftigus la murdojn, tio ne indikas ke oni rajtas fari ilin, krom laŭ utilisma etiko.
Mi trovas neniun etikan principon, laŭ kiu oni rajtas mortigi alian homon.

Umlaŭto:
Certe oni rajtas mortigi "murdunton", homo kiu estas murdonta alian, por malebligi la faron.
Unu el la plej bazaj principoj de juro diras "Nulla poena sine culpa" - se ne estis kulpo, oni ne rajtas punigi. Vi ne povas antaŭvidi penson kaj agon de homo.

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-07 19:01:49

sinjoro:
Tute ne estas tiel, oficistoj decidas je la nomo de ŝtato, ne je sia propra nomo. Pro tio ili devas havi pli da rajtoj.
Laŭ tia difino de rajtoj, ŝtato rajtas fari ion ajn, inkluzive de ekzekuti ial ajn aŭ eĉ nenial, ĉar ĝi donas al si la rajton. Mia defino estas iom malpli larĝa. Mi opinias ke homoj povas delegi al la ŝtato nur la rajtojn kiujn ili efektive posedas.

sinjoro:
Tio certe ne estas bona politiko. Estis jam antaŭ longe pruvita, ke enkonduko de mortpuno ne kaŭzas, ke en iu lando estas malpli da krimuloj. Puno tre malofte timigas.
Eble tio veras. Eble ne. Mi ne povas trovi konsekvencajn informaĵojn pri ĝi---ŝajne la faktoj dependas de la konvinkoj de la rakontanto.

sinjoro:
Mi trovas neniun etikan principon, laŭ kiu oni rajtas mortigi alian homon.
Ĉu vi vere ne konas etiksistemon kiu permesas (aŭ eĉ postulas!) iam mortigi? Laŭ aga utilismo, la plej bona ago estas tiu, kiu plejgrandigas la tutan feliĉon---eĉ se iam tiu ago estas mortigo. Laŭ regula utilismo, la plej bona regulo estas tiu, kiu plejgrandigas la tutan feliĉon---eĉ se iam tiu regulo estas mortigo. Laŭ la teorio de la socia kontrakto, estas etiko nur ĉar homoj konsentas pri ĝi, do mortigi malbonas nur se kaj kiam la homaro diras ke ĝi malbonas. Laŭ preskaŭ ĉiu sociaĵo en la historio de la mondo, militoj iam estas justaj. Laŭ judismo, mortigi murdonton, se ne estas alia metodo por halti ĝin, estas devo.

Eble vi malŝatas ĉiom da tiuj etiksistemoj. Sed ili estas.

sinjoro:
Unu el la plej bazaj principoj de juro diras "Nulla poena sine culpa" - se ne estis kulpo, oni ne rajtas punigi. Vi ne povas antaŭvidi penson kaj agon de homo.
Alia baza principo de juro estas memdefendo. Oni ĉiam rajtas agi por savi sian vivon, kiom ajn terura estus la ago normale.

Tukusx (Montri la profilon) 2007-novembro-07 21:44:29

Ĉu ĉiu ŝtato rajtas mortigi siajn krimulojn ?[LISTO]
Jes, ĝi rajtas.
Ne, ĝi ne rajtas. Ĉiu homo rajtas vivi. Mortigo estas Dia afero[/list]
Kiel respondi al la demando se oni estas ambaŭe ateisma kaj kontraŭ la puno de morto ?

opincar (Montri la profilon) 2007-novembro-07 22:07:08

Kiel usonano, mi kredas ke estas du kialoj kial usono havas mortigpunon.Unue, la gvidaj filozofiaj principoj devenas la biblion ---pli akure, la malnovan testamenton. Jes, la malnova testamento ordonas ke la mortiganto devu mortigi.Do, la regulo reflektas tiun principon."Kiuj ajn verŝas la sango de homo, do devu sia sango verŝata." De tiu principo, la multeco de usonano kredas ke la regulo kaj la malantaŭfilozofio malebligas mortigantoj kaj fortimigas aliaj, kiu pripensas la mortigon.

Tukusx (Montri la profilon) 2007-novembro-07 22:30:20

diogotŭ:En Brazilo leĝo ne permitas mortigi krimulojn. Iuj el ili iras al malliberejoj kaj vivas pli ol persono kiu laboras por havi sian panon. La malliberejoj jam estas plenaj, kaj tio kostas tre multe al ŝtato. Dum ni pagas imposton por havi vivajn la krimuloj, infanoj mortas kaj malsanas pro malsato en Brazila Nordokcidento okaze de la Terseko.
La malsato estas ankoraŭ problemo en Brazilo, sed mi ne kredas ke ĝi fontas de la malliberejoj. Sendube necesu revizii la disdonadon de riĉeco kaj de grundoj.

Plie mi ne estas certa, ke vivi en malliberejo estas enviinda...

Gerusa (Montri la profilon) 2007-novembro-08 14:08:03

Mortigi krimuloj estas maljulto. Ne estas tutaj krimuloj ke mortigas. Ĉi tiu estas politika fiveesprimo ĉar la povuloj ne modtiĝas, sek alpenaŭ la mizeruloj. Tial mi ne konsentas mortiĝi mizerulojn krimulojn.

Reen al la supro