Al la enhavo

Biciklo

de Pino, 2007-novembro-10

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-18 23:42:32

Ĉu kaskoj savas homojn? Sendube.
Ĉu ni loĝas en libera mondo? Plejparte jes.
Kion vi elektas - senlimigitan liberon aŭ vivon kaj sanon?

horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-19 16:36:54

rabhiuz:
Laŭ mi, ĉiu kiu biciklas sen kasko estas freneza.
Laŭ mi, tio ne estas tiel simpla. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj eĉ la profesiaj biciklistoj ne portis kaskoj, kvankam profesia biciklado estas multe pli danĝera ol privata. Ankaŭ mi biciklis dum jaroj, unu jaron eĉ 16000 kilometroj, senkaske kaj senprobleme. Eble tio dependas ankaŭ de la lando, en kiu oni biciklas. Eble ankaŭ mi ne biciklus senkaske en usono. Krome, eĉ se vi portas kaskon vi ne estas protektata kontraŭ ĉiu akcidento.

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-19 20:35:22

Terurĉjo:Ĉu kaskoj savas homojn? Sendube.
Ĉu ni loĝas en libera mondo? Plejparte jes.
Kion vi elektas - senlimigitan liberon aŭ vivon kaj sanon?
Vi skribas kvazaŭ la ĝusta respondo estus evidenta---kvazaŭ limi liberon ne estus grava afero.

Fakte, mi ne pensas ke la unua elekto vere malimplicas la duan. Mi ja elektas vivon kaj sanon. Tial se mi biciklumos mi surhavos kaskon, libervole. Sed mi kredas ke tiuj homoj, kiuj ne volas sin protekti, havas siajn kialojn. Se mi postulus ke ili portu kaskon aŭ puniĝu, de kia viktimiĝo mi protektus ilin?

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-novembro-20 08:39:35

Ne nur leĝoj limas la liberecon, ekomomio, sociala normo, alkutimaĵo ktp ankaŭ ĝin faras. Mi opinias ke porti kaskon estas tre bona, sed kiam mi estis knabino, ĝi estis embarase porti kaskon, kaj nun mi havus la alkutimaĵo ne porti ĝin, se estus leĝo mi verŝajne portis ĝin.

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-21 01:04:05

horsto:
rabhiuz:
Laŭ mi, ĉiu kiu biciklas sen kasko estas freneza.
Laŭ mi, tio ne estas tiel simpla. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj eĉ la profesiaj biciklistoj ne portis kaskoj, kvankam profesia biciklado estas multe pli danĝera ol privata.
Kion demonstras tio? La ŝanĝo de regulo estis pro racio, ĉu ne? Cetere, dum biciklokonkurso, ĉu estas aŭtoj apude?

horsto:Ankaŭ mi biciklis dum jaroj, unu jaron eĉ 16000 kilometroj, senkaske kaj senprobleme.
La plejmulto de biciklistoj neniam havas gravan akcidenton. Sed ne malmultaj biciklistoj havas gravajn akcidentojn. Se oni havas gravan akcidenton, grava vundo estas pli verŝajna se oni ne portas kaskon.

horsto:Krome, eĉ se vi portas kaskon vi ne estas protektata kontraŭ ĉiu akcidento.
Prave. Kaj se vi havis la vakcinojn kontraŭ morbilo kaj rubeolo, vi ne estas protektata kontraŭ ĉiu morbo.

Kial oni ne portus kaskon? Ne estas bona racio. Kaskoj estas malmultekostaj kaj leĝeraj.

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-21 01:19:56

Umlaŭto: Se mi postulus ke ili portu kaskon aŭ puniĝu, de kia viktimiĝo mi protektus ilin?
Vi protektus tiuj kiuj pagus por manĝaĵo, hejmoj, vestoj, k.t.p. por homoj kiuj difektas siajn cerbojn kaj ne povas labori.

horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-21 20:43:28

Kara rabhiuz,
trankiviliĝu, mi ja ne volas malpermesi la kaskon al iu ajn. Mi nur ne volas leĝon, kiu devigas biciklantojn porti kaskon.
rabhiuz:Kial oni ne portus kaskon? Ne estas bona racio. Kaskoj estas malmultekostaj kaj leĝeraj.
Se vi nur mallonge biciklas aŭ se vi post kvarhora biciklado havas neniun problemon pro la kaskon vi nepre portu kaskon. Multaj homoj havas neniun problemon, sed estas ankaŭ homoj, kiuj havas problemojn. Se vi post ĉiu biciklado havus kapdolorojn, vi eble pripensus ĉu la kasko necesas. Aliaj kialoj estas: Se vi longe bicikladas, eble la kasko somere estas tro varma, aŭ vintre ne estas sufiĉe varma, aŭ se pluvas ne protektas kontraŭ la akvo.
rabhiuz:
horsto:
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj eĉ la profesiaj biciklistoj ne portis kaskoj, kvankam profesia biciklado estas multe pli danĝera ol privata.
Kion demonstras tio? La ŝanĝo de regulo estis pro racio, ĉu ne?
La ŝanĝo de la regulo estas de homoj, kiuj ne mem biciklas, ĉu ne? Antaŭ la ŝanĝo la profesiuloj povis mem decidi ĉu porti kaskon aŭ ne, sed la plimulto ne faris. Kial?
rabhiuz:
Cetere, dum biciklokonkurso, ĉu estas aŭtoj apude?
Jes, estas multaj aŭtoj kaj multaj motorbicikloj apude, ĉu vi neniam vidis konkurson kiel ekzemple la rondo tra francio (Tour de France)? Ĉar mi mem multe biciklis mi ankaŭ ŝatis spekti bicikladon en televidilo. Mi ekzemple kelkajn fojojn vidis, ke motorbiciklisto faligis bicikliston. Aŭ me memoras, ke Jan Ulrich, fama germana biciklisto, flugis tra la malantaŭa vitro de la aŭto de sia teamo. Ĉu vi vere volis diri, ke la risko de profesia biciklisto en konkurso estas malpli granda ol de privata biciklanto?
rabhiuz:
La plejmulto de biciklistoj neniam havas gravan akcidenton. Sed ne malmultaj biciklistoj havas gravajn akcidentojn. Se oni havas gravan akcidenton, grava vundo estas pli verŝajna se oni ne portas kaskon.
La plimulto de la homoj neniam trafas kuglo. Sed ne malmultajn homojn trafas kuglo. Se onin trafas kuglo grava vundo estas pli verŝajna se oni ne portas kuglosekura vesto.

rabhiuz (Montri la profilon) 2007-novembro-22 23:32:41

horsto:
Multaj homoj havas neniun problemon, sed estas ankaŭ homoj, kiuj havas problemojn. Se vi post ĉiu biciklado havus kapdolorojn, vi eble pripensus ĉu la kasko necesas.
Interese. Me neniam aŭdis ke biciklado kun kasko povas igi kapdolorojn.

horsto:
La ŝanĝo de la regulo estas de homoj, kiuj ne mem biciklas, ĉu ne? Antaŭ la ŝanĝo la profesiuloj povis mem decidi ĉu porti kaskon aŭ ne, sed la plimulto ne faris. Kial?
Kial eĉ 250 gramoj povas influi la rapido de biciklisto. Do, se ĉiu konkurantoj ne devas porti kaskojn, konkuranto kiu volas gajni ne povas porti kaskon.

Reen al la supro