Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2018-oktobro-28 10:33:44

Se vi uzas Android-aparaton kaj en ĝi Gboard-klavaron de la firmao Google, vi povas ekde nun movi la klavaron sur la tuŝekrano. Plie, vi povas ankaŭ ŝanĝi la grandon de la klavaro.

Tio helpas vian tajpadon treege, — precipe en tabulkomputilo. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-29 07:12:29

Jen plia (bona) eblo tajpi en Esperanto sur Android-aparatoj:
Any Soft Keyboard

La Esperanto-klavarfasono estas jena:

  Ŝ Ŭ E R T Ĝ U I O P
  A S D F G H J K L Ĵ
     Z Ĉ C V B N M Ĥ

Vi trovas Esperantan lingvopaketon ĉe Guglo-vendejo (Google Play ) per serĉvortoj:
• AnySoftKeyboard Esperanto

Eta rimarko: la malĉefajn (ne-Esperantajn) literojn Q, W, Y kaj X vi trovas sub la litero Z.

schnellfenster (Montri la profilon) 2018-decembro-29 10:31:38

Dankon! ridulo.gif

Demian (Montri la profilon) 2018-decembro-29 16:02:32

Urho:Jen plia (bona) eblo tajpi en Esperanto sur Android-aparatoj:
Any Soft Keyboard
Kial Esperanto estas nevidebla en tiu ĉi listo de subtenaj lingvoj?

Mi volas certigi, ke la klavaro estas bona antaŭ elŝuti. Pro tio demandas.

Urho (Montri la profilon) 2018-decembro-29 17:13:53

Demian:
Urho:Jen plia (bona) eblo tajpi en Esperanto sur Android-aparatoj:
Any Soft Keyboard
Kial Esperanto estas nevidebla en tiu ĉi listo de subtenaj lingvoj?

Mi volas certigi, ke la klavaro estas bona antaŭ elŝuti. Pro tio demandas.
Mi vere ne scias kial ĝi mankas, sed mi elŝutis ĝin en mian Android-telefonon (Nokia, operaciumo 8.1.0) ĉe Guglo-vendejo. Al mi la klavaro funkcias bone. — Jen ligiloj:
AnySoftKeyboard
Esperanto Language Pack

Nu, oni devos informi prizorganton de la retejo pri la afero.

Urho (Montri la profilon) 2020-julio-15 15:45:19

Keybee-klavaro (Keybee Keyboard) estis ĝisdatigita la 15-an de Julio al la versio 2.0.7. Vi povas nun programi propran klavararanĝon. Bv. legi pli ĉe la Guglo-vendejo.
Urho:Keybee Keyboard – Keybee-klavaro
Se vi uzas Android-aparaton (saĝtelefonon aŭ tabulkomputilon), vi havas (ekde nun) plian eblon tajpi en Esperanto:
https://play.google.com/store/apps/details?id=it.k...

La hejmpaĝon de la klavaro vi trovas ĉi tie:
http://www.keybee.it/

Bonvolu noti, ke vi povas uzi klavar-aranĝojn por la angla, itala, hispana kaj germana. Mi tre rekomendas provi ĝin.

Dunkel (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 13:20:48

saluton urho,

kial vi adoptas la "h" en la letero klavaro ? mi pensi ke la "l" estas pli uzi. mi estas scivolema de via metodo por krei la esperanton klavaron 😉.

amike

Urho (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-23 11:24:34

Dunkel:saluton urho,
kial vi adoptas la "h" en la letero klavaro ? mi pensi ke la "l" estas pli uzi. mi estas scivolema de via metodo por krei la esperanton klavaron 😉.
amike
Jes, vi ja pravas, sed mi volis kiel la plej malmulte ŝanĝi la originalan klavararanĝon de MessagEase (en).

Letter frequency ← Wikipedia (en)
• Jen mia Finna-Esperanto-klavaro sur la Keybee-klavaro: Keybee-näppäimistö (fi–eo)

Jen kelkaj vortoj por kompreni/ekzerci la strukturon (kaj la ideon) de la MessagEase-klavaro:
Urho:
  • vi, ni, li, la, ili, ĉi, ci, ĝi, oni, mi, ŝi, ŝli
  • ano, aĵo, avo, avino, akiri, al, ajn, aŭto, animo, ago, agi, aĝo, aĝi,
  • ĵuri, ĵurnalo, ĵus, ĵaketo, ĵerzo, ĵogo, ĵaluza
  • vi, viro, virino, valoro, vakuo, valo, verbo, vergo, verko, vermo, verso, veŝto, vetero
  • ni, *na*, nu, nun, nur, nomo, nomi, nomigi, nomiĝi
  • lando, loko, lingvaĵo, lui, lundo, lumo, lumi, lumigi, lumiĝi
  • ĉi, ĉi-, ĉiu, ĉio, ĉu, ĉe, ĉako, ĉoto, ĉeko, ĉefo, ĉefa, ĉeesto
  • igi, iĝi, iri, imuna, io, iu, ili, iom, ina, ino, iomete
  • horo, homo, honoro, humoro, havi, ĥoro, ĥaoso, ĥemio, aĥ, aĥa
  • kaj, koko, ke, kiu, kio, koro, koni, kono, konigi, koniĝi, kun, kunigi, kuniĝi, knabo, knabino
  • oni, oĥ, oho, ok, ol, ovo, ovalo, ofte, ofteco, oro, orfo
  • ĝi, ĝojo, ĝoji, ĝojigi, ĝui, ĝermo, ĝuste
  • unu, unua, unuo, ulo, ujo, umo, urbo, uzo
  • pri, pro, por, propono, po, povi, pomo, plu, pli, plej, paĝo
  • bono, bona, bonigi, boniĝi, bubo, butono, bero, bezoni, bonhavo
  • ja, junio, julio, jugo, juĝi, je, jes, jino, ju…des
  • de, do, du, diri, dono, dolĉa, domo, dum, dek, demando
  • gaja, glavo, gumo, gluo, ge-, grego, gruo
  • ci, cimo, cerbo, cerbumi, ceremonio, cetere
  • re, reto, retumi, roto, Romo, rondo, retpoŝto
  • mi, mano, mono, mola, monaĥo, mondo, mem, memo, membro
  • teo, tezo, teroro, temo, TEJO, tuj, tute, testo
  • ejo, emi, ebla, eblo, eble, eŭro, Eŭropo, eĥo
  • ŝi, ŝako, ŝakalo, ŝoko, ŝoforo, ŝerci
  • zoo, zono, zomi, zomo, zoologio, zebro
  • se, ses, sed, sep, semo, sema, semi, serĉi, serioze, sur, sobreco
  • for, fojno, foliumi, fino, filo, filino, firmao, faŭko, festo, foresto
  • ĉi (ĉi-), ĥoro, ĝi, aĵo, ŝi, eŭro
Bonvolu noti, ke vi povas tajpi ankaŭ la literojn Q, X, W kaj Y.

> ĝisdatigita je 2016-10-08

Urho (Montri la profilon) 2021-decembro-10 12:10:22

MessagEase-klavaro (la versio 13.01.00, 2021-12-10) estas nun elŝutebla ĉe Google Play.
MessagEase:
  • Fixed a the bug affecting reprogramming the keyboard on some systems.
  • Please also note that our MessagEase for iOS is now available on Apple's App Market.
Memoru ankaŭ Esperanto-klavaro(j)n ĉe la paĝo de MessagEase:_ _ _
Tajpado en Esperanto per iOS (kaj iPadOS)

Urho (Montri la profilon) 2022-novembro-02 09:58:43

Esperanta klavaro x/h-sistemo

Jen bona alternativa klavaro por tajpi Esperanton per Android-aparatoj:
Esperanta klavaro x/h-sistemo

Reen al la supro