Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-16 14:09:49

Ho, zombia fadeno!

Mi ankoraŭ tre forte rekomendas la Messagease klavaron. Oni ĉiam plibonigas ĝin, kaj mi antaŭvidas ke mi neniam uzos ian ajn alian klavaron la tutan vivon - ĝi estas tiom bona. Mi forgesis mencii antaŭe, ke antaŭ 1-2 jaroj la klavaro ne povis fari Esperantajn ĉapelitajn literojn, do mi kontaktis la kompanion kaj petis ke ili aldonu la literojn. Min tuje rekontaktis por konfirmi la peton, kaj malpli ol 2 tagoj poste ili aldonis la literojn al la klavaro. Nun la klavaro estas multe pli potenca.

Ho, mi ankaŭ forgesis mencii ke ĉi klavaro estas tute senpaga (ne eĉ estas ebla pagi ilin por klavaro laŭ mia scio).

novatago (Montri la profilon) 2014-septembro-16 16:47:06

kaŝperanto:
Mi ankoraŭ tre forte rekomendas la Messagease klavaron.
Mi ne scias ĉu mi iam uzos ĝin sed mi devas agnoski ke mi ŝatas ĝian funkcimanieron.

Ĝis, Novatago.

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-16 20:01:47

novatago:
kaŝperanto:
Mi ankoraŭ tre forte rekomendas la Messagease klavaron.
Mi ne scias ĉu mi iam uzos ĝin sed mi devas agnoski ke mi ŝatas ĝian funkcimanieron.
Jes, MessagEase-klavaro povas esti interesa eblo tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto. Ĉu ĝi funkcias en tabulkomputiloj?

novatago (Montri la profilon) 2014-septembro-16 20:11:52

Urho:
novatago:
kaŝperanto:
Mi ankoraŭ tre forte rekomendas la Messagease klavaron.
Mi ne scias ĉu mi iam uzos ĝin sed mi devas agnoski ke mi ŝatas ĝian funkcimanieron.
Jes, MessagEase-klavaro povas esti interesa eblo tajpi la ĉapelitain literojn de Esperanto. Ĉu ĝi funkcias en tabulkomputiloj?
Laŭ ĉi tiu filmeto, tio funkcias en poŝtelefonoj kaj tabulaĵoj, kiuj havas operaciumojn Androidon kaj Pomon kaj tuŝekranon.

Ĝis, Novatago.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-16 21:00:11

Urho:
novatago:
kaŝperanto:
Mi ankoraŭ tre forte rekomendas la Messagease klavaron.
Mi ne scias ĉu mi iam uzos ĝin sed mi devas agnoski ke mi ŝatas ĝian funkcimanieron.
Jes, MessagEase-klavaro povas esti interesa eblo tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto. – Ĉu ĝi funkcias en tabulkomputiloj?
Jes, mi mem uzas ĝin kaj en telefono kaj en tabulkomputilo. Mi povas tajpi po ĉirkaŭ 50 vortoj en minuto per unu mano uzante nur mian dikfingro, kaj uzante ambaŭ manoj (telefono en unu, tajpante per la unua fingro de alia) mi tajpas po 60 vortoj en minuto tre facile. Ankaŭ, ĉiuj de la simboloj kaj nombroj estas surklavaraj, do vi neniam devas ŝanĝi al "subklavaroj" por tajpi eĉ la plej maloftanj simbolojn. Mi preskaŭ ne eblas toleri QWERTY klavarojn sur telefonoj; kiam mi devas ŝanĝi al subklavaroj por tajpi oftaj simboloj mi forte deziras eltiri miajn harojn (kaj mi tre ŝatas realajn QWERTY klavarojn).

Sed la plejmulto da homoj (almenaŭ usonanoj) ne posedas eĉ etan motivadon lerni ĝin, eĉ kiam oni povas tute superi sian QWERTY-ajn kapablojn post unu-du semajnoj kun 5-10 minutoj de praktikado ĉiutage. Mi tajpis po 40 VEM eble post 3 semajnoj, kaj mi ne estis proksime al tio kun la normala klavaro (mi neniam uzas aŭtomatan kontroladon). Ili havas senpagan ludon, kiun vi povas uzi por lerni la klavaron.

Mi nun skribas la ĉapelitajn literojn per tajpado de (litero) kaj ^. Do ĉ estas c^ kaj ĵ estas j^, ktp. Por ŭ mi kreas novan simbolmapon do ŭ havas propran geston.

Vi tute devas provi ĝin! Mi foje miras ke ĝi estas senpaga, ĉar ĝi estas objektive la pej bona klavaro.

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-17 15:15:16

La mesaĝo estas kaŝita.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-17 18:01:16

Urho:
kaŝperanto:Vi tute devas provi ĝin! Mi foje miras ke ĝi estas senpaga, ĉar ĝi estas objektive la pej bona klavaro.
Jes, mi nun havas MessagEase-klavaron kaj en iPhone-telefono kaj en Android-tabulkomputilo.

kaŝperanto:Mi nun skribas la ĉapelitajn literojn per tajpado de (litero) kaj ^. Do ĉ estas c^ kaj ĵ estas j^, ktp. Por ŭ mi kreas novan simbolmapon do ŭ havas propran geston.
Ŝajnas, ke la ĉapelitaj literoj de Esperanto ne ekzistas en la versio por iPhone, ĉar la klavaro estas ĝisdatigita jam la 22-an de Oktobro 2010 (vers. 2.02), dum Android-versio 10.02 estas ĝisdatigita la 1-an de Aŭgusto 2014.

En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.

Parenteze, estis interese rimarki, ke MessagEase-klavaro baziĝas sur la sama principo (sur frekvenco de la literoj) kiel ankaŭ mia propra åuiogx-klavaro.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Toŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Toŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Toŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.

Mi bedaŭrinde ne povas kompreni la finnan lingvon.

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-18 10:48:45

kaŝperanto:
Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.
Dankegon al vi pro viaj konsiloj! – Nu, mi devis iomete cerbumi punkton 3 ridulo.gif, sed nun mi havas en MessagEase-klavaro ĉiujn ĉapelitajn literojn de Esperanto.

Tamen mi aldonis la literon Ŭ sub la literon E, ĉar mi (kiel finnalingvano) aldonis sub la literon A la literojn Ä kaj Ö. ridulo.gif

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-18 13:50:47

Nedankinde! Mi amas ĉi klavaron kaj deziras ke ĝi estas uzita de multaj homoj. Pri punkto 3, mi ne certis kiel nomi la angla "textbox", ĉar "skatolo" ne ĝustas.

novatago (Montri la profilon) 2014-septembro-18 15:26:38

kaŝperanto:Pri punkto 3, mi ne certis kiel nomi la angla "textbox", ĉar "skatolo" ne ĝustas.
Tekstujo. okulumo.gif

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro