Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-19 06:58:39

Unu rimarko pri MessagEase-klavaro (Esperanto): Vi laŭbezone povas forigi la Ĥ-literon en la klavaro, ĉar ĝi estas malofte uzata en Esperanto (vi ja povas tajpi ĝin per la kombino H + kombin-gesto sur la A-litero aŭ per la kombino H + ^).

La forigo de la Ĥ-litero ebligas al vi uzon de plia litero (aŭ signo) sur ĉi tiu klavo. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-24 11:07:07

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.6.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Urho (Montri la profilon) 2015-marto-21 06:26:16

Vidu la artikolon pri MessagEase-klavaro ĉe la anglalingva Vikipedio:

Urho (Montri la profilon) 2015-aprilo-17 18:29:14

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.7.3. Vi povas elŝuti ĝin ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto kaj ĉe Google Play.

Ĝisdatigita: 2015-04-23

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-01 12:54:53

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.8.0 ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo ”Android Downloads” de la kreinto.

LIGILOJ (angle):

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-01 13:11:13

Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-01 16:48:45

Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-01 17:37:14

Urho:
Vinisus:Mi ĉiam uzas EK (Esperanto-klavaro), eble ĝi estas la unua tiucele kreita.
EK funkcias nur en la operaciumo Vindozo, sed ne en Android, bedaŭrinde. malgajo.gif
Kial vi bedaŭras pri Android? Premu longe "g" - trovos "ĝ", kaj tiel plu. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-junio-12 21:50:52

Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif

Do, kiel dirite, en la operaciumo Android oni povas uzi Google-klavaron, en kiu ekzistas du ebloj tajpi Esperantajn literojn: (1) Vera Esperanto-klavaro kaj (2) Alfabeto (QWERTY) -klavaro, kiun vi menciis en via mesaĝo.

Nu tamen, mi uzas MessagEase-klavaron, kiu estas (miaopinie) la plej bona klavaro por tuŝekranaj aparatoj (smartfonoj, tabulkomputiloj, smarthorloĝoj ktp.). — Mi nun povas uzi ĝin eĉ en mia iOS-aparato. ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-13 17:02:55

Urho:Kara Lakiro, mi bedaŭris nur pro tio, ke Vinisus ne povas uzi EK-on. ridulo.gif
ridulo.gifridulo.gif Mi komprenis. Sed post via mesaĝo mi ekinteresiĝis pri mia smartfono kaj trovis ke ĝi enhavas klavaron Android (AOSP), kies latina parto estas QWERTY.

Reen al la supro