Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-17 08:20:45

Kiel dirite, MessagEase estas tre deformebla klavaro laŭ la bezonoj de uzanto. — Se vi ekzemple devas aldoni la Ŭ-literon, tio estas tre facila tasko (vidu sube la konsilojn de kaŝperanto).

Mi iom testis, kiu loko estus pli bona por Ŭ-litero sur la angla (aŭ la finna) klavarfasono: En la lernu!-vortaro "AŬ"-vortoj (t.e. vortoj, en kiuj estas "aŭ"-diftongo) ja ekzistas ĉ. 1.200 ekzempleroj kaj "EŬ"-vortoj 273 ekzempleroj. "OŬ"-vortoj estas nur unu (poŭpo) — Do ŝajnas, ke la plej bona (kaj utila) loko estas ĉe H-litero jene:

   H k
   ŭ

La konsiloj de kaŝperanto:

kaŝperanto:
Urho:En la Android-versio literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ ja ekzistas, sed mi ne komprenas kie estas la Esperanta litero ŭ (= u + brevo)? – La litero ǔ (= u + haĉeko) ja ekzistas, sed ĝi ne estas ĝusta litero.
Mi tajpas ŭ tiele:
1) Iumaniere enpoŝigi 'ŭ'-on (guglu pri esperantaj vortoj kiu ĝin uzas, ktp.)
2) En la Messagease app, iru al Agordoj -> Reprogramu vian klavaron.
3) Tuŝu la unuan skatolon kaj tajpi geston, kiun vi volas asigni al 'ŭ' (mi uzas la plej supran kaj maldekstran klavon kaj la supren geston).
4) Tuŝu la duan skatolon kaj elpoŝigi la 'ŭ'-on, kiun vi antaŭe enpoŝigis.
5) Tuŝu "aldonu", kaj ĝi estos aldonita al via klavaro.

Laŭ mia scio oni povas aldoni iu ajn literon aŭ simbolon tiumaniere.
P.S. — Mian proponon por la finna klavarfasono vi trovas en la paĝo 3. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-23 19:01:47

MessagEase-klavaro estis ĝisdatiga al la versio 11.9.1 (2015-07-25) ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

LIGILOJ (angle):Ĝisdatigita: 2015-07-26

Urho (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-09 20:01:58

Spektu videon MessagEase Fundamentals ĉe YouTube (2:34).

Urho (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-12 12:39:04

MessagEase-klavaro (la versio 11.10.2, 2015-08-17) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

Aldonita i.a. du klavaroj (normala kaj fonetika) por la ukraina lingvo. ridulo.gif

Ĝisdatigita: 2015-08-17

Urho (Montri la profilon) 2015-septembro-07 07:10:06

MessagEase-klavaro ( la versio 11.11.3, 2015-09-09 ) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

Ĝisdatigita: 2015-09-09

Urho (Montri la profilon) 2015-septembro-22 10:18:17

MessagEase-klavaro (la versio 11.12.1, 2015-09-22) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase:
  • Streamlined the installation for Android 5.x
  • Fixed a couple of minor bugs.
B.S. — Bonvolu memori ankaŭ Esperanto-klavaron (Esperanto Keyboard) por MessagEase.

Urho (Montri la profilon) 2015-oktobro-03 11:15:59

Por MessagEase-klavaro ekzistas nun la Hispana klavarfasono (MessagEase Spanish-Esperanto) per kiu vi povas tajpi Esperante; en ĝi do ekzistas ankaŭ la litero Ŭ.

Bonvolu noti, ke vi povas tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto ankaŭ per la Finna klavarfasono (Finnish Keyboard) kaj per la vera Esperanto-klavaro (Esperanto Keyboard). — Vi trovas ilin en la sama paĝo.

Urho (Montri la profilon) 2015-oktobro-20 06:43:17

MessagEase-klavaro (la versio 11.12.2, 2015-10-20) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase:
  • Fixed a couple of minor bugs.
  • Streamlined the installation for Android 5.x
B.S. — Bonvolu memori ankaŭ Esperanto-klavaron (Esperanto Keyboard) por MessagEase.

Urho (Montri la profilon) 2015-novembro-06 14:06:54

MessagEase-klavaro (la versio 11.13.1, 2015-11-06) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase:
  • Improved the speed of Word Prediction and keyboard rendering
  • Fixed a bug that interfered with FiiNote and other object editors
  • Added Ŭŭ (U breve) to the list of combined letters
Ĝisdatigita: 2015-11-08

Urho (Montri la profilon) 2016-marto-09 08:47:05

MessagEase-klavaro (la versio 12.0, 2016-03-13) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.

MessagEase:
  • Added Emojis! Please read about it under How To…
  • Fixed a few bugs
  • Please also note that our MessagEase for iOS is now available on Apple's Appstore.
P.S. — Legu ankaŭ la historieton de MessagEase ĉe la paĝo (bv. noti, ke ankaŭ Esperanto estas menciita):Ĝisdatigita: 2016-03-14

Reen al la supro