Al la enhavo

IJK-2008.

de ildi74, 2007-novembro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

ildi74 (Montri la profilon) 2007-novembro-11 20:25:12

Saluton!

La Internacia Junulara Kongreso 2008 okazos en Szombathely, Hungario. Ĝi daŭros de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La kongresa temo estos Minoritataj Rajtoj.

http://esperanto.net/ijk2008

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-11 21:02:03

Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif

Umlaŭto (Montri la profilon) 2007-novembro-12 13:50:44

Se vi demandos al ili sufiĉe simple, eble ili tiom konfuziĝos ke ili lasos vin iri.

"Paĉjo, Panjo, ĉu mi rajtas iri al Hungarujo?"

ildi74 (Montri la profilon) 2007-novembro-12 18:08:28

Mutusen:Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif
Venu kun viaj gepatroj! ridulo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-13 13:56:40

Mutusen:Mi ŝatus partopreni en tia kongreso, sed mi ne scias, kiel mi klarigos al miaj gepatroj, ke mi volas iri sole al Hungario. okulumo.gif
Vi ja jam estas 17jara! Kaj loĝas proksime al Hungario! Kaj ambaŭ landoj tiam estos ŝengenaj!. Do vi simple nenion diru al ili, aĉetu trajnbileton kaj post 5 horoj vi estos tie.

ildi74 (Montri la profilon) 2007-decembro-10 17:57:52

Ĉi tie estas la aliĝilo: http://esperanto.net/ijk2008/alighilo.php
sal.gif

Reen al la supro