Al la enhavo

Iom da novaĵoj de E@I

de Jev, 2007-novembro-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:24:18

La paĝaron lernu! realigas kaj prizorgas la organizo E@I (http://www.ikso.net). Se vi volas scii, pri kio alia ĝi okupiĝas, vizitu la jenan paĝon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:46:26

Sur la ruslingva versio de la ĉefpaĝo forestas iuj ajn novaĵoj. ploro.gif
Ĉu tradukistoj-enrusigistoj mankas?
E@I:2007-07-11/16
Okazis kunsido de E@I en Kaunas, Litovio. Celo estis plani aktivaĵojn de la organizo en la estonteco. Unuaj tri tagoj estis dediĉitaj al lernu!, aliaj tri al ceteraj projektoj kaj planoj.
В Каунасе, Литва, состоялось заседание международной организации "Образование в Интернете" (E@I). Основной целью было спланировать будущие мероприятия организации. Первые три дня были посвящены Lernu!, другие три дня остальным проектам и планам.

E@I:2007-06-02
Kadre de la printempa Malferma tago en la Centra Oficejo de UEA okazis prezento de la Manlibro pri Vikipedio, eldonita helpe de E@I, sekvita de praktika demonstro. La manlibro fariĝis la dua plej vendata libro dum tiu tago.
В рамках весеннего Дня открытых дверей в штаб-квартире Всемирной Асcоциации Эсперанто состоялась презентация Руководства (справочника) по Википедии, изданного при помощи E@I, вслед за практической демонстрацией. Справочник стал второй по объемам продаж книгой в этот день.

Ŝajne, ke mi sufiĉe ĝuste ĉion tradukis. Por mi restis nur unu malklara loko: prezento de la Manlibro pri Vikipedio, eldonita helpe de E@I, sekvita de praktika demonstro.
Ĉu la prezento estis sekvita aŭ la manlibro? lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:58:30

Kiom da uzataj lingvoj havas la proekto Komputeko? Ĉu nun nur tri?
Mi volus havi ankaŭ mian gepatran lingvon kiel uzatan.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:02:35

Terurĉjo:Sur la ruslingva versio de la ĉefpaĝo forestas iuj ajn novaĵoj. ploro.gif
Ĉu tradukistoj-enrusigistoj mankas?.
Jes, ŝajne mankas. rideto.gif Mi enmetis viajn tradukojn. Se vi volas helpi pri tradukado, mi povos sendi al vi klarigojn, kiel eblas tion fari.

Terurĉjo:Ŝajne, ke mi sufiĉe ĝuste ĉion tradukis. Por mi restis nur unu malklara loko: prezento de la Manlibro pri Vikipedio, eldonita helpe de E@I, sekvita de praktika demonstro. Ĉu la prezento estis sekvita aŭ la manlibro? lango.gif
Verŝajne la prezento. ridego.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:04:32

Terurĉjo:Kiom da uzataj lingvoj havas la proekto Komputeko? Ĉu nun nur tri?
Mi volus havi ankaŭ mian gepatran lingvon kiel uzatan.
Via kunlaboro estas bonvena. Ni nun preparas grandan projekton surbaze de Komputeko, kiu enhavos bonan traduksistemon. Tiam eblos facile aldoni tradukojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:39:08

Jev:ridego.gif
Ĉu aperis nova vizaĝeto en la vizaĝetaro de Lernu!?
ridego.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:47:13

Terurĉjo:
Jev:ridego.gif
Ĉu aperis nova vizaĝeto en la vizaĝetaro de Lernu!? ridego.gif
ekstertemo.gif he he he, bona okazo por uzi tiun ĉi bildeton.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:53:59

he-he-he, mi jam provis rubo.gif.
Estis bonguste kaj sukcese. ridego.gif

Reen al la supro