Al la enhavo

Pluralo aŭ singularo?

de Terurĉjo, 2007-novembro-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 19:35:46

Se iu kvanto finiĝas per unuo, ekzemple - 21, 561, 1671, 29981 kaj t.p., kiun nombron (ununombron aŭ multenombron) oni devas uzi post ĝi?
Ekzemple: restis 4771 simboloj en la mesaĝo aŭ restis 4771 simbolo en la mesaĝo?
Mi demandas, ĉar tiukaze mia gepatra lingvo postulas uzi singularon.
Kion postulas Esperanto?

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-13 19:37:47

Pluralon, laŭ mia scio.
En la finna se mi bone memoras oni uzus partitivon, t.e. "1000 da simbolo".

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:03:45

Certe bezonatas pluralo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:10:21

Mi tre dankas vin, miaj karaj geinstruantoj.
Sed mi havas sekvan demandon: pri okulvitroj.
Ĉu la vorto en Esperanto ĉiam havas multenombron?
Ekzemple, kiom da okulvitroj havas mnlg sur la avataro?

Se la respondoj estos: mnlg havas unu okulvitron aŭ unu okulvitrojn, ambaŭ estos sensencaj. rido.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:15:20

En PIV estas okulvitroJ (laŭ Universala Vortaro tio estas singularo). Kaj tie aperas jenaj ekzemploj: Ŝi surmetis siajn okulvitrojn; sunokulvitroj.

En la foto mnlg estas kun okulvitroj. rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:26:20

Sed en lia foto oni nur vidas unu okulvitro. okulumo.gif

Mnlg, vi pravas pri la finna.

Parolante pri pluralo, kio okazas kun nombroj inter unu kaj du?
Ĉu oni diras “1,5 gramo” aŭ “1,5 gramoj”?

(La regulo, kion mi uzas mialingve estas singularo ekde strikte du, do “1,5 gramo”. Tamen mi ne certas, ĉu oni faras same Esperante.)

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-13 20:28:39

Terurĉjo:Ekzemple, kiom da okulvitroj havas mnlg sur la avataro?
En mia persona bildeto aperas nur unu lenso el miaj okulvitroj. okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 21:32:27

mnlg:En mia persona bildeto aperas nur unu lenso el miaj okulvitroj. okulumo.gif
Aŭ duono de okulvitroj, tio estas okulvitro. lango.gif
Mutusen:Ĉu oni diras “1,5 gramo” aŭ “1,5 gramoj”?
1,5 estas unu kaj duono gramoj, ĉar estas pli ol unu.
1,6 estas unu kaj ses dekonoj de unu gramo.
Ŝajne, ke mi mem implikiĝis.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-13 23:24:41

Terurĉjo:1,5 estas unu kaj duono gramoj, ĉar estas pli ol unu.
Ha ha, kaj nun mi frenezigu vin. Oni diras "0,6 gramoj" (*) kvankam tiu kvanto estas malpli ol unu ridulo.gif

(*) = Almenaŭ, tiel mi supozas...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-13 23:36:36

Bonvolu ne suferigi miajn cerbojn. (aŭ unu cerbon? kiom da cerboj havas homo? aŭ malgranda gremlino?).
Estas vasta kampo por bone cerbumi la problemon.
Miavice mi konsultos niajn spertulojn pri la uzado de tia maldika demando, kiel la uzado de singularo kaj pluralo. Rompu ili cerbojn.

Reen al la supro