Al la enhavo

Peto por helpo:-) Kio signifas ion en via kulturo, sed ion tute alia en alia kulturo?

de Pandík, 2007-novembro-15

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-26 09:52:44

Mielo:Ĉu vere ? rido.gif
Sed kiel oni povas doni al iu frapon sur sia langon ? shoko.gif
Langosupo... hm, la vorto ne vere havas regulon, sed ĝi pli signifas ke vi diros multajn nebelajn aferojn/vortojn al iu. Do, por puni iun, vi uzos vian langon lango.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-26 19:09:34

ora knabo:
Mielo:Ĉu vere ? rido.gif
Sed kiel oni povas doni al iu frapon sur sia langon ? shoko.gif
Langosupo... hm, la vorto ne vere havas regulon, sed ĝi pli signifas ke vi diros multajn nebelajn aferojn/vortojn al iu. Do, por puni iun, vi uzos vian langon lango.gif
Hmmm.... Tiu estas la afero, kion ni komprenas malfacile pro nia diferenca lingvo.
La "nyakleves" resp. "kolonsupon" estas (estus) ebla, vera puno. Kvankam, ni ŝercas kiam temigas pri ĝi. rideto.gif

Pandík (Montri la profilon) 2007-novembro-27 08:44:06

Ho, tiom da specifaĵoj de naciaj kompreniloj! Mi tre dankas al vi ĉiuj. Memkompreneble, se vi ankoraŭ havas iujn pensojn, mi tre volonte uzos ilin en mia laboro por la lernejo. Mi prezentos ĝin la 6an de decembro. Memkompreneble, mi tie iomete mencios Esperanton kiel taŭgan internacian komprenilon.okulumo.gif

Fakte, puni iun per lango povas esti tre interesa lango.gif Mi certe volus tion iam vidi rido.gif

Pri la insulo mi neniam aŭdis. Nekredebla afero. Mi komprenas, ke diversaj nacioj havas diversajn kapsignadojn, sed kia povas esti kompreniĝo inter samlandanoj, kiam eĉ ili havas diversajn signomanierojn???shoko.gif

novatago (Montri la profilon) 2007-novembro-27 09:21:11

Saluton! Antaŭ kelkaj da jaroj, mi renkontis hispananan virinon, kiu vivis en la suda parto de Usuno. Tie vivas multaj kubanoj kaj aliaj centra kaj sudamerikanoj. Ŝia nomo estas Paloma (esperante: kolombo), kiu estas ofta nomo en Hispanio. Kiam ŝi renkontis kubanojn (mi kredas memori ke ŝi parolis pri kubanoj tamen oni povus esti landanon el alia lando sude de Usono) kaj ŝi diris sian nomon, la kunparolantoj ne povis kredi ŝin kaj eĉ foje la vizaĝo de la kunparolanto ruĝiĝis. Laŭ ŝi rakontis min, la vorto "paloma" por ili ne signifas nur "kolombon" sed ankaŭ [url=http://reta-vortaro.de/revo/art/piĉ.html#]"piĉon"[/url].

Ankaŭ mi havis miskomprenaĵojn similajn kun la vorto hispana "coger" (esperante: preni), kiu en sudameriko ofte ankaŭ signifas "seksumi".

Ĝis, Novatago. (Kial ni ĉiam finigas parolante pri sekso?)

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-27 10:51:46

Mitsubishi faris aŭton kiu nomiĝas en Eŭropo "Pajero" (por indiki ke oni povas iri kamparen kun tiu 4x4-aŭto).

Sed en Sudameriko Pajero signifas masturbemulo, do la aŭto nomiĝas alie ridulo.gif

Tio rakontis mia hispana-instruisto ridulo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-27 18:51:18

novatago:
(Kial ni ĉiam finigas parolante pri sekso?)
La sekso estas dankema temo. rido.gif Kvankam, mi ne komprenas kia interritalo estas inter la sekso kaj la preni. shoko.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-27 18:54:59

Pandík:
Fakte, puni iun per lango povas esti tre interesa lango.gif Mi certe volus tion iam vidi rido.gif
(Denove la sekso lango.gif )

Pandík:Pri la insulo mi neniam aŭdis. Nekredebla afero. Mi komprenas, ke diversaj nacioj havas diversajn kapsignadojn, sed kia povas esti kompreniĝo inter samlandanoj, kiam eĉ ili havas diversajn signomanierojn???shoko.gif
Pri kia insulo ????

novatago (Montri la profilon) 2007-novembro-27 21:54:34

Mielo:
... mi ne komprenas kia interritalo estas inter la sekso kaj la preni.
Mi pensas ke tiu rilatas al la fakto pri "preni la virinon (aŭ la viro) kaj seksumi". Mallongige: "preni". Tial ili ĉiam ridiĝas se aŭdas iun, kiu diras "Mi prenis libron en librejo" aŭ "Mi prenis la hundo de mia frato".

Ĝis, Novatago.
Ne, ne. Ne ĉiam ni pensas pri la sama afero. Ni ĉiam pensas pri la sola afero.

Pandík (Montri la profilon) 2007-novembro-29 09:12:08

Mielo:
Pandík:
Fakte, puni iun per lango povas esti tre interesa lango.gif Mi certe volus tion iam vidi rido.gif
(Denove la sekso lango.gif )
rido.gif

Mielo:
Pandík:Pri la insulo mi neniam aŭdis. Nekredebla afero. Mi komprenas, ke diversaj nacioj havas diversajn kapsignadojn, sed kia povas esti kompreniĝo inter samlandanoj, kiam eĉ ili havas diversajn signomanierojn???shoko.gif
Pri kia insulo ????
Ora knabo sribis:
La jena afero estas tre interesa al mi: Mi vidis iun filmon en kiu oni diris ke ĉiuj popoloj vivantaj pli oriente ol iu insulo (mi ne rememoras kiu, eble ĝi estas parto de Italio) por montri "NE" movas sian kapon supren-malsupren, kaj por montri "JES" movas ĝin dekstren-maldekstren. Popoloj vivantaj pli oueste ol la insulo movas siajn kapojn malsame.

Pandík (Montri la profilon) 2007-novembro-29 09:14:13

donmiguel:Mitsubishi faris aŭton kiu nomiĝas en Eŭropo "Pajero" (por indiki ke oni povas iri kamparen kun tiu 4x4-aŭto).

Sed en Sudameriko Pajero signifas masturbemulo, do la aŭto nomiĝas alie ridulo.gif

Tio rakontis mia hispana-instruisto ridulo.gif
Ho, mi estas stultulo! Kio signifas "Pajero" demando.gif

Reen al la supro