Al la enhavo

Peto por helpo:-) Kio signifas ion en via kulturo, sed ion tute alia en alia kulturo?

de Pandík, 2007-novembro-15

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-02 16:34:12

novatago:
Mielo:
Ĉu vi ne pensas pri la vorto "premi" ?
Mielo, pardonu min sed mi ne komprenas kion vi volas demandi.

Ĝis, Novatago.
Mi pensis, vi miksis la vorton "preni" per "premi". Sed ne estas grava. rideto.gif

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-02 17:46:00

Mielo:
Mi pensis, vi miksis la vorton "preni" per "premi". Sed ne estas grava. rideto.gif
Ne, mi volis diri "preni" kun N. "Premi" en la hispana povas esti ankaŭ "feki" sed tiu ne estas uzata tre ofte. Eble ankaŭ "premi" estas uzata por diri "fari la amo" (kiel vi demandis en via lasta demando) sed mi ne memoras aŭdi ĝin antaŭe.

Mi klopodis ne fiparoli se mi ne sukcesis pardonu min.

Ĝis, Novatago.

Pandík (Montri la profilon) 2007-decembro-03 14:38:44

Mi pensas, ke ni ne fiparolis ĉi tie. Tio estis nur ekzemploj de miskomprenoj. Sed tamen pardonu!

Nu, mi volis skribi ĉi tien akoraŭ unu ekzemplon, sed tamen ĝi estas ankaŭ fia... Mi prefere ĝin ne skribos...
Sed tamen ion mi povas skribi. La ĉeĥa kaj la pola lingvoj estas similaj (se oni klopodas, oni povas kompreni unu la alian), sed tamen estas kelkaj vortoj, kiuj en ambaŭ lingvoj havas alian signifon. Ekzempe ĉeĥe "záchod" estas necesejo. Pole "zachod" signifas okcidento lango.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2007-decembro-03 15:25:08

Pandík:Mi pensas, ke ni ne fiparolis ĉi tie. Tio estis nur ekzemploj de miskomprenoj. Sed tamen pardonu!
Pandík, persone min tute ne ĝenas fiparolado. okulumo.gif Sed lernu! estas uzata ankaŭ de infanoj kaj pro tio estus bone, se en la forumoj oni ne uzu tiajn vortojn. okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-03 20:56:58

Pandík: Ekzempe ĉeĥe "záchod" estas necesejo. Pole "zachod" signifas okcidento lango.gif
Tiuj ne estas samaj. rido.gif

Pandík (Montri la profilon) 2008-januaro-31 13:53:03

Ho, mi ege pardonpetas. Mi nun havis tiom da laboro, ke mi eĉ ne povis danki al vi por viaj bonegaj konsiloj. Mia prezentado sukcesis, la kondiĉojn mi plenumigis. Do, koran dankon al vi ĉiuj! Estis tio tre interesa temo por mi!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-31 14:41:03

Pandík:Ekzempe ĉeĥe "záchod" estas necesejo. Pole "zachod" signifas okcidento
Ruse "zaĥod" (заход) plej ofte signifas sunsubiron.
Sed imperativa verbo заходи - "zaĥodi'" ('- estas akcentsigno) signifas "eniru". Pri necesejo ne temas. lango.gif
Interalie, malnova rusa vorto "нужник" (nuĵnik) estas necesejo. Ambaŭ vortoj estas egalaj. Nuĵn - neces, ik (iufoje) - ej, nula finaĵo - o.

toni692 (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:15:00

ora knabo:
Mielo:Kiam ni hungaraj koleras pro io, kion iu faras, ni diras al li aŭ ŝi ŝerce: Vi ricevos "kolonsupon".
hm... ni kroatoj uzas "jezikova juha" - langosupo rido.gif
ĉu tiu esprimo estas atentigo, ke oni "kraĉos" /ja, en kia "supo" estas la lango?/
kiel oni nomas la troviĝpunkton sur la placo Jelaŝiĉ en Zagrebo? Se mi bone audis, en Eo:
"sub la vosto" < de la ĉevalo, sur kion la heroo sidas. En kroata?
Ĉu la statuo vere estis deturnita post '89?
(Pardonu: tiu demando koncernas ne vorta, sed demonstranta mis/?/kompreno...)

Reen al la supro