Al la enhavo

-unto/-unta kaj -uto/-uta

de guyjohnston, 2007-novembro-21

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-30 21:11:39

mnlg:Mi provu trovi ekzemplon.

"Mi certas ke Johano fuŝos. Faronte ĉion eblan por ĝin solvi, mi vidos lian rezulton".

Tamen laŭ mi, kunmeto de -onte kaj -os pli klaras en ĉi tiu ekzemplo:

"Ĉiu memoru ke atingonte la landlimon ni devos pretigi niajn pasportojn".
Tute klaras nun, dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-30 21:48:35

Ŝak:Neniu el la dirintoj havas en sia denaska lingvo verajn adverbajn participojn... Neniu krom mi.
Ĉu ankaŭ mi havas en mia gepatra lingvo ion similan? Tiukaze estas duopo, kiu havas verajn adverbajn participojn.
Kio min mirigas, estas tio, ke en la frazoj:
Dirante, mi manĝis supon;
Dirante, mi manĝas supon;
Dirante, mi manĝos supon
ambaŭ agadoj estas samtempaj.

Verdano (Montri la profilon) 2007-decembro-11 20:22:58

mnlg:
guyjohnston:Bone. Mi vidas neniun kialon por ili esti neoficialaj, ĉar ŝajnas al mi tre logike uzi ilin per plivastigi tiun sistemon.
Ili ja estas, kaj laŭ mi ili estas plejparte senutilaj. Plej ofte participlo je -unt- povas simpliĝi al -ont-.

Rao:Ĉu ili estus parencaj al -us? Aŭ ĉu al -u?
Al -us.
Alia respondo al via unua alineo: Simpliĝo al participo futura "-ont-" plus kondicional'
se la participo "-ont-" ne estas intencita indiki pri io en estonto farindega. Do nur kiam per participo "-ont-" volas esti esprimata la pura futuro.
Sed kion fari, se havatas mallongigo de propozicio per participo aktiva kiel gerundio? Tiam ja devus aperi du participoj (estunte faronta tion, ...), czu tiam ne pli bone estas, apliki rekte la formon "-unte"? Mi kredas la uzon de tempa kaj moda vokal-shanĝo sub -s de la verbo, kaj sub -nt- de l' participo esti ne sole logika ellargado, sed esti ecz tute natura, pro tio ke en la lingvoj Fenica kaj Araba ankau aperas - je modifo de vokablo - iu vokalvariado, ecz tia sub du silaboj, la vorto tamen restantuma en la sama vortfamilio, relative strikte ligata al la baza vorto koncernita; vidu "ktb" por libro, legi kaj tiel plu. Depende de la vokaloj enmetataj inter la konsonantoj la vorto shanĝas sian rolon au signifon (sed ne tro distancen).

-----
Cetere, kion signifas la 'ciferoj de resto' sub la tablo de la enigataĵo? Mi legas ĵus ciferon 1560

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-11 22:53:21

Verdano:Cetere, kion signifas la 'ciferoj de resto' sub la tablo de la enigataĵo? Mi legas ĵus ciferon 1560
Se vi havus tablon en Esperanto, vi vidus, ke sub la fenestro estas skribite: restis simboloj. Ĝi estas la restaĵo de simboloj, kiujn vi povas skribi en via mesaĝo. Entute vi rajtas uzi en unu mesaĝo nur 3000 simbolojn.

Reen al la supro