Al la enhavo

Pri titoloj

de Azulreal, 2005-julio-11

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2005-julio-11 21:46:43

Saluton al cxiuj!

 

Mi esperas ke tiu cxi temo placxu al iuj, kiuj volos partopreni ridulo.gif

Nu, mi sxatas provi skribi kelkajn verkajxojn kaj eble tial mi multe interesigxas pri la titoloj de la filmoj, romanoj, kanzonoj, ktp... Do mi scivolas pri tiu titolo, kiu iufoje kortusxas vin, kiu speciale interesigis aux placxis vin.

Ekzemple pri romanoj, mi sxategas la titolojn de du el la verkajxoj de Paulo Coelho, brazila skribisto. Unue la jena: “Apud la bordo de la Rivero Piedra, mi sidis kaj ploris” (“Na margem do Rio Piedra eu sentei e chorei” originale kaj “A orillas del Río Piedra, me senté y lloré” hispan-lingve). Due: “Veronika decidas morti” (“Veronika decide morrer” kaj “Veronika decide morir”).

Pri filmoj mi tre sxatas la titolo de hispana filmo: “La geamantoj de la Polara Cirklo” (“Los amantes del Círculo Polar”).

Kaj vi, kiu?

Bonvole, rakontu al mi ridulo.gif

 

Fátima

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-marto-23 15:21:24

Azulreal:
mi multe interesiĝas pri la titoloj de la filmoj, romanoj, kanzonoj, ktp... Do mi scivolas pri tiu titolo, kiu iufoje kortuŝas vin, kiu speciale interesigis aŭ plaĉis vin.
Mi tre ŝatas la titolon de romano "loko nomata libereco"
Ĝin skribis Ken Follet.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-23 17:50:45

Azulreal:Saluton al ĉiuj!

 

Mi esperas ke tiu ĉi temo plaĉu al iuj, kiuj volos partopreni ridulo.gif

Nu, mi ŝatas provi skribi kelkajn verkaĵojn kaj eble tial mi multe interesiĝas pri la titoloj de la filmoj, romanoj, kanzonoj, ktp... Do mi scivolas pri tiu titolo, kiu iufoje kortuŝas vin, kiu speciale interesigis aŭ plaĉis vin.

Ekzemple pri romanoj, mi ŝategas la titolojn de du el la verkaĵoj de Paulo Coelho, brazila skribisto. Unue la jena: “Apud la bordo de la Rivero Piedra, mi sidis kaj ploris” (“Na margem do Rio Piedra eu sentei e chorei” originale kaj “A orillas del Río Piedra, me senté y lloré” hispan-lingve). Due: “Veronika decidas morti” (“Veronika decide morrer” kaj “Veronika decide morir”).

Pri filmoj mi tre ŝatas la titolo de hispana filmo: “La geamantoj de la Polara Cirklo” (“Los amantes del Círculo Polar”).

Kaj vi, kiu?

Bonvole, rakontu al mi ridulo.gif

 

Fátima
Kara Fátima,
ankaŭ mi legis ambaŭ libron de Coelho. La titolo de hungara estas "Veronika meg akar halni" kaj "A Piedra folyó partján ültem és sírtam".Kaj por mi plaĉas ankaŭ "Az alkimista" - La alkemiisto kaj la "Zahir". Tiun mi ne povas traduki. rido.gif
Hungara traduko de la filmoj kaj romanoj ne similas ofte. Ĉe, ĝi estas tuta malsama.
Titolo de mia favorita romano estas "Büszkeség és balítélet" - Fiereco kaj antaŭjuĝo" de Jane Austen (Pride and prejudice). La hungara traduko estas iom alia, sed interesas.

Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 11:13:05

Mielo:
Hungara traduko de la filmoj kaj romanoj ne similas ofte. Ĉe, ĝi estas tuta malsama.
Titolo de mia favorita romano estas "Büszkeség és balítélet" - Fiereco kaj antaŭjuĝo" de Jane Austen (Pride and prejudice). La hungara traduko estas iom alia, sed interesas.
Tio ankaŭ okazas rilate al enhispanigitaj titoloj de fremdaj verkaĵoj. Ekezemple la usona filmo nomita "The Frighteners" (iom simila al "La timigistoj" esperante, pli-malpli ĝuste rideto.gif ), en Hispanio estis nomata kiel "Kaptu por mi tiujn fantomojn" shoko.gif Kial?? lango.gif

"Fiereco kaj antaŭjuĝemo" ankaŭ estas unu el miaj plej ŝatataj romanoj, ekde kiam mi estis 14 aŭ 15-jara mezlerneja studento kaj legis ĝin unuafoje rido.gif Min plaĉus legi ĝin aliafoje, sed esperante. Ĉu vi spektis iun filmon pri tiu rakonto?

Matilda, "Loko nomata libereco" estas bela titolo. Mi antaŭe ne aŭkultis pri ĝi, kvankam eble ĝi estis tradukata en Hispanio aliamaniere okulumo.gif

Ĝis, karaj! sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:23:11

Azulreal:
"Fiereco kaj antaŭjuĝemo" ankaŭ estas unu el miaj plej ŝatataj romanoj, ekde kiam mi estis 14 aŭ 15-jara mezlerneja studento kaj legis ĝin unuafoje rido.gif Min plaĉus legi ĝin aliafoje, sed esperante. Ĉu vi spektis iun filmon pri tiu rakonto?
Jes, mi spektis ankaŭ plurajn filmojn pri la romano. Mia preferata versio estas la filmo de BBC, en kiu rolis Colin Firth. Ĉu vi konas la filmon ?

Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 19:02:23

Jes, mi certe konas ĝin! Mi ŝategas tiun aktoron rideto.gif
Bedaŭrinde la voĉo de hispanlingva dublado por li estas terura miaopinie, min tute ne plaĉas.
Ĉu en Hungario oni kutimas dubli la eksterlandajn filmojn?

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 19:15:45

Azulreal:Jes, mi certe konas ĝin! Mi ŝategas tiun aktoron rideto.gif
Bedaŭrinde la voĉo de hispanlingva dublado por li estas terura miaopinie, min tute ne plaĉas.
Ĉu en Hungario oni kutimas dubli la eksterlandajn filmojn?
Jes, ankaŭ mi ŝatas lin ol multoj virinoj. rido.gif
La hungaraj dubloj estas tre bonaj. Ĉu vi scias, ke verkistoj de multoj famaj filmoj permesas uzi la dublon nur tiam pro la esksterlandoj, se ĝi estas plaĉa pro ili ? La hungaraj dubloj estas prestiĝaj. Sed mi rigardas filmon per propra lingvo multfoje kaj mi nur legas la dublon.

Azulreal (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 19:34:22

La hispanlingva dublado de eksterlandaj filmoj ankaŭ estas tre bona kaj mi tute ĝuas ĝin. Sed ĉi-okaze, en tiu versio de "Fiereco kaj antaŭjuĝemo", voĉo de vira ĉefrolulo (tio estas, S-ro Darcy) al mi tute ne plaĉas. Male mi ŝatas la dublintan voĉon por Colin Firth en aliaj filmoj. Kelkaj aktoroj, pli famkonataj, ĉiam estas dublataj per samaj voĉoj, sed ankoraŭ ne li okulumo.gif

Fojfoje ankaŭ mi ŝatas spekti filmojn kun originalaj voĉoj, surtute angle kaj france, kiujn mi iom povas kompreni nur aŭskultante. Ekzemple mi spektis baratan filmon kaj legis subtitolojn por kompreni, ĉar mi ne trovis tiun filmon kun hispanlingva dublado. Ho, la filmo estis "Akvo" de Deepa Mehta, tre, tre bela, tute spektinda.

Ĝis! sal.gif

Reen al la supro