Al la enhavo

Kiam Ukrainio aliĝos en Eŭropa Unio

de Andreo Jankovskij, 2007-novembro-23

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-28 11:36:56

rideto.gif

Ukrainanoj jam elektis sian vojon, ni iras al Eŭropa Unio!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-28 12:27:31

rido.gif

Mi tre esperas ke Rusio estos bona kaj demokratia lando.

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-28 19:11:21

Ne ekzistas demokratio en la mondo... plu?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-28 22:32:03

Kiu diris, ke Esperanto estas lingvo de paco kaj amikeco?
Kiu revis pri fina venko?
Per Esperanto al pli bona interkompreno inter diverslingvaj popoloj!!!
Ukrainanoj jam elektis sian vojon, ni iras al Eŭropa Unio!
Iru sed poste ne plendu!
Mi tre esperas ke Rusio estos bona kaj demokratia lando.
Unue, oni povas imagi ke Ukrainio estas tia.
Due, tio estas ne espero, sed enmiksiĝo en nian internan vivon. lango.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-29 00:35:51

Andreo:Ukrainanoj jam elektis sian vojon, ni iras al Eŭropa Unio!
Terurĉjo:Iru sed poste ne plendu!
Same Rusio diris al aliaj landoj kiujn jam eniris en Eŭropa Unio!!!

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-29 20:23:35

Lasu babili, sed la Eŭropa Unio do estas bona ideo (kun kapitalistaj problemoj) . Certe ja ne estas furioza kaj ofte vi ne profitas kun ĝi... sed mi ĝojas eble, ke Ukraino iras tiun ĉi vojon.

Ukraino bonvenon, kaj Polio kaj Grandbritio: Ĝis neniam! Esti en la Eŭropa Unio signifas havi intereson pro Eŭropon, ne blokadi la aferon.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 12:08:12

sal.gif
Jam Ukrainio faris:

1) Monda Organizaĵo pri Komerco - 2008 Farite[/b]

sinjoro (Montri la profilon) 2008-majo-05 20:10:04

Same, kiel antaŭe kun granda ĝojo mi spektis televide antaŭeniron de la oranĝkolora revolucio en Ukrainujo, nun mi forte apogas eniron de la najbara lando en Eŭropan Union. Kaj same kiel tiam, ankaŭ nun poloj ĝenerale forte apogas tiun ideon - la ŝanĝon en centra-orienta Eŭropo eble iel instigos la eŭropa ĉampionado en piedpilko kiun en 2012 kune preparos Polujo kaj Ukrainujo

Reen al la supro