Al la enhavo

The Night Before Xmas, translation, from 2010

de cFlat7, 2013-decembro-24

Mesaĝoj: 5

Lingvo: English

cFlat7 (Montri la profilon) 2013-decembro-24 17:07:45

From the Lernu! English forum 2012-12-15:

LA ANTAŬKRISTNASKA NOKTO de Clement Clarke Moore aŭ Henry Livingston
(Traduko de Miland Joshi)

Tra la tuta domo, kiam nokto antaŭkristnaska estis,
Eĉ ne muso - neniu vivanta moviĝis,

Zorge oni pendis la ŝtrumpojn apud la kamentubo
Esperanta ke baldaŭ aperos Skt Nikolao

Enlitiĝis komforte la infanoj
Vizioj de sukprunoj en la kapoj

Kaj Panjo en ŝia poŝtuko, mi en mia ĉapelo
Ekripozis por longa vintra dormo

Kiam sur la gazeno kia bruo komencis
Mi tuj ellitiĝis por eltrovi kio okazis

Fulme mi flugis fenestren
Malfermis kaj ĵetis la kadron supren

La luno sur la neĝo, kiu ĵus falis
Al subaĵoj meztagan brilon donis

Kiam aperis mirindaĵo antaŭ miaj okuloj
Eta sledo kaj ok etaj rangiferoj

Kun eta veturiganto, kiu tiom verva estis
Ke estas Skt Niĉjo, mi tuj sciis

Pli rapide ol agloj, liaj kurĉevaloj kuris
Kaj li fajfis, kaj kriis, kaj nome ilin alvokis

"Ho Kurjo! Nun Dancjo! Nun Vulpino kaj Prancjo!
Antaŭen, Kometo! Ant' Kupido! Ant' Dondro, kaj Blicjo!

Al la portiko - la muro superu!
Nun for! For! Ĉiuj for rapidu!"

Kiel sekaj folioj kiujn la uragano flugigas
Kiam ili renkontas obstaklon, ĉielen grimpas

Do al la dompinto flugis la kurĉevaloj
Kun Skt Nikolao, la sledo plena je ludiloj,

Kaj tuj mi aŭdis sur la tegmento
Prancanta, stamfanta, ĉiu eta hufo

Dum mi turniĝis kaj al mi la kapon tiris
Subkamene Skt. Nikolao saltis

Per peltoj, el kapo al piedo, vestitaj
La vestoj pro cindroj kaj fulgo makulitaj

Amason de ludiloj sur la dorso li kunportis
Kiel lolportisto malfermonta pakaĵon li aspektis

Kiel brilis liaj okuloj, liaj kavetoj kiel bonhumoraj
Kiel ĉerizo lia nazo, liaj vangoj kiel rozoj!

Lia amuza eta buŝo kiel pafarko leviĝis
Kaj la barbo de lia mentono kiel la neĝo blankiĝis

Li prenis forte per la dentoj la stumpon de pipo
Kaj la fumo ĉirkaŭiris lian kapon kiel florkrono

Larĝa lia vizaĝo, eta lia ventro kaj ronda estis,
Kiu, kiam li ridis kiel bulo da ĵeleo skuis

Dika, vere gaja elfo li estis
Vidinte lin, malhelpi min ridi mi ne povis

Li okulumis kaj kapturnis
Timo el mi tuj foriris

Neniu vorto, sed tuj al la laboro
Li plenumis ĉiun strumpon; kaj kun ekskuo

Per la fingro li nazon tuŝis
Kaj kapjesinte, la kamenon superis

Li saltis al la sledo, fajfis al la skipo
Kaj for ili ĉiuj flugis, kiel la lanugo de kardo

Sed antaŭ ol li malaperis, mi aŭdis lin kriantan,
"Feliĉan kristnaskon al ĉiuj, kaj ankaŭ bonan nokton!"

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-decembro-24 17:33:30

Bonege, dankon, cflat, mi atendas miajn infanojn, estas 6:30 (vespere) kaj ni volos iomete festi. Mi deziras ĉion bonan al vi.

erinja (Montri la profilon) 2013-decembro-24 18:40:12

ratkaptisto, remember that this is the English forum; please edit to include an English translation.

saredding (Montri la profilon) 2013-decembro-24 18:50:44

Dankon / Thank you! I am just beginning to learn Esperanto, but since I already know this poem, I can also enjoy it in Esperanto. Most of my family, except my mother, live far away and this brings back fond childhood memories of this holiday.

I'd love to see other translations of different works from people who come from other faiths and cultures as well. To me, that is the beauty of Esperanto - it's simultaneous universality and neutrality. Plus, it's just a brilliantly fun poem!

saredding (Montri la profilon) 2013-decembro-24 19:05:19

By the way, it would be nice if I could also highlight an Esperanto word in the English language forum and get an English translation. I'm learning a lot of Esperanto by doing that in the Esperanto language forums. Don't know why that function doesn't appear to be available in the English language forum. If this can be done, please tell me how.

Not a complaint because this website and the people here are awesome. Just an inquiry if it's possible to do. I know I can type the word in the Vortaro / Dictionary for a translation, but it's obviously more time-consuming. I could also copy - paste to a translation website, but also a bit more work.

Thanks in advance for any comments / suggestions.

Reen al la supro