Al la enhavo

Ĉu forumoj por komencantoj?

de Jev, 2007-novembro-28

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-novembro-29 06:46:45

Kiel ni povas kuraĝigi komencantojn skribi en la esperantlingvaj forumoj?

Ni ne povas. Iuj eventuale havos kuraĝon. Aliaj neniam kuraĝos. Se oni timas skribi ĉi tie, oni ofte timos skribi en pli baza loko ankaŭ.

Ni devus ne moki la erarojn de komencantoj, kaj nur helpos ilin amikeme. Sed, ni ne povas skribigi ilin, kaj iuj ĉiam timos.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-29 07:23:03

Mia celo ne estas moki, sed eviti ke oni uzu kiel ekzemplon por plibonigi sin, malbonan lingvaĵon. Se veras tio kion vi diras kaj ĉiam estas timiduloj, do ili ne vizitos eĉ la forumon kiun oni pripensas aldoni.

En itallingva forumo estas komencanto kiu ankoraŭ multe eraras; li ekzercas sin per tradukoj, kaj petas korektojn. Mi korektis kvar el liaj ekzercoj. Mi ankaŭ foje korektis en anglalingva forumo. Mi neniam mokis kaj neniam eĉ emis moki.

Tia ekzercado povas tute bone okazi en aliaj nacilingvaj forumoj, kaj eĉ en kelkaj esperantlingvaj. Nova forumo ne bezoniĝas kaj kiel mi jam sufiĉe multajn fojojn priskribis, mi timas ke ĝia efiko povas esti pli malbona ol atendite.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-29 11:34:44

Komencinte la uzadon de la paĝaro, mi ofte provis korekti fremdajn erarojn, se iu interesiĝas, tiu facilege povas tion vidi en antaŭaj miaj mesaĝoj (ek-de la komenco de marto).
Sed mi rapide rifuzis tian intencon kaj nur de tempo al tempo mi daŭrigas helpi al novicoj (kiu mi mem estas rido.gif ).
Preskaŭ ĉiuj Lernu!-anoj estas komencantoj kaj gelernantoj. Preskaŭ ĉiuj multe eraras en siaj mesaĝoj.
Nur kelkaj personoj fakte plenrajtas konsiligi kaj korekti erarojn de gelernantoj, laŭ mia vidpunkto, kaj mi eĉ kuraĝis skribi la liston:
[LISTO]
Jev, kiel Lernu!-teamano;
Jasminka, same;
Erinja, same, sed ŝi maloftas en komunaj forumoj;
mnlg, kiel instruanto de Esperanto;
Ŝak, spertega rusa esperantisto;
ŝajne, ke ankaŭ Rao;
rubo.gif mi lango.gif[/list]La listo certe ne plenas, mi petas pardonon de tiuj, kiujn mi forgesis, sed evidentiĝas, ke forestas multo da veraj korektantoj kaj instruantoj en la paĝaro.
Krome, kiel mi opinias, la nivelo de la forumoj ne estas tro alta, sed tro malalta pro multnombraj eraroj, kiuj miskondukas la uzantojn. Plie, mi opinias, ke korektado kaj instruado en la paĝaro estas ne nur bezonata, sed nepra!
Kiu ja kuraĝos preni responson pri tio?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-novembro-29 11:41:43

Laŭ mi, la lingvnivelo ne estas bariero al bona kompreno, ĉar uzeblas jam tre bona vortaro en la sito mem, kiam mesaĝo estas en tro alta esperantnivelo.
Verdire, jam estas tre rara trovi mesaĝojn en alta nivilo, ĉu ?!
Nur eraroj multnombraj kelkfoje malpermesas kompreni la ideojn skribitajn. En tiu kazo, oni povas proponi korektadon senprobleme.
Ja estas sito de komencantoj, do...
Kiam oni dubas pri vortoj, oni uzu la vortaron por pliboniĝi nian scion de la lingvo.
Laŭ mi, ekzistas pli serioza bariero al uzado de la lingvo internacia en la forumo : estas la ĉeesto de nacilingvaj forumoj mem.
Ke Lernu! estus tradukita en naciaj lingvoj,mi komprenas. Kompreneble estas necesa ilo por komencantoj.
Sed laŭ mi, oni perdas bonajn temojn, kiam aperas nur en tiuj ĉi fadenoj nacilingvaj.
ĉu vi ne trovas tion domaĝa ?

amike

Manu

billpatt1942 (Montri la profilon) 2007-novembro-29 18:54:53

Jen la maljunviro alvenas al la sceno! lango.gif

Mi legis la komentojn de tutaj skribantoj. Oni pravas demandi ‘kio estas la baza simpla Esperanto’? Aparta forumo faliĝos pri tio, laŭ mi. Vere oni korektas erarojn en la naciaj forumoj, ofte sen fino. Tiel senfinaj korektaĵoj eble malkuraĝas komencantojn.

Mi estas eterna komencanto (je Esperanto ekde 1990). Mi skribas iam en plej alta nivela Esperanto, iam mi apenaŭ eblas skribi mian nomon (ĉu Bill, Vilĉjo, Vilam, ktp). Laŭ mia opinio ni havas du vojojn helpi. Ne gravas la metodo. Unue, ni estu amikema, afabla. Due, ni helpos pri la natura timo de la komencantoj. Lernu!uloj estas tre amikemaj kaj afablaj. Tamen mi havas timojn. Mi ne uzas tujmesaĝilo, ĉar mi estas timida. (Kiam mi iras en novan lokon, mi ŝatas iri kun amiko. Kio estos mia amiko?) Ankaŭ, mi ne ofte uzas la poŝtkartojn, mesaĝojn, k.t.p., laŭ timeto.

Do mi proponas kelkajn aferojn. Unue, aldonu en la profilo-respondoj, opcia demando ĉu vi ŝatus interŝanĝi mesaĝojn je la celo ke vi ŝatus babili pri lingvaj demandoj nacilingve aŭ esperante. Kaj kio estas via sperto – traduko, poezio, mekaniko, komputila lingvaj, k.t.p. Due, eble ni havus forumon pri demandoj, kaj en la forumo prezentu elekton ĉu la demando estas malferma, tio estas, ĉiuj respondas, aŭ ferma, tio estas la demandulo elektas, kaj petas kiel favoro, ke unu persono respodas (Ekzemple, unu el la lingvhelpantoj, elektita el listo). En ĉiuj kazoj, la tuta fadeno estas videble por ĉiuj legantoj. Do, ni komencantoj povas lerni de la demando kaj respondoj. Ĉi metodo eble finos la ne finajn korektojn da eraroj. Oni povus vidi en ĉi tie propono, eble ia mal-tuj-mesaĝilo, ia pli aŭ malpli simpla, sed ia malrapida koridoro sur la ŝoseo al la plej alta nivelo de Esperanto.

Mi tre ŝatas Lernu! Mi dankas ĉiujn, kiuj skribos en la forumoj. Mi dankas la lingvhelpantojn. Mi miriĝas pri la plej bona laboro de Esperantistaj junuloj, ĉu en Lernu!, ĉu en Radio Verda, ĉu en la tiuj multaj retpaĝoj kiuj nun ekzistas, (ne kiel en la 1950a dek jaroj, kiam ni studis nur el tedaj libroj kaj sonbendoj). Bravo!

horsto (Montri la profilon) 2007-novembro-29 20:25:56

Mi ankaŭ opinias ke ne estus bona ideo fari novan forumon por komencantoj. Mi tute konsentas kun Terurĉjo ke preskaŭ ĉiu Lernu!-ano estas komencanto aŭ lernanto. Preskaŭ ĉiu irus al la nova forumo kaj la nivelo malpliiĝus, ĉar ni perdus la malmultajn spertulojn.
Ankaŭ pri la multegaj eraroj en mesaĝoj ĉi tie mi konsentas kun Terurĉjo. Estas tial eble eĉ danĝere por komencantoj legi ĉi tie. Ĉu ne estus bone havi pli facilan metodon korekti erarojn en mesaĝoj? Mi pensas ekzemple pri tio: Ĉiu mesaĝo ekzistu duoble. La unua estu la originalo, la dua estu korektebla por ĉiu Lernu!-ano. Tiam oni povus korekti sen enmeti novan mesaĝon.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-29 21:31:53

horsto:Mi pensas ekzemple pri tio: Ĉiu mesaĝo ekzistu duoble. La unua estu la originalo, la dua estu korektebla por ĉiu Lernu!-ano. Tiam oni povus korekti sen enmeti novan mesaĝon.
Interesa ideo. Necesos pripensi ĝin.

pace (Montri la profilon) 2007-decembro-01 14:37:31

Mi tre ŝatis la virtualajn lecionojn. Bedaŭrinde ili ne plu ekzistas. Estis bona okazo por la komencantoj skribi, eĉ kun eraroj, kaj esti korektitaj de la gvidanto.

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-01 15:17:09

pace:Mi tre ŝatis la virtualajn lecionojn. Bedaŭrinde ili ne plu ekzistas. Estis bona okazo por la komencantoj skribi, eĉ kun eraroj, kaj esti korektitaj de la gvidanto.
Baldaŭ ili denove funkcios. Ni nun laboras pri nova virtuala klasĉambro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-01 17:55:22

Malgraŭ mia antaŭa mesaĝo kaj tio, ke tuta Lernu! estas la paĝaro por komencantoj, mi proponas al Lernu!-teamo: forĵetu hezitojn kaj kreu apartan forumon por veraj komencantoj. Spertuloj kaj lernu!-teamanoj jam monstis siajn vidpunktojn por kompreni, ke per simpla demokratia voĉdonado ne eblas solvi la problemon.
Kiu estas diktatoro en via densa rondeto? Ĉu Bertilo?
Li nepre decidu.
Miavice mi votas, ke neniam skribos eĉ unu mesaĝon tie. Mi ja ne estas novico. timemo.gif

Reen al la supro