Al la enhavo

farita "de" mi - ĉu bone?

de ora knabo, 2007-novembro-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-28 21:02:59

Mi scias ke mi povus diri ekzemple: mi faris tion, sed se mi volas uzi la "it/at/ot" formon, ĉu mi uzu "de" por diri kiu faris ion?
(farita de mi) (beligita de vi)...

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 21:53:28

Jes. "de" plej taŭgas por ĉi tiuj kazoj.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-29 22:12:52

Dankon okulumo.gif

Verdano (Montri la profilon) 2007-decembro-11 19:47:17

mnlg:Jes. "de" plej taŭgas por ĉi tiuj kazoj.
"de" lau unu de la reguloj dek-ses, donitaj por Esperanto, ankau aplikeblas por indiki pri la autoro de iu ago kiam regas la pasivoform'
Tiu regulo eĉ diras ke ne estas eble apliki tie iun ajn alian prepozicion.
Por diferencigi inter "de" de l' genitivo, ankau disde la "de" en senco de distanciĝo, iam estis proponite "di", devena de la lingvo Itala, ĉi tie por la persono de ago sub pasivo. En Latina uzatas tie "ab /a".

mnlg (Montri la profilon) 2007-decembro-11 19:57:13

Verdano:Por diferencigi inter "de" de l' genitivo, ankau disde la "de" en senco de distanciĝo, iam estis proponite "di", devena de la lingvo Itala, ĉi tie por la persono de ago sub pasivo. En Latina uzatas tie "ab /a".
Interese, mi ne sciis tion. En la latina "a"/"ab" signifas "el", laŭ mia memoro. En la itala la t.n. "aganta komplemento" (aŭtoro de pasiva ago) enkondukiĝas de prepozicio "da" (fatto da me = farita de mi).

Reen al la supro