Al la enhavo

Literaturo en Lernu?

de Filu, 2007-decembro-04

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-04 17:54:50

Karaj Lernu!-teamanoj,

Mi tre ŝatis legi la sekcion kie troveblas rakontoj ĉe Lernu!, speciale ĉar ne tro grandas Esperanta vortprovizo mia, kaj klikeblas ĉiu vorto en la tekstoj.

Nu! Tiuj estis ja ne tro mallongaj, sed nun mi ne plu povas legi aliajn...

Mia demando: ĉu eblus ĉipaĝare aldoni pliajn, pli kompleksajn tekstojn, kies rajtoj ne plu longe estus kurentaj? (Kiel, ekzemple, La OdiseadoDon Kiĥoto de la Manĉo)

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-04 18:08:49

Filu:Mia demando: ĉu eblus ĉipaĝare aldoni pliajn, pli kompleksajn tekstojn, kies rajtoj ne plu longe estus kurentaj? (Kiel, ekzemple, La OdiseadoDon Kiĥoto de la Manĉo)
La komento estas interesa. Kaj mi komprenas, kial vi volas pli da tekstoj. Mi ankoraŭ ne scias kion pensas aliaj lernu!-teamanoj, sed mi ŝatus havi pli da tekstoj ĉe lernu!. La sola problemo estas ke serĉado de tiuj tekstoj povas esti iom temporaba. Kutime estas multaj problemoj pri kopirajtoj de verkistoj, tradukantoj, eldonejoj ks.

Sed se iu el uzantoj volas helpi pri tio kaj ekzemple en tiu ĉi fadeno pretas helpi listigi la titolojn. Mi kredas, ke ni volonte poste enmetos ĉion. Nur necesas zorgi, ke la tekstoj estu en bonkvalita esperanto.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-04 19:50:43

Interalie troviĝas tiuj tre interesaj verkoj en la Gutenberga Projekto.

La puphejmo, de Henrik Ibsen

Alicio en Mirlando, de Lewis Carroll

Ifigenio en Taŭrido, de Goethe

Ĉu eblus en-Lernu!-igi ilin?

Reen al la supro