Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 2014-majo-28

Mesaĝoj: 930

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-30 11:44:01

m_v:N1: BoriQa - horsto [1-0]
Fakte, BoriQa - horsto [0-1] ridulo.gif

Серёга (Montri la profilon) 2015-oktobro-30 18:07:58

Frano:
m_v:N1: BoriQa - horsto [1-0]
Fakte, BoriQa - horsto [0-1] ridulo.gif
Kamarado! Kiel sur kalkulo de unu partio? ridulo.gif

Pardonu min por malbonaj vortoj, mi havis malbona humoro. malgajo.gif

m_v (Montri la profilon) 2015-oktobro-30 21:29:33

Frano:Fakte, BoriQa - horsto [0-1] ridulo.gif
Ho prave, mi korektis ĝin. ridulo.gif Dankon.

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-30 22:50:38

Серёга:Kamarado! Kiel sur kalkulo de unu partio? ridulo.gif
Pardonu min por malbonaj vortoj, mi havis malbona humoro. malgajo.gif
Vera kaj ĝustatempa ideo, kamarado!
Nur unu partio povas gvidi kaj konduki nin al hela estonteco kaj plibonigi humoron de ĉiu homaro.
Ekzistas tia partio - 1. e3 - Esperanta partio! ( eble pli bone - 1.E3! )
(Ne gravas ke jam estas ia alia nomo de tiu debuto. Ajna Kazana distrikta korto decidos ke tiu nomŝanĝo estis legitima)

Серёга (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 05:57:39

N5 1.E3!, Ĉc6?

Tiu estis forta movo via sed mi ne volas cedi antaŭ 20-a se mi ne havu pleziron ricevi maton. okulumo.gif
Tiu debuto ne povas esti Esperanta partio ĝis mi ne pagu bakŝiŝon en Kazan por pagi bakŝiŝon en Saraj Berke por pagi bakŝiŝon en Baĥĉisaraj por pagi bakŝiŝon en Karakorum.
Mi ne forgesis io? Jes, por moskva ĥano sufiĉas 2 zibeloj. Dengeoj ne mankas, do problemo estu solvi. ridulo.gif

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 07:08:32

N5 1.E3!, Ĉc6 2.c4 ?
Серёга: Dengeoj ne mankas, do problemo estu solvi. ridulo.gif
Ĉu Kirsan jam konsentis?

Серёга (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 08:05:54

N5 1.E3!, Ĉc6 2.c4 e5?

Tiu ne estas granda problemo!
Terura Ilumĵinĥano tre ŝatas ŝakludi ĉar por li sufiĉas peto de liaj regnanoj: Karpov, Kasparov, Kramnik ...

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 08:58:33

N5 1.E3!, Ĉc6 2.c4 e5 3.Ĉc3?

Bonege!
Mi preparis amendon al la 5-a punkto de Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro:
5.Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias la lingvon Esperanto kaj uzas 1.E3! tute egale por kiaj celoj.
101-a UK en Nitra nepre adoptos ĝin.

Серёга (Montri la profilon) 2015-oktobro-31 09:55:07

N5 1.E3!, Ĉc6 2.c4 e5 3.Ĉc3 Ĉf6?

Ni ne devu rapidi. En 101-a UK ni skrupule pridiskutu na E3!
La 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto, kiu okazos en la jaro 2017 en Seulo en Sud-Koreio, jam prenos.

Frano (Montri la profilon) 2015-novembro-01 13:36:22

N5 1.E3!, Ĉc6 2.c4 e5 3.Ĉc3 Ĉf6 4.Ĉd5?

Jes, ni devu ĉion pripensi.
Eble estus pli bone:
5.Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas 1.E3! tute egale por kiaj celoj.
6.La angla estas la oficiala lingvo de Esperantismo.

Reen al la supro