Al contingut

Politiko - nova forum-parto

de Terurĉjo, 7 de setembre de 2014

Missatges: 3

Llengua: Esperanto

Terurĉjo (Mostra el perfil) 7 de setembre de 2014 10.41.51

mi proponas krei novan parton de komunaj esperantaj forumoj - "Politiko" por ne malpurigi "Vidpunktoj"-n kaj la aliajn.

en "Politiko" oni povus libere diskuti ĉiujn politikajn problemojn sen limigoj de lingvoj, insultoj, sakraĵoj, malbenoj k.t.p.

MoutOp (Mostra el perfil) 10 de setembre de 2014 7.18.39

Mi ne scias ĉu permesi la insultojn estas bona ideo... fakte, mi eĉ kredas ke ne. Kaj, pri kio oni diskutus sur la forumo "vidpunkto" se ne plu pri politiko?

Altebrilas (Mostra el perfil) 10 de setembre de 2014 9.37.26

Stranga ideo pri politiko! Ĉu vi vere opinias, ke pravas tiu, ku plej vigle sakras, insultas kaj malbenas?

Mi havas alian opinion, eĉ se ĝi estas tute utopia: la celo de politika debato devas esti interkompreno, eksciado de donitaĵoj kiujn loka propagando kaŝas aŭ almenaŭ lasas en ombro. Tio ĉefe valoras en internacia medio, kiel esperanto: tiel ni konstruos nian esperantan kulturon.

Mi same malaprobas la ideon, laŭ kiu pravas, tiu kiu lerte sukcesas malebligi debaton. Estas alia formo de perforto, eĉ se ĝi ne estas tiel videbla, kiel parola perforto. Ĉiuj diktatoroj uzas ĝin, kaj preferas diskrete silentigi siajn kontraŭantojn, ol uzi videblan perforton.

Esperanto suferas pri foresto de debato pri la lingva problemo. Ni havas bonajn argumentojn, sed bedaŭrinde mankas tribuno por prezenti ilin. "Ni parolu pri io alia", diras niaj kontraŭantoj. Kaj ĝis nun sukcese.

Tornar a dalt