前往目錄

"Li turnis sin" aŭ "Li turniĝis"

貼文者: AnthonyLondon, 2014年9月22日

訊息: 7

語言: Esperanto

AnthonyLondon (顯示個人資料) 2014年9月22日下午4:12:05

Mi ĵus legis tekston en kiu mi vidis:

"Li leviĝis kaj turnis sin al mi"

Ĉu eblas diri:
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"

Dankon.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2014年9月22日下午7:40:45

Saluton!

AnthonyLondon:Ĉu eblas diri:
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"
Kial ne?

Oni uzus "stariĝis" kaj "sidiĝis" simile.

Post pli ol kvin jaroj en Peplando mi eble inklinas
pli al iĝ-umado ol uzado de "sin" simple pro la
limigo de longo por ĉiu pepo (140 signoj). ridulo.gif

Ĝis!

akueck (顯示個人資料) 2014年9月23日下午2:51:07

Terurĉjo:
ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
... kaj starigi sin.

Terurĉjo:krome (pri tio siatempe Zamenhof skribis), -iĝ- uziĝas, kiam la ago estas aŭtomata,
Chu? En la Fundamenta Ekzercaro sin trovas jena ekzemplo:

§39: "Sidigu vin (au sidighu), sinjoro!"

Nu, eble temas pri sinjoro, kies alparolanto ne scias, chu li povas nur sigidi sin ne-automate au chu li povas nur sidighi automate okulumo.gif

Terurĉjo:ekz. pordo fermiĝas, sed ne fermas sin (ĉar ĝi ne kapablas tion fari pro manko de manoj lango.gif)
§25: "Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Bolanta akvo kaj fenestro havas nek manojn nek okulojn nek orelojn nek nazojn, kaj tamen ili kapablas sin trovi okulumo.gif

akueck (顯示個人資料) 2014年9月23日下午4:20:15

Terurĉjo:
akueck:
Terurĉjo:ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
... kaj starigi sin.
turniĝi estas turnigi sin
Ne, turni sin.

Terurĉjo:leviĝi estas levigi sin
Ne, levi sin.

Terurĉjo:esperanto ne estas dogmo. ĉiu rajtas uzi ĝin laŭplaĉe,necesas nur, ke la ceteraj tiun komprenu.
Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.

matus1940 (顯示個人資料) 2014年9月23日下午4:45:22

"Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Jen sugesto: Esperante oni pensu laŭ pepoj. Tiel, oni skribu: "...en kiu bolantas akvo, eliras vaporo; tra la fenestro apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Mia opinie, "vox media" t.e. "Li turnis sin" k.sim. taŭgas al pensantaj estaĵoj; temante pri senanimaĵoj, oni uzu "Ĝi turniĝas..." k.sim. Ĉiam oni preferu pli konĉizan esprimon.

akueck (顯示個人資料) 2014年9月23日下午5:54:32

Terurĉjo:
akueck:Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.
sekvante vian logikon, ne fariĝi, sed fari sin (vin). mi ja havas manojn.
Temas ne pri mia logiko, sed pri de vi prezentita regulo sen bazo en la normo de Esperanto.

raffadalbo (顯示個人資料) 2014年9月28日上午10:59:58

Terurĉjo:PRI “SIDIĜI” KAJ “EKSIDI”
Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ “eksidu” tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo” kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.

Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro
Tre interesa sed tute malsimpla komento. Mi proponas uzi ĝin por nova fadeno! ridulo.gif

回到上端