Al la enhavo

Raporto pri Zamenhof-festo en Tajvano

de Abengo, 2007-decembro-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Abengo (Montri la profilon) 2007-decembro-23 16:19:27

Raporto pri Zamenhof-festo en Kaohsiung 2097, de Abengo

Ĉi-jara Zamenhof-festo okaziĝis ĉe Wenzao Lingva Kolegio, sabaton, la 15an de

decembro. Minimume estis 70 partoprenantoj ĉe la festo. Inter la partoprenantoj 39

donis formalajn registilojn (ĉefe la aroj de esperanto-movado ĉirkaŭ la Kao-Ping

areo kaj la gestudentoj de Wenzao Lingva Kolegio), sep zorgantaoj de festo, kiuj

zorgis pri diversaj festaj aferoj; ses studentinoj de Wenzao kiel volontuloj; ok

skoltinoj kiuj donis flago-dancon kaj partoprenis en la festo parto-tempe; ĉirkau

dek unuloj de muzika studio kaj tri patrinoj de junuloj. La tuta nombro de 70 ne

inklusivis la senĝenecajn vizitantojn de libroekspozicio.

La festo komencis je du horo posttagmeze, Prof-ro Cho kiel la ĉef-

organizanto gvidis la feston, Ingrid, Ĝoja kaj Flora rolis anoncistinojn esperante

aŭ ĉine. Unue la partoprenantoj aŭdis aŭ kantis esperantan himnon "La Espero",

post Prof-ro Cho donis salutvorton, prezentis gravaj partoprenantojn de festo kaj

invitis la ĉefin de germana fakultato Profesorino Ching Yun Liao paroli.

Ses da junuloj de Reĝa Musik-Studio dancis havaja-stile laŭ esperanta

kanto "Ĉu vi volas Danci?" kiel gratulon al la Zamenhof-festo.

Post la danco anoncistinoj Ingrid kaj Flora prezentis la eksterlandajn

gratulmesaĝojn al nia festo. Fakte ni ricevis pli ol 50 gratulmesaĝojn de pli ol

dek landoj. Nur dek leteroj estis menciita. Post tio Saburo donis jaran raporton

pri Tajvana Esperanto-Movado.

Denove, la junuloj de Roĝa Melodi-Studio prezentis landajn muzikojn kaj

popolajn kristnaskajn kantojn per violonoj kaj flutoj. Oni jam sentis la

kristnaskan atmosferon.

Post ciuj ĝojitis la musikon Reza donis la bazan instruon pri esperanta

gramatiko al la esperantajn komencantojn. Poste Profesoro Altenburger preligis

"Romantika Vojo de Germanio" esperante, germane kaj ĉine. Li eklernis Esperanton

antaŭ du monatoj, sed lia esperanta prononco estis klara, kaj kvardeka de liaj

fotoj montris belegajn pezaĝojn pri la romontika vojo. Ĉe fino de lia prelego li

ricevis ardan aplaŭdadon el la aŭskultado.

La sekvantan prelegon donis Prof-ro Cho, kiu emfasis ke la katolika eklezio

ĉiam subtenadas la Esperanto-movadon. kaj ĝia monata gazeto "Katolika Espero"

estas eldonita jam antaŭ pli ol okdek jaroj senĉese. Li menciis ankaŭ ke estas

parolanta Popo kaj esperanta elsendo de Radio Vatikana. Tajvano katolika eklezio

ludas gravan rolon en la Esperanto-movado, ekzemple Fujen universitato ofertis

Esperanto-kursojn 1979-1982 kaj pli ol 800 gestudentoj partoprenis la lernadon de

Esperanto tie.

Post la prelego Reza parolis pri la prezidanto de japana Esperanto-Asocio,

Zyunichi Sibayama, pro lia varma subteno kaj estimo al nia movado. Poste Reza

gvidis la partoprenantojn kanti "Esperanto estas la lingvo por ni", kiu estas

esperantan kanton laŭ la bone koninta skota kanto "My Bonnie is lying over the

ocean".

Estis unu-horo da Paŭzo post la riĉaj programoj. La paŭzo estis tempo

por resti, komuniki, trniki, viziti la libroekspozcion. Oni povis provi la efekton

de piedomasaĝon ĉe esperantisto Kevin, kiu esta spertulo de piedomasaĝo kaj

posedas butikon por piedomasaĝon. Abengo kiel amatura artisto faris kelkajn

momentajn portretojn por partoprenantoj senkoste.

Post la paŭzo la skoltinoj de Wenzao montris flagodancon, du aroj ekdancis

kun esperanta flago, post tio okoble dancis kun iliaj etaj flagoparoj sprite laŭ

muziko.

La interesan prelegon de Prof-ro Wang sekvis la flagodanco. Prof-ro Wang

legis la tutan prelegon malrapide kaj klare en Esperanto. La malfacila temo de

Dilemo iĝis belajn rakontojn. La komancentoj povis kompreni lian prelegon per legi la tekstojn sur la elektronika ekrano.
Post tio, ok de lernantinoj de Kaohsiung Esperanto-Centrejo kantis la
kanton de Elvis Presley "Love me tender" esperante, " Amu min dolĉe". Poste Ema
rakontis kelkajn vortojn pri la centrejo. Ŝi parolis tre bele esperante. Fakte ŝi
estis la anoncistino de pasinta Zamenhof-festo. Ŝi aĝas nur 17 jarojn.
Por amike regali la partoprenantojn la ĉef-organizanto demandis Prof-ro
Altenburger kanti kelkajn germanajn popolajn kantojn. Prof-ro kantis "Feliĉa estas cigana vivo" kaj "Ŝvaba Fervejo".
Je ses horo, meze de la feliĉa atmosfero, la ĉef-zorganto diris finajn
vortojn kaj finis la feston.

Reen al la supro