Al la enhavo

Frenezaj ideoj

de rosto, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-30 11:00:55

Kiu povas elpensi la plej frenezan, la plej strangan, la plej stultan ideon?

Ekzemplo: fari kosman ŝipon el la planedo Terro kaj flugi al aliaj steloj, eble ni renkontos aliajn civilizojn.

Ekzemplo 2: sekigi ĉiujn riverojn, igi akvon kuri laŭ rektaj kanaloj. Aspektus bele.

Ekzemplo 3: ĉesi uzi fruktojn de civilizo kaj komenci vivi nature. Iradi ankaŭ nude. Estus nature.

k. t. p.

Rao (Montri la profilon) 2007-decembro-30 12:19:43

Lerni Esperanton rido.gif

tomasoavro (Montri la profilon) 2007-decembro-30 13:03:57

1) Malfermi ĉiuj landlimoj
2) Ŝanĝi armeoj por kutima polico

manu_fr (Montri la profilon) 2007-decembro-31 10:15:47

(tiu ĉi fadeno estas ege inspiranta, mi trovas ! Dankon Rosto !)

babili kun ĉiuj la bestoj, interkomuniki nature kun ili,

vojaĝi senkorpe, pli rapide ol la lumo mem

konekti elektronikajn memorojn rekte en cerbo,

ŝanĝi vojlinion de Tero por viziti aliajn galaksiojn

elekti infanon kiel prezidanto

celi esperanton unike por la paco en la mondo

trovi novajn kolorojn por farbi ĉiam pli belan mondon

gravedi virojn

ŝanĝi petrolon en akvo

...

sal.gif

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-januaro-02 12:32:29

manu_fr:
celi esperanton unike por la paco en la mondo
mi celis esperanton unike por tio: ĉu mi estas freneza?

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-02 13:17:47

Eble mi devis meti ĉi tion fadenon en "Humuro". Sed mi ekpensis ke ĉi tio estas tamen pli vidpunkto.

Al Matilda: havi frenezan ideon kaj esti freneza ne estas samo.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-januaro-03 05:22:35

Kuiri franca rostpano (ankaŭ nomata "ova rostpano" kaj "pano perdita") sur maldika bakpleto. La tranĉaĵoj de pano iĝas nigraj tuj.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-03 10:11:42

Rostpano. Ĥa-ĥa-ĥa! rido.gif

leporo (Montri la profilon) 2008-januaro-03 11:59:28

Fari veturilon, kiu movas per forto de homaj pensoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-03 15:13:24

rabhiuz:franca rostpano (ankaŭ nomata "ova rostpano" kaj "pano perdita")
Ni ne forgesu pri la franckanada nomo: ora pano (beletas, ĉu ne?)

Reen al la supro