Al la enhavo

Nova maldefinita verbtempo Esperanta

de Filu, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-29 19:53:38

Iu bonvole informu min, kie estas Kanado?
Laŭ mia scio, Ca ne estas California.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 20:03:12

Terurĉjo:Iu bonvole informu min, kie estas Kanado?
Laŭ mia scio, Ca ne estas California.
El Rusio iru norden norden norden ĝis ne plu ireblas pli norden, kaj poste plu iru antaŭen kaj jen estas Kanado.
El Kanado ankaŭ iru norden norden norden ĝis ne plu ireblas pli norden, kaj sekvu la paŝojn alvenintajn tien el Rusio por denove trovi landon vian.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-29 20:29:28

Dankon, kara, ke vi trankviligis min. Mi subite decidis, ke Kanado situas en Afriko. Mi denove scias, ke Siberio (kiel parto de Rusio) kaj Kanado troviĝas ambaŭflanke de la Norda oceano.
Aha, jen vojpriskribo: por atingi Kanadon, necesas unue iri norden kaj poste suden. Estas tre simple.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-29 21:00:59

Se viavoje renkontas neĝpilke ĵonglantan glaciurson vi, bonvolu al li transdoni amikan saluton el mi.

Li dum vintro estas ĉasanta fokojn sur la Arkta oceano, kaj somere ni kune surtere vojaĝas por amuzi sovaĝbestojn: li ne volas ĵongli por la homa besto, ĉar ili ne donas viandon, nur monon, kiu poste li devas konverti en viandon ĉe buĉisto, en fakte tiel ridinde eta kvanto, ke ne indas perdi tempon amuzi tiujn avarajn bestojn.

Ankaŭ rosmaroj kaj moskobovoj estas trompemaj, kaj post la spektaklo ili iam decidas forpreni l'interkonsentitan prezon, devigante el ni lacigan ĉason ne ĉiam sukcesan (sed kiam sukcesas la ĉasado, ho! kian bonkvalitan kaj abundan viandon ni havas...)

Lupoj estas tre amuzaj kaj ĉiufoje atendas nin kun jam preta mortiga alko, kelkfoje eĉ du. Ili ĉiam ankaŭ ululas vidante la spektaklon, kaj estas tre intensa sperto partopreni en lupa festado. Mi ne tro povus konsili ĝin al vi.

Reen al la supro